La korea alfabeto: socia inkluzivo per lingva politiko



D-ro Bak Giwan, koreo, profesoro de Zaozhuang Universitato, Ĉinio
Foto-elektado: Fernando Maia Jr.

Han-geul (en la korea 한글, legu simile al “han-gul”) estis tute nove inventita skribsistemo, kiu ekde 1446 revoluciis edukadon en Koreio.

Reĝo Sejong (legu “Seĝong”), la Granda, estas sendispute la plej fama figuro de la korea historio. Ne iu simpla reĝo, sed la inventinto de la korea skribsistemo Han-geul, kaj ia filozofo kaj sciencisto, li estis la 4-a reĝo de la dinastio Joseon kaj la 3-a filo de la reĝo Taejong kaj reĝino Min. Li persone kreis kaj disvastigis la novan alfabeton, kiun li desegnis por faciligi al homoj kun malalta edukado lerni legi kaj skribi. Dum lia epoko sciencaj kaj teknologiaj avancoj estis kuraĝigitaj kaj li same klopodigis por stabiligo kaj plibonigo de la vivkvalito en Koreio. Foto de Mannaa Mohamed/Wikimedia.org (Permesilo: CC-BY-SA-4.0).

“La lingvo de nia lando malsamas al tiu de Ĉinio, kaj oni ne povas bone interkomunikiĝi per ties ideogramoj. Tial ekzistas multaj nekleruloj, kiuj neniel povas esprimi sian ideon, kvankam ili volas transdoni ĝin. Mi kompatas ilin, kaj nove kreas 28 literojn. Mia deziro estas nur tio, ke ĉiuj homoj ilin lernu facile kaj uzu oportune en ĉiutaga vivo”.
“La lingvoj de la mondo malsamas unu kun la alia, kaj oni ne povas bone interkomunikiĝi per sia propra lingvo. Tial ekzistas multaj homoj, kiuj neniel povas amikiĝi kun alilingvanoj, kvankam ili volas amikiĝi kun ili. Mi kompatas ilin, kaj nove kreas 28 literojn. Mia deziro estas nur tio, ke ĉiuj homoj ilin lernu facile kaj uzu oportune en ĉiutaga vivo”.
La supra parolo estas ĝuste tiu de la korea antikva reĝo Sejong (legu: Seĝong), kiu inventis la fonetikan korean alfabeton en 1446. Kaj la dua estas ĝia travestio, kiun mi faris, iel supozante la deziron de D-ro Zamenhof ĉe la invento de Esperanto en 1887. Ĉu vi ne pensas, ke tiuj du paroloj estas tre similaj? Mi kredas, ke la ideo kaj la deziro de tiuj du inventintoj estis ĝuste samaj. La korea alfabeto unue inventiĝis en 1443, kaj post 3 jaroj da polurado kaj ekzercado ĝi publikiĝis en 1446 per la libro nomata Hun Min Jeong Eum (“La Ĝustaj Sonoj por la Edukado de la Popolo”, legu simile al “Hun Min Ĝong Um”). Poste la nomo de la libro fariĝis tiu de la alfabeto mem, simile al la naskiĝo de la nomo “Esperanto”.

Konsisto: scienca korpo, filozofia spirito


Faksimilo de Hun Min Jeong Eum, la libro, kiu klarigas la kreon de Han-geul, ĉe la Nacia Muzeo de Koreio en Seulo. Hun Min Jeong Eum estis nomumita kiel la 70-a Nacia Trezoro de Koreio. Foto de Kbarends/Wikimedia.org (Permesilo: publika havaĵo).

La reĝo Sejong inventis la konsonantajn literojn imite al la formoj de parolorganoj, nome gorĝo, lango, lipoj, dentoj kaj buŝkanalo, dum la vokalajn imite al figuroj de ĉielo, tero kaj homo (ĉielo → “˙”; tero → “ ㅡ ”; homo → “ㅣ”), kvankam en la moderna korea alfabeto la punkto (˙) ŝanĝiĝis al mallonga streko ( - ). Aldone al tio, orientaj filozofiaj konceptoj, kiel Jino kaj Jango kaj la 5-elementa principo de la Universo (t.e. akvo, fajro, arbo, fero kaj tero), rolis kiel la baza spirita principo de la alfabeta pluformado kaj ekspliko. Tial oni povas diri, ke en la korea alfabeto kunfandiĝis moderna scienco kaj antikva orienta filozofio.
En la komenco la alfabeto havis 28 literojn, tamen inter ili ne plu uziĝas 4, pro kio la korea alfabeto nun havas entute 24 literojn, el kiuj 14 estas konsonantoj (ㄱㄴㄷㄹㅁㅂㅅㅇㅈㅊㅋㅌㅍㅎ) kaj 10 estas vokaloj (ㅏㅑㅓㅕㅗㅛㅜㅠㅡㅣ). La konsonantoj ㄱㄴㅁㅅㅇ estas bazaj literoj, el kiuj formiĝis per aldono de streketoj la aliaj konsonantoj, respektive laŭ tiu serio: ㅋ, ㄷㅌㄹ, ㅂㅍ, ㅈㅊ kaj ㅎ.

Rilatoj inter literoj, parolorganoj kaj parolsonaj klasifikoj (modifita el Heo, 1983 [1]).

Tabelo: La korea alfabeto – oficiala latinigo, fonetiko kaj rilatoj inter bazaj kaj aliformitaj konsonantoj.

5 karakterizoj de la korea alfabeto


Jen vi vidas la plej ĝenerale uzatan komputilan klavaron kun korea alfabeto. Koreoj povas tre facile kaj rapide tajpi per tiu klavaro. Iuj eĉ diras, ke Koreio fariĝis “fortulo de IT” ĝuste danke al la facileco de la alfabeto. Bildo de Yes0song/Wikimedia.org (Permesilo: CC-BY-SA-3.0).

(1) Scienceco: la konsonantaj literoj de la korea alfabeto estis inventitaj imite al la formoj de parolorganoj, kaj la vokalaj imite al la figuroj de ĉielo, tero kaj homo. Tial oni povas facile diveni la sonon, nur vidante la formon de la litero: ㄱ estas imito de kurbiĝanta lango al la palata velo; ㄴ estas imito de kurbiĝanta lango al la supraj antaŭdentoj; ㅁ estas imito de lipoj; ㅅ estas imito de dento; kaj ㅇ estas imito de gorĝo. Se ni aldonas unu plian streketon (origine punkton) al la vokalo ㅏ /a/, ĝi fariĝas ĝia diftongo ㅑ /ja/ ktp. La diftongoj de ㅏ, ㅓ, ㅗ kaj ㅜ estas ㅑ, ㅕ, ㅛ kaj ㅠ.
La plimulto de la mondaj lingvistoj agnoskas, ke la korea alfabeto estas la plej scienca skribsistemo en la mondo. La germana lingvisto Werner Sasse diris, ke ĝi estas la plej bona alfabeto, kian revas ĉiuj lingvoj en la mondo. Profesoro Samuel Robert Ramsey en la Universitato Maryland en Usono diris, ke neniu alfabeto estas pli bona ol la korea alfabeto. Kaj la usona Nobel-premiito Pearl S. Buck diris, ke ĝi estas la plej simpla, sed la plej bona alfabeto en la mondo.
Ĉe la 2-a Monda Alfabeta Olimpiko en Bangkoko en 2012 la korea alfabeto ricevis oran medalon. Kaj Unesko establis en 1990 la Legopovan Premion Reĝo Sejong, agnoskante la sciencecon de la korea alfabeto.

(2) Facileco: oni diras, ke la korea lingvo estas unu el la plej malfacile lerneblaj lingvoj en la mondo. Sed feliĉe ĝia alfabeto estas unu el la plej facile lerneblaj alfabetoj en la mondo. La formoj de la literoj konsistas ĉefe el rektaj strekoj, kaj pro tio ni povas facile distingi kaj skribi ilin. Ĉe la publikigo de la nove inventita alfabeto siatempe oni diris, ke saĝa homo povas ellerni ĝin en unu mateno, kaj eĉ la malsaĝaj povas ellerni ĝin en 10 tagoj.

Ĉinaj karakteroj alvenis en Koreion kune kun budhismo dum la 1-a jarcento A.K. Ili estis adaptitaj al la korea kaj tiel estis konitaj kiel “Hanja”, fariĝinte la ĉefa skribsistemo dum miljaro. Ĉefe privilegiita elito estis edukita por legi kaj skribi per “Hanja”, dum plimulto de la popolo estis analfabeta. Kiam en la 15-a jarcento la reĝo Sejong kreis “Han-geul”, li sentis, ke “Hanja” estas ne celkonforma por skribi la korean kaj tial ĝia uzo estadis limigita. Post ĝia aperigo “Han-geul” estis unue konita kiel "eonmun" (“neformala skribo”), sed rapide disvastiĝis kaj kreskigis legopovon en Koreio. Malgraŭ tio ĝi frue frontis kontraŭemon deflanke de la intelekta elito, inkluzive de politikistoj kaj konfuceaj akademianoj. Tiuj defendis, ke “Hanja” estis la sola legitima skribsistemo, kaj ili ankaŭ rigardis al la disvastiĝo de la korea alfabeto kiel minacon al sia statuso. “Han-geul” estis ofte nomata “amkeul” (“skribo por virinoj”), dum “Hanja” estis konsiderita la “jinseo” (“vera teksto”). En 1504 la tirana reĝo Yeonsangun malpermesis la studon kaj publikigon en la korea alfabeto post apero de kritika teksto kontraŭ li. En 1506, tuj post puĉo, kiu forpostenigis lin, lia duonfrato, la nova reĝo Jungjong, malfondis la Ministerion de “Eonmun”, registaran institucion por la esploro pri “Han-geul”. Pro tio ĉio oficialaj dokumentoj estis plu skribataj laŭ “Hanja” dum la “Joseon”-a erao, sed, ĉar la plimulto de la popolo ne povis kompreni “Hanja”, la reĝoj tra la 16-a jarcento foje publikigis komunikojn entute verkitajn per “Han-geul” por ĉiuj klasoj de la korea socio, inkluzive vilaĝanojn kaj sklavojn. La malfrua 16-a jarcento tamen atestis la revigligon de “Han-geul” pro la florado de la poemstiloj “gasa” kaj “sijo”, kaj la korea alfabeto eniris definitive la popolan kulturon kiel intencis ĝia kreinto, plu uzita aparte de virinoj kaj verkistoj de popularaj fikcioj. Fine, en la 17-a jarcento, noveloj verkitaj per la korea alfabeto fariĝis eĉ literatura ĉefĝenro. Sur la foto vidiĝas paĝo de “Song-gang-gasa”, poemkolekto de Jeong Cheol (1536-1593), presita en 1768/Wikimedia.org (Permesilo: publika havaĵo).

(3) Memortago: la korea alfabeto estas verŝajne la sola en la mondo, kiu havas sian memortagon. Ĝi estas la 9-a de oktobro. La korea popolo ferie celebras la tagon kaj havas grandan memestimon pro sia alfabeto, kiu ankaŭ estas verŝajne la sola en la mondo havanta ekzaktajn kaj realajn pruvdokumentojn de sia naskiĝo kaj de sia naskinto.


En 1796 la nederlanda intelektulo Isaac Titsingh estis la unua, kiu portis al la okcidenta mondo libron verkitan en la korea. En lia libraro estis verkoj, kiuj priskribis la “Joseon”-an dinastion kaj la korean alfabeton. En la 19-a jarcento la laboroj de Titsingh estis gravaj por alproksimigi eŭropanojn al la korea lingvo, inter ili misiistojn. La promocio de la korea alfabeto flanke de okcidentaj misiistoj trovis eĥon ĉe la kreskiĝanta korea naciismo de la malfrua 19-a jarcento kaj ĉe la “Gabo”-reformo, iu serio da politikaj reformoj proponitaj por Koreio inter 1894 kaj 1896, kiu fokusis pri la memstareco de Koreio rilate Japanion kaj Ĉinion. “Gabo” estas referenco en la korea al la jaro 1894 veninta el la tempokalkula sesdekjara ciklo. El tio okazis, ke en 1894 “Han-geul” estis unuafoje adoptita por oficialaj dokumentoj, malgraŭ ĝia vasta popola uzo de la antaŭaj jarcentoj. En 1895 bazlernejoj komencis uzi la korean alfabeton, kaj en 1896 aperis “Tongnip Sinmun”, la unua gazeto presita dulingve – en la korea, per la korea alfabeto, kaj en la angla. Sur la foto vidiĝas artaĵo de Yi Han-cheol (1808-?), pentristo de la lasta periodo de la “Joseon”-a dinastio, kiu en ĝi ne uzis la korean alfabeton, sed “Hanja”/Wikimedia.org (Permesilo: publika havaĵo).

(4) Unu litero por unu fonemo: same kiel Esperanto la korea alfabeto sufiĉe strikte obeas la principon de “unu litero por unu fonemo”. Se vi scias la sonojn de la 24 literoj, vi povas legi ajnajn skribojn en la korea alfabeto. Vi bezonas nur memori, ke ĝi estas skribata en la sistemo de silaba skribado.

(5) Sistemo de silaba skribado: koreoj skribas sian lingvon laŭ-silabe, ne laŭ-foneme, t.e. unu silabo (ĉefe 3-segmenta) estas skribata kiel unu unuo en kvadrata formo. Kaj tial la figuroj de vortoj ne estas tiel longaj. La vorto “ESPERANTO” (9 literoj) estas skribata jene: 에스페란토 (5 silaboj).

Bibliografia referenco

1) Heo, Wung. 1983. Gugeohak (“Korea lingvistiko”). Eldonejo Saem, Seulo.