Raporto pri la rondvojaĝo de la Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA (dua parto)
La unua parto
• Emile Malanda
En Uvira
De Burundo la kunordiganto vojaĝis al Uvira (orienta DR Kongo). Okaze de la unua laborkunsido kun tieaj esperantistoj la kunordiganto parolis pri la Esperanto-movado en la mondo kaj kiel firmigi ĝin en Afriko. Li emfazis pri la Esperanto-movado en DR Kongo informante ilin pri DKEA kaj DKEJO, ne konataj de multaj el ili. Samokaze li insistis pri la Esperanto-instruado kaj parolis pri UEA, ĝiaj strukturo kaj funkciado; pri la landaj asocioj kaj fakgrupoj aliĝintaj al ĝi; pri la Afrika Komisiono de UEA; pri la okazigo de Afrika Kongreso de Esperanto de UEA, ktp.
En Kiliba
Emile laborkunsidis kun la membroj de Zilbernik Esperanto-Klubo (ZEK)
gvidata de s-ro Bukuru. S-ro Bukuru, prezidanto de ZEK, bonvenigis la kunordiganton. Emile emfazis pri la organizo, strukturo kaj funkcio de la Esperanto-movado internacie, nacie kaj loke. Li detale montris, kiel UEA estas la pinta Esperanto-instanco estante en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko. Li elmontris skeme, ke la bazo en Esperantujo estas la Esperanto-kluboj. La kunordiganto parolis pri la faktoj, kiuj certigas la vivon de Esperanto-Klubo: la Esperanto-instruado kaj la kotizoj de membroj. Li insistis, ke Esperanto-Klubo ĉiujare raportu pri siaj agadoj laŭ la regularo de UEA. La klubmembroj entuziasme dankis la kunordiganton pro la informoj longe nesciitaj de ili. Fine, la kunordiganto diskonigis diversajn retpaĝojn al tiuj, kiuj povas retaliri.
En Uvira denove
Post akcidento pro pluvego kaj ko-to Emile Malanda revenis el Kiliba al Uvira por partopreni “Babilmanĝon”. En Uvira ĉiu esperantisto, konsideranta sin kapabla, varbadis adeptojn laŭplaĉe. La kunordiganto invitis ĉiujn al unuiĝo. Emile admonis la Uviranojn starigi Esperanto-klubon. Entuziasme konsentite de ĉiuj naskiĝis Uvira Esperanto-Klubo (UEK). Emile gratulis ĉiujn kaj promesis kunlaboron inter AK kaj UEK.
En Bukavu
Laborkunsido ekis inter la kunordiganto de AK kaj s-ro Mana Brinson. La kunordiganto informiĝis. Aldoniĝis kelkaj esperantistoj. La kunordiganto kaptis la okazon por informi, admoni, konsili ĉiujn pri la Esperanto-movado. S-ro Mana montris al ni admirindajn esperantaĵojn en sia domo, kie kuŝas la Esperanto-Biblioteko, kiu funkcias kadre de la Fondaĵo Espero iniciatita de li.
En Rutshuru/Kiwanja
(norda Kivuo, DR Kongo)
La lokanoj serioze taksis la danĝerojn por sekure organizi la itineron de la kunordiganto. Laŭ la tuta vojo (80 km) videblis soldatoj armilhavaj, kolersintenaj, postulantaj monon por permesi nian pluiron. Denove pluvegis. Alveninte en Rutshuru, ni iris rekte al la vilaĝo Kiwanja, loko kie Esperanto brilas helpe de Joel Muhire. Ekis laborkunsido. La kunordiganto unue aŭskultis la impreson pri Esperanto kaj la Esperanto-movado de partoprenantoj. Venis lia vico por prezenti detale Esperanton kaj kiel ĝi evoluas tra la Esperanto-movado kaj en la mondo. Multaj ombraĵoj pri la koncepto de Esperanto foriĝis. La kunordiganto ne maltrafis montri kiel krei klubon, kiel funkciigi ĝin. Li substrekis, ke la Esperanto-instruado estas la kerno de la Esperanto-vivo kaj montris, ke por plivivigi Esperanto-klubon, membroj devas monkotizi.
En Kiwanja Emile vizitis la Orfejon, la Baz-Lernejon NJIWA, kie Esperanton instruas Joel Muhire. Ĉiuj georfoj estas en malriĉega kondiĉo, pro tio la kunordiganto emociiĝis kaj eĉ vortoj mankis. La kunordiganto fine kuraĝigis la infanojn daŭrigi la Esperanto-lernadon kaj gratulis la respondeculon de la Orfejo, la pastoron Ngango Muhima, pro la iniciato kaj pro la konstanta okazigo de Esperanto-kurso en la lernejo.
La 10-an de aprilo Joel Muhire kaj Honore Sebuhoro organizis specialan Esperanto-renkontiĝon en Kiwanja. Venis diversklubaj membroj de Rutshuru kaj de Kiwanja, entute partoprenis 79 personoj, el inter kiuj du estis ĵurnalistoj de lokaj radioj, kiuj elsendas informojn pri/en Esperanto helpe de Joel kaj kvar pastoroj. La Esperanto-renkontiĝo celis ĉefe kunigi ĉiujn esperantistojn de la regiono kaj kuraĝigi ilin kunlabori enmovade. La kunordiganto mallonge prelegis pri la historio de Esperanto, ĝia evoluo en DR Kongo-Afriko-Mondo. Sekve li respondis al diversaj demandoj. La lokaj ĵurnalistoj intervjuis lin pri Esperanto ĝenerale. Dume Honore Sebuhoro kursumis pri kelkaj bazaj gramatikaĵoj. En Rutshuru, kie la Esperanto-agadoj brilas dank’al Honoré Sebuhoro, la kunordiganto vizitis du lernejojn kiuj vigle subtenas la Esperanto-instruadon.
Okazis en Kiwanja renkontiĝo de Emile Malanda kaj Hubert Ntawu, la Esperanto-pioniro de la regiono. Hubert Ntawu venis de for por vidi la kunordiganton. Ni ambaŭ kaptis la okazon intervidiĝi propraokule post tridekjara korespondado.
En Goma
En tiu urbo brilas la agadoj de Solidareco Bona Volo, faka asocio pri georfoj, ĉefe subvenciata de esperantistoj el diversaj mondopartoj. Tie okazas Esperanto-kursoj al infanoj kaj gejunuloj, kiuj ricevas monhelpon por lertiĝi. La situacio estas tikla pro disiĝo kaj elstarigo de du grupoj. La kunordiganto kaptis la okazon konversacii kun la respondeculoj de ambaŭ flankoj. La reunuigo ne eblis kaj la kunordiganto nur konsilis al ĉiu grupo eviti malamikecon kaj daŭre produkti fruktojn. Konstatindas, ke konstanta Esperanto-lernado certiĝas en Goma sed sen vigla Esperanto-klubo. Unuflanke Alphonse Waseka, malnova kaj aktiva esperantisto de Goma, energie produktas esperantistojn en la urbo Goma. La plejparto de la gejunuloj parolas Esperante. Du aliaj junuloj jam kapablas instrui Esperanton en la grupo. Ambaŭ grupoj esperantigas en la lernejoj. La kunordiganto promesis kunlabori kun ĉiuj senescepte por la restarigo de Goma Esperanto-Klubo.
La unuan tagon Emile vizitis la Esperanto-lernantojn en la lernejo Rutoboko kun Alphonse Waseka. La kunordiganto skizis la gravecon de Esperanto por junuloj. Li elmontris, kiel la junuloj povas enmovadiĝi por plivivigi la Esperanto-klubon kaj partopreni en la vivo de la landa asocio. La duan tagon estis plej granda renkontiĝo kun multaj esperantistoj en la sama lernejo. Emile klarigis pri UEA kaj ĝiaj celoj; li detale informis pri la Afrika Komisiono de UEA kaj ĝia rolo en la kontinento; li parolis pri la Esperanto-movado en la lando kaj klubo en Goma, li informis pri la okazigo de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto en iu afriklando en 2019. Li sciigis al ĉiuj, ke s-ro Hubert Ntawu estas la pioniro de Esperanto en Orienta Kongo. Hubert do daŭre semas. La lernejestro kaj du instruistoj de la lernejo Rutoboko, kie staras la Esperanto-Biblioteko konstruita kaj ekipita helpe de Penelope Vos el Aŭstralio, esperantiĝas de Alphonse Waseka. Fine la kunordiganto laborkunsidis kun alia grupo SBV prizorgata de Alexis Asumani kaj Augustin Kakozwa.
En Kigali (Ruanda)
Poste la kunordiganto restadis en Kigali. Fakte Kigali ankoraŭ ne havas Esperanto-movadon, krom la ekzisto de unu esperantistino Adeline. Planiĝis renkontiĝo inter la kunordiganto kaj Adeline, kiu plue estas membro de la Afrika Komisiono. Ni diskutis pri la plano esperantigi la grupon pretigitan de ŝi en Kigali kaj tiun en Gisenyi. Ni ankaŭ diskutis ŝian aktivan partoprenon en la Afrika Komisiono kaj en la Afrika Virina Asocio.
Elflugis la kunordiganto la 21-an de aprilo 2018 por reveni Sud-Afrikon.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la septembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.