Ni semas kaj semas... kaj poste rikoltas

Valentin Melnikov
Belarta rikolto 2017. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Div. Mondial: Nov-Jorko, 2017. 152 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 9,90 €

Mendi en la katalogo de UEA

Jam la kvinan fojon aperas la al­manako “Belarta rikolto”, enhavanta ĉi­­ujn verkojn premiitajn en Belartaj Kon­­­kursoj de Universala Esperanto-As­o­cio en la indikita jaro. Mi recenzis ĉi­ujn pli fruajn volumojn por diversaj revu­oj kaj retejoj (ĉiujn recenzojn eblas trovi en la librokatalogo de UEA), kaj kun ĉiam plia intereso atendas la sekvan kajeron.
Ĉi-foje la rikolto estas rekorde am­pleksa: 152 paĝoj, kvankam ne estis al­donitaj iuj aliaj priliteraturaj artikoloj ki­el en pasintaj jaroj. Duono de la aŭ­tor­nomoj estas jam konata. Do, ni fo­liumu...
Vere brila poemo de Jesper Lykke Jacobsen “Kosmogonio”, prezentanta la tutan evoluon de la Universo ekde la “Granda eksplodo” ĝis iam okazonta mondofino. Mi povus kompari ĝin nur kun “La infana raso”. Tiu ĉi po­emo estas multe pli konciza, sed sa­me profunda filozofie kaj majstra laŭ­forme. La plej brila poemo el ĉiuj, kiujn mi legis dum la lasta jardeko. Miaopi­nie ĝuste ĝi meritus la unuan premion, sed ne “Pasio. Poemo en ses stacioj” de Nicolau Dols – sufiĉe pala kaj ba­na­la 1000-a rerakonto de evangeliaj epizodoj. “Nebulo” de Lode Van de Vel­de (3-a premio) sufiĉe similas aliajn mo­dernajn poemojn kaj ne vekas iujn spe­cialajn emociojn.
Proza branĉo... Mi ne dirus, ke ĝi min seniluziigis – ĉar mi dekomence havis neniajn iluziojn, refoje vidante inter la premiitoj la nomon Ewa Gro­chowska. Ve, ankaŭ ĉi-foje ŝi prezen­tis tute subnivelan rakonton “La neĝero”. Primitiva trodolĉa fabeleto, tute ne ver­simila, celanta elpremi larmojn el tro­sentimentalaj legantinoj. Se ne estus men­ciitaj nuntempaj realaĵoj – oni po­vus supozi, ke ĝi estis verkita antaŭ 150 jaroj. Bone, ke ne estis aljuĝita la 1-a premio, sed aliflanke tio signifas, ke laŭ la konkursa statuto ankaŭ en 2018 ŝi rajtos konkursi tiubranĉe, te­dan­te onin per samspeca rakonto... Du aliaj prozaĵoj, de antaŭe nekonitaj aŭ­toroj Laure Patas d’Illiers “En tiu ĉi bela ta­go” (3-a premio) kaj Carys Goldy “Tri vortoj” (honora mencio) estas vere alt­­nivelaj, atentokaptaj, levas dolorajn pro­­blemojn de la nuna socio.
Por la teatra branĉo venis entute nur du verkoj, ambaŭ do aperintaj en la vo­­lumo: La triakta “Amo ne serĉas, amo tro­vas” de Amir Naor (3-a premio) de­ko­mence ŝajnas amuza historieto pri subita apero de amo – sed ne ĉio ti­­om simplas. Kvankam ĝi estas ek­ster tempo kaj loko (ne mencias kon­kre­tajn realaĵojn, kaj la nomoj de la ro­lan­toj estas vere strangaj) – tia ver­ko ne povus ape­ri eĉ antaŭ 20 jaroj. (Ce­tere, samkiel la du ĉi-libraj noveloj, mal­kiel “La neĝero”.) Pri la alia teatraĵo, de Ewa Grochowska, “Stranga ren­kon­ti­ĝo”, mi preferus diri nenion. Nur su­gesti: por verki teatraĵon, kie ro­las Za­menhof, oni havu tre grandan ta­lenton. Kaj teatraĵojn kun partopreno de transtombaj spiritoj oni prefere tute ne verku... Pri krizo en la teatra branĉo de Belartaj Konkursoj oni skribis jam delonge, kaj dume nenio ŝanĝiĝas. Eb­le la novaj subbranĉoj “monologoj” kaj “skeĉoj”, anoncitaj por 2018, helpos al progreso...
Eseoj. Roberto Lloancy en “Kve­relo sur Olimpo” (2-a premio) de­ta­le traktas nekonatan epizodon el 1958 pri kverelo inter I. Lapenna kaj R. Schwartz, kun partopreno de G. Wa­ringhien. Ni ekkonas famajn akti­vu­lojn de nekutimaj flankoj... Javier Al­calde aperas kun du verkoj: “Pli bo­na ol la homa estaĵo? Esperanto kaj trans­homismo” (3-a premio) es­tas do­kta fi­lozofia studo kun longa bibli­ografia li­sto; kaj “La Esperantisto de la jaro (1887-1997)” (honora mencio) pre­zen­tas bone argumentitan liston de ho­moj plej multe kontribuintaj al Es­pe­ran­to – en interesa formo de fikcia “trovita manuskripto”. Teksto pensiga kaj instrua, omaĝanta ankaŭ al forgesi­taj personoj; kelkloke la aŭtoro eĉ diskutas kun la “manuskripto” (t.e. kun si mem)...
Finas la volumon la kutima ĉiu­jara ra­porto de la Prezidanto de BK, ĉi-foje tio estas ne Humphrey Tonkin kiel en 2013-16, sed Miguel Fernández. Li konstatas la malmultecon de la ĉi-jar­aj kon­kursaĵoj, la nealtan kvaliton de mul­taj el ili (kaj insiste rekomendas, an­taŭ ol sendi verkon por la konkurso, mon­­tri ĝin al alinacia provleganto); es­pri­mas ideojn por ontaj modifoj de la konkursreguloj...
Do, la premiitaj verkoj de Belartaj Konkursoj daŭre ĉiujare aperas en la formo plej oportuna por legantoj. Kaj mi espere atendas la aperon de plia vo­lumo en 2018.
Cetere, en 1977 aperis la 207-paĝa 25 jaroj – Antologio de Belartaj Kon­kursoj. Eble jam temp’ está por eldoni antologion “50 jaroj” aŭ simile?...

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.