|
Mardo, Januaro 15, 2019 - 20:36
• Pascal Dubourg Glatigny
Javier Alcalde, José Salguero. Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj Esperanto. Parizo: SAT-EFK, 2018. 375 p., il.
Prezo ĉe UEA: 15,60 €
Historio ne estas fako nur por fakuloj, historio apartenas al ĉiuj. En la lastaj jaroj aperis nova scienca branĉo nomata publika historio, kiu ĝuste okupiĝas pri la rilato inter historiistoj kaj ilia publiko, tio estas pri la ligo inter historio kaj memoro. La celo de historio ne kuŝas nur en la prilumado de pasintaj faktoj. Ankaŭ la kolektado kaj pristudado de homa, subjektiva percepto de faktoj, travivaĵoj kaj aliaj eventoj apartenas al ĝiaj celoj. Kaj tiu percepto evoluas laŭ la tempo, tiel ke hodiaŭaj homoj ne interpretas la pasintajn faktojn ekzakte same kiel la tiutempaj travivintoj.
|
|
Lundo, Januaro 14, 2019 - 13:31
• Orlando E. Raola

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2019 okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresontojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).
|
|
Dimanĉo, Januaro 13, 2019 - 15:25
• Mikaelo Bronŝtejn

La esperantistoj de la antikva rusa urbo Tiĥvin ja havas sperton pri allogaj kaj programriĉaj amasaj aranĝoj. La unua el tiuj estis SEJT (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro), organizita en 1976 malgraŭ malpermeso de tiamaj oficialuloj; ĝi kunvenigis pli ol 250 gejunuloj el ĉiuj regionoj de Sovetio – de Kamĉatko ĝis la Ĉebaltiaj respublikoj. Sekvis longa paŭzo, sed ekde 1999 la renkontiĝoj en Tiĥvin iĝis pli-malpli regulaj kaj internaciaj, akirinte en 2009 la nomon “Tiĥvinaj Esperanto – Metiejoj” (TEMoj).
|
|
Sabato, Januaro 12, 2019 - 18:19
• Tim Owen

Aŭdiĝis ĉe la BBC en januaro la vortoj "Hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj". Ĉu temas pri tempo-maŝino? Iusence, jes.
|
|
Ĵaŭdo, Januaro 10, 2019 - 17:05
• Liba Gabalda

La jarfina aranĝo okazis en Germanio en la JUFA-hotelo proksime al la urbo Bonn. Partoprenis ĝin 65 geesperantistoj el dek landoj, inter kiuj ankaŭ estrarano kaj Ĝenerala Direktoro de UEA. Sabate vespere okazis interkonatiĝo en amika etoso kun gustumado de du lokaj vinoj - blanka kaj ruĝa.
|
|
Merkredo, Januaro 9, 2019 - 13:05

Gravaj kaj sukcesaj rezolucioj de Unesko, favore al Esperanto
Rezolucio de 1954 (Montevideo)
Rezolucio de 1985 (Sofio)
Rezolucio de 20.. (?)
Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo (Unesko) estas grava organizo, fondita en 1945 kun la ĉefa sidejo en Parizo kaj aldonaj oficejoj en dekoj da landoj, havanta 195 ŝtatojn, kiel membrojn kaj 6 observantajn. Ĝiaj celoj ofte kongruas kun tiuj de la Esperanto-Movado kaj Esperanto-organizoj.
|
|
Dimanĉo, Januaro 6, 2019 - 17:47
• Raita Pyhälä

Dum la UK en Lahtio oni trovos plurajn restoraciojn/kafejojn, kaj en la najbaraĵo de la Kongresejo kaj en la Kongresejo Isku Areena, kiu estas grandega sportohalo por glacihokeo. La ĉefa restoracio en la Kongresejo nomiĝas Lämäri (la nomo rilatas al lerta uzo de glacihokea batilo), ĝi povas servi 200 manĝantojn. La plej avantaĝa manĝotempo estas de la 11-a horo ĝis la 14-a.
|
|
Ĵaŭdo, Januaro 3, 2019 - 21:17
• Fernando Pita
Cherpillod, André. 2009. La gramatika karaktero de la esperantaj radikoj/ Le caractère grammatical des racines de l’Espéranto. La Blanchetière: eldono de la aŭtoro. 36 p.
Prezo ĉe UEA: € 3,90
Respegulante la “facilecon” de Esperanto, de multaj jaroj abundas instruiloj, kiuj celas nur lernantojn de bazaj kursoj. Por kelkaj, tio eĉ fariĝis kvazaŭ devizo, ĉar onidire “facila lingvo ja postulas malgrandan lernolibron”. Aliaj eĉ diras, ke tia devas esti, ĉar lernado de Esperanto estas afero pli intuicia ol racia, ĉar tiel estas nia lingva sistemo. Tia abundo ne estas problemo en si mem, ĉar estas necese konstante renovigi tiujn lernmaterialojn; tamen, kiam oni konsideras la nombron de materialoj por post-bazaj kursanoj, estas bedaŭrinde konstati ke la situacio tute inversiĝas: oni povas ja kalkuli ne pli ol 10 titolojn verkitajn celante precize tiun publikon, kaj tio estas vera funelo de elektebloj, ĉu por instruistoj, ĉu por (mem)lernantoj.
|
|
Lundo, Decembro 31, 2018 - 12:49
• Mark Fettes
Unu el miaj antaŭuloj kiel Prezidanto de UEA kutimis priskribi sin kiel “la prezidanto de ĉiuj esperantistoj.” La vortoj ŝajnas unuavide pretendemaj. Eĉ se oni enkalkulas ĉiujn aligitajn membrojn de UEA (la membrojn de la aliĝintaj landaj asocioj), sendube ili konsistigas nur iun onon de la monda esperantistaro: duonon, kvaronon, okonon, kiu scias?
|