Unesko-Kuriero en Esperanto profundigas la rilaton inter UEA kaj Unesko

UEA-reprezentantoj ĉeestis la 1-an Forumon de Unesko-Kuriero en la sidejo de Unesko
• Trezoro Huang Yinbao,
Renée Triolle,
Didier Janot,
François Lo Jacomo,
Huang Xiaojuan
La 12-an de junio 2018 marde, okaze de la 70-a jariĝo de Unesko-Kuriero kaj de la jariĝo de ĝia relanĉo, Unesko oficiale okazigis la 1-an Forumon de la Kuriero en sia sidejo en Parizo. La ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto Trezoro Huang Yinbao kaj la redakta asistanto fraŭlino Huang Xiaojuan (filino de Trezoro), la reprezentantoj de UEA s-ino Renée Triolle kaj s-ro Didier Janot, nome de UEA kaj de la teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto invitite ĉeestis.
Matene okazis fermita kunveno por la redaktoroj, tradukistoj kaj kunlaborantoj de la Kuriero, sub la gvido de Vincent Defourny, Direktoro de Publika Informado kaj Direktoro de la eldono de la Kuriero, kiu enkonduke diris, ke “la esperantistoj tuj kaptis la pilkon” (lanĉis la Esperantan version post la interrompo de la eldono inter 2012 kaj 2017). La kunvenintoj diskutis pri la rolo de la Kuriero, pri ĝia influo al la publiko, precipe al gejunuloj, pri ilustrado, pri plibonigo de la eldona kvalito kaj aliaj temoj. S-ino Renée Triolle post simpla sinprezento nome de UEA-reprezentantoj demandis ĉu eblas skribi artikolojn en aliaj lingvoj. La ĉefredaktorino Jasmina Šopova respondis, ke la redakcio akceptas artikolojn en ĉiuj lingvoj, kaj neniu ĝis nun verkis en Esperanto, kvankam ŝi antaŭe diris, ke ili mem alskribas eminentulojn, por ke ili verku pritemajn artikolojn. Tio signifas, ke ni esperantistoj povus skribi ankaŭ artikolojn en Esperanto.
La ĉefredaktoro de la Esperanta versio Trezoro Huang Yinbao en la parolado unue esprimis koran dankon al Unesko pro la konsento eldoni la Kurieron en Esperanto, poste prezentis la evoluon de la Kuriero en Esperanto, la Esperantan teamon dise troviĝantan en 20 landoj, la legantojn en cent landoj, la kursojn en Koreio kies kursanoj uzas la Kurieron kiel lernolibrojn, la rezolucion de la ILEI-konferenco, kiu rekomendas la Kurieron kiel lernan materialon, kaj la 103-an UK kun ĉirkaŭ 1600 Esperanto-parolantoj. Li diris, ke la teamo planas fondi voĉlegan grupon por krei aŭskulteblan sonan version de la Kuriero. Li buŝe invitis la ĉeestantojn ĉeesti la 103-an UK en Lisbono.
Laŭ la plano de Unesko, la forumo plej eble okazos 1-2 fojojn ĉiujare. Trezoro Huang Yinbao proponis, ke Unesko okazigu la forumon ekster la Unesko-sidejo en aliaj landoj kaj en la
internacia lingvo Esperanto. Ankaŭ la redaktoro de la ĉina versio proponis, ke Unesko okazigu la forumon en Ĉinio. Antaŭvideblas, ke Ĉinio gastigos la forumon en venontaj jaroj. La redaktoroj de la araba kaj ĉina eldonoj diris, ke ofte iliaj lingvoj ankoraŭ ne kapablas traduki la novajn nociojn kaj tiel la Kuriero helpas al modernigo de la lingvo. La membroj de la teamo de la Esperanto-versio samopinias. Dum la tradukado kaj redaktado ni devas pensadi pri novaj terminoj. Feliĉe Esperanto estas pli facila ol naciaj lingvoj por krei novajn terminojn. En la kunveno Renée Triolle parolis en la franca lingvo kaj Trezoro en la ĉina lingvo. Oni samtempe tradukis la paroladon en la anglan, la francan kaj la ĉinan lingvojn. En la decembra kunsido 2017, la ĉefredaktoro Jasmina Šopova kaj ŝia kolegino regalis Trezoron, Stefan MacGill kaj François Lo Jacomo per ruĝa ĉina jasmena teo. Ĉi-foje Trezoro donacis al la laborantoj de la redakcio verdajn ĉinajn jasmenajn teojn.
Posttagmeze okazis la Forumo. La Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay, la direktoro de Ĉina Eldona Administrado Zhuang Rongwen aparte faris 7-minutajn salutajn paroladojn. Poste la invititaj fakuloj faris prelegojn kaj publikajn diskutojn inter la fakuloj. La ĉeestantoj povis nur aŭskulti. La kvar reprezentantoj de Esperanto planis kapti la ŝancon por peti ke la Ĝenerala Direktoro skribu al la 103-a UK salutan leteron. Bedaŭrinde ŝi foriris tuj post la saluta parolado dum la paŭzo.
Vespere okazis ĉina kultura vespero kun belaj kantoj, dancoj, muzikoj kaj operoj. En la tuta tago paralele okazis ekspozicio pri Unesko-Kuriero kaj ekspozicio pri ĉinaj kaj arabaj kulturoj. Kaj kiel kutime, koridoraj kontaktoj kun iuj konataj (aŭ nekonataj) homoj kaj intervenintoj, kiam ni povis kapti ilin por prezenti Esperanton kaj UEA.
François Lo Jacomo, UEA-reprezentanto ĉe Unesko kaj membro de la teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto, kiu antaŭ la Forumo jam prenis la taskon mem kunporti la paperajn ekzemplerojn de la Kuriero en Esperanto al Unesko, senditajn de Trezoro, ne povis persone ĉeesti pro alia grava tasko. Tamen li aparte kunsidis por bone plani la ĉeeston kun Trezoro kaj lia filino antaŭ la forumo, kiam ili atingis Parizon. Post la Forumo ni ĉiuj kunvenis kun kelkaj aktivuloj en Francio en la sidejo de Esperanto-Francio por diskuti pri plibonigo de la eldono de la Unesko-Kuriero en Esperanto.
Dum la kunveno kaj la Forumo, ni sentis ke la eldono de la Unesko-Kuriero en Esperanto certe bone impresis la Unesko-funkciulojn kaj plue kaj forte profundigas la rilatojn inter UEA kaj Unesko.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la septembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.