Sciencoriĉa UK en Lisbono
• Amri Wandel,
Prezidanto de AIS
kaj IKU-sekretario
Sur la foto Orlando Raola
La Lisbona UK estis riĉa ankaŭ en la scienca aspekto. Jam delonge la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas konsiderata kiel unu el la kulminoj de la programo de la Universala Kongreso, sed en la lastaj jaroj aldoniĝis la Scienca Kafejo, kiu prezentas pli mallongajn (ĉirkaŭ duonhorajn) prelegojn iom pli popularnivelajn ol tiuj de la IKU. En Lisbono oni povis aŭskulti, en ambaŭ tiuj ĉi kadroj, preskaŭ dudek prelegojn, kun tre varia oferto de temoj, ekzemple, pri flugrobotoj, portugala kulturo, Eŭropa Unio, novaj planedoj kaj jidaj bardoj en Rusio. Krom la plenaj salonoj, atestis pri la populareco de la IKU kaj pri la interesiĝo de la kongresanoj ankaŭ la elĉerpiĝo de la IKU-libro, kiu ĉi-jare festis sian dudekjaran jubileon.
Prestiĝa IKU
La IKU atingis sian prestiĝan staton dank’ al la altnivelaj proponoj kaj prelegoj de multaj spertaj kaj profesiaj prelegantoj, sed gravas ankaŭ la juĝado, fare de la IKU-komisiono, kiu jam pli ol dek jarojn profesie prijuĝas la IKU-proponojn, el kiuj nur naŭ estas fine elektataj (ĉi-jare alvenis 25 proponoj). Ĝiaj membroj estas Sabine Fiedler, Michael Maitzen, José Antonio Vergara, Humphrey Tonkin, Jingen Wen kaj mi. Por utiligi pliajn bonajn proponojn, kiuj ne trovis lokon inter la naŭ IKU-prelegoj, la komisiono elektis ĉi-jare naŭ aldonajn proponojn por la Scienca Kafejo.
La ĉi-jaraj IKU-prelegoj estas indikitaj en la apuda kadro. Kvankam preskaŭ ĉiuj havis plenajn salonojn, escepte grandaj nombroj de aŭskultantoj kun pluraj starantaj ĉe la muroj pro manko de lokoj estis notitaj dum la prelegoj de Ulrich Brandenburg, iama ambasadoro de Germanio en i.a. Moskvo kaj Lisbono, pri novaj perspektivoj por Eŭropa Unio, kaj de prof. Wendel Pontes, pri la fiziologia bazo de la mensogo. Grandan interesiĝon vekis ankaŭ la triprelega IKU-AIS kurso de Francesco Maurelli kaj Long Zhang, en kies tri renkontiĝoj la ĉeestantoj havis la okazon konstrui flugrobotojn kaj eĉ flugigis ilin en la salono.
LONG / MAURELLI
Konkeri la ĉielon: flugrobotoj
BUTAN
Landoj ĉe vojkruciĝo
ŜEVĈENKO
Modernaj serĉsistemoj
kaj sociaj retoj
BARANDOVSKÁ-FRANK
Tutmondiĝo de portugalaj kulturo kaj lingvo
BRANDENBURG
Perspektivoj por la Eŭropa Unio
MARTINS
Eŭropa demografia kaj ekonomia dinamiko: migrantoj necesas!
PLANCHON
La verbo doni kaj la universala homa ago
PONTES
La biologiaj bazoj de mensogo
ROSSI
Sukcesoj kaj perspektivoj en planedo-scienco
Scienca Kafejo
Sur la foto Bernhard Tuider
Tiu popularnivela scienca prelegaro unuafoje okazis en sia nuna formo en Lillo. Temas pri sesio, en kiu oni prezentas prelegojn pli mallongajn (ĉ. duonhorajn) ol IKU, el inter la plej bonaj kaj interesaj IKU-proponoj, kiuj ne trovis lokon inter la naŭ IKU-prelegoj. Ĉi-jare okazis du sesioj de la Scienca Kafejo, en kiuj okazis ok prelegoj. Ŝajne la organizantoj ne antaŭvidis la kreskantan popularecon de la Scienca Kafejo, ĉar la lokoj en mezgranda salono neniel sufiĉis, eĉ post duobligo de la nombro de seĝoj helpe de la portugalaj deĵorantoj. Multaj aŭskultantoj amasiĝis ĉe la muroj kaj en la enirejo, dum aliaj devis cedi pro manko de loko.
Tatiana Auderskaya
Biodiverseco
Eva Boyadzhieva
Signala transdonado
Mikaelo Bronŝtejn
La forpasinta lingvo kaj ties forpasinta bardo
Orlando Raola
Cirkulado de hidrargo en la naturo: fontoj, konsekvencoj, solvoj
Ida Stria
La angla: ĉu kreola lingvo de konkeritoj?
Anna Striganova
Ĉu heroo malvenkas?
Bernhard Tuider
Planlingvoj kaj Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko
Libreca IKU-Libro
Antaŭ dudek jaroj mi redaktis por la UK en Montpeliero la unuan IKU-libron, kiu de tiam aperas ĉiujare. Tiu unua IKU-libro, samkiel ĉiuj IKU-libroj ekde 2005, videblas rete, en http://uea.org/teko/IKU. La IKU-libro festis do 20-jaran jubileon, kaj sekve estis aparte solena: enhave riĉa kaj pli ampleksa ol iam (pli ol 220 paĝoj). Kiel pasintjare, mi redaktis kaj preparis ĝin libroforme, tamen la prezo por la kongresanoj estis signife malpli alta: nur 15 eŭroj. Tion ebligis malaltkosta eldonado kaj presado en Israelo kaj helpo de UEA, kiu ofertis specialan rabaton dum la kongreso. Eĉ en la aŭkcio la IKU-libro atingis bonan prezon. La IKU-libro havas nacilingvajn resumojn (en la angla, franca kaj la kongreslanda lingvoj) kiuj ebligas al eksteraj instancoj, kiel Unesko kaj NRO-j, impresiĝi de la nivelo de la IKU, kaj samtempe eksponas la IKU al la lokaj, ne Esperanto-parolantaj gastoj kaj gravuloj, kiel urbestro kaj la alta protektanto.
Scienca Forumo
En Nitra unuafoje okazis nova programero la Scienca Forumo, kiu kunigis plurajn instancojn kaj asociojn okupiĝantajn pri scienca agado per Esperanto: UEA (IKU), AIS, ISAE, KAEST kaj STEB. Kadre de la Scienca Forumo, fine de la UK, okazis ankaŭ ĉi-foje publika disdonado de la AIS-atestoj al la ekzamenitoj en la IKU-AIS-kursoj, disdonado de la atestoj por la gajnintoj en la Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj verkoj, tradicio, kiun AIS renovigis en 2016. Ankaŭ en Lisbono okazis la Scienca Forumo. Estis prezentita la regula scienca agado per Esperanto, kiel IKU kaj la ligitaj AIS-kursoj, kaj la Internacia Vintra Univer-sitato. Aldone, malpli regulaj sciencaj kunvenoj kiel la 35-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS, kiu okazis kadre de la Itala Kongreso en San-Marino, kaj la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), kiu okazos en oktobro 2018. Dum la Scienca Forumo denove okazis publika disdono de la premioj de la Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj verkoj en la lastaj jaroj. Inter la ricevitaj 38 proponoj estis premiitaj 12 verkoj en kvar branĉoj: libro, artikolo, prelego kaj kurso.
Premio Pirlot 2018
Branĉo libroj:
(1) Amri Wandel, La kosmo kaj ni, 3-a eldono (FEL 2017)
(2) Amri Wandel (red.), Internacia Kongresa Universitato, 70-a sesio (UEA 2017)
(3) Lode van de Velde, Manĝeblaj sovaĝaj plantoj
Branĉo artikoloj: duobla egaleco:
(1) Disheng Wang: Simpla Eksplikado pri la kuracado de Multobla Sklerozo (MS) el la vidpunkto de Tradicia Ĉina Medicino (TĈM) (2017)
(1) Javier Alcalde: La pacisma aliro (2018)
(3) Amri Wandel: Nova horizonto trans Plutono (Ondo de E-o 2018)
(3) Christoph Klawe: Pri medicina terminologio en Esperantujo: Recenzo de la Oklingva Medicina Enciklopedia Vortaro (OMEV) de Jozo Marević (2016)
Branĉo kursoj: egaleco:
(1) Amri Wandel: Enkonduko al astronomio (Reta, Univ. de E-o)
(1) Christer Kiselman: Digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado (SUS-34, Varsovio 2017)
Branĉo prelegoj:
(1) Amri Wandel: Nigraj Truoj (Kataluna Kongreso 2017)
(2) François Lo Jacomo: Primnombroj (IKU 2017)
(3) Xavier Alcalde: Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio (IKU-AIS 2017)
Fotoj de Anna Striganova
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la septembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.