Facile listigi kaj trovi eventojn!


Per Eventa Servo oni povas vidi eventojn ĉirkaŭ la tuta mondo laŭ mapo, listo, kartaro kaj kalendaro.
Ankaŭ eblas filtri la eventojn laŭ kontinentoj, landoj kaj urboj.

Eventoj

Dimanĉo, Junio 30, 2019 - 17:08

Choe Taesok

Foto de Shin Youngmuk
La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) organizas la Internacian Esperanto-Renkontiĝon de Meditado (IERM) ĉiujare ekde 2006. La ĉi-jara IERM okazis de la 6-a ĝis la 9-a de junio en la junulara trejnejo Bene de Ŭonbulismo apud Busano, Koreio. Partoprenis 54 esperantistoj el Ĉinio, Hungario, Koreio, Pollando kaj Rusio.

Dimanĉo, Junio 16, 2019 - 17:41


FIERU! - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo okazos de la 25-a ĝis la 28-a de julio en la Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino. Bonvenas la tuta GLATa-komunumo - gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kaj krome ĉiuj aliaj kiuj emas.
FIERU! okazos en nova internacia renkontiĝejo, la Esperanto-Stacio — eksa stacidomo meze de naturprotekta-parko, 30 minutojn sude de Berlino.
La partoprenantoj povas libere laŭ siaj ebloj mem elekti per kiom da mono kontribui. La mono estos reinvestita por aktivaĵoj de Esperanto-Stacio kaj por ebligi venontajn eventojn.

Mardo, Junio 11, 2019 - 17:56

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto, PG-organizanto

La aranĝo „Polyglot Gathering“ (Poliglota kunveno) iĝis dum relative mallonga tempo la ĉefa evento por plurlingvemuloj (poliglotoj) de la jaro. Ĝi okazis ĉi-jare jam la 6-an fojon, inter 29.5.–2.6.2019 en Ekonomia universitato de Bratislavo, Slovakio. Trian (kaj por nun la lastan) fojon gastigis la ĉefurbo de Slovakio entute 654 poliglotojn el 67 landoj!
La aranĝo iĝas iaspeca „Universala kongreso de poliglotoj“, kun abunda kaj interesega programo, kun multaj fakuloj pri lingvaj temoj, gravuloj en la kampo de lingvo-lernado kaj aliaj eminentuloj.

Lundo, Junio 10, 2019 - 18:45

Serge Rusaki

Mi ne scias ĉu estas necese mencii ke estis mia unua fojo kiam mi partoprenis tian eventon? Eble jes. Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis pri ĉi-tiu Esperanto-aranĝo, gravegas informiĝi, ke la Komuna Seminario (KS) estas ĉiujara Esperanto-aranĝo por gejunuloj el Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. Kaj ĉi-jare, en 2019, estis la 37-a Komuna Seminario, kiu okazis de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo.

Lundo, Junio 3, 2019 - 17:08

Paulo Sergio Viana

La 2-an de junio 2019, denove kunsidis en la Paraiba Valo dudeko da esperantistoj por amika evento, en la urbo Lorena, ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. La Paraiba Valo estas 500 kilometrojn longa regiono inter Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo - la du brazilaj urboj, kie troviĝas plej vigla Esperanto-movado. De kelkaj jardekoj okazas tie entuziasmaj unutagaj esperantistaj kunsidoj.

Sabato, Junio 1, 2019 - 21:37


La 1-an de junio okazis la 18-a Moskva Esperanto-Renkontiĝo. Partoprenis 21 personoj el 4 landoj. La partoprenantaro konsistis ĉefe el spertuloj kaj progresantoj de Esperanto.
Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova rakontis pri la venontaj someraj Esperanto-renkontiĝoj kaj pri la Reta Revuo. Nikolao Gudskov prelegis pri la “Origino de la vivo sur la tero” kaj prezentis du novajn librojn.

Vendredo, Majo 24, 2019 - 17:53

Virto

La 26-an de januaro 2019 ekis la unua Esperanto-kurso en Shenzhen-Esperantista Hejmo.
Shenzhen estas grava kaj granda urbo en provinco Guangdong ĉe la suda marbordo de Ĉinio. Antaŭe neniam okazis Esperanto-kurso en la urbo, kvankam tie ekzistas nemalmultaj esperantistoj kaj eĉ kreiĝis Esperantista Hejmo pasintjare. La Esperantista Hejmo en Shenzhen estas domo kun 6 ĉambroj kaj pli ol 10 litoj por vizitantaj esperantistoj el diversaj lokoj de la tuta mondo.

Dimanĉo, Majo 5, 2019 - 18:35

Wu Guojiang

Inter la 4-a kaj la 7-a de junio 2018 la unua Ĉina Esperanto-karavano, konsistanta el 18 personoj, 10 es­pe­ran­tistoj kaj 8 familianoj, realigis vi­ziton al Norda Koreio kaj atingis la celitan Esperanto-semadon.
Dum kelkdek jaroj oni tre volas scii pri nia lingvo en tiu mistera lando tra diversaj kanaloj, kaj espereble kontak­tis tieajn samideanojn.

Vendredo, Majo 3, 2019 - 19:05

Fritz Wollenberg (nome de Esperanto-Ligo Berlino)

La 9-an de aŭgusto 2019 okazos vespere je 19-a horo en Zamenhofparko Berlin-Lichtenberg literature-muzika aranĝo. La konata pola Esperanto-bardo Jerzy Handzlik prezentos kelkajn el liaj famaj kantoj. Ankaŭ aliajn muzikistojn ni petis elpaŝi okaze de la jubileo, ekzemple la kantiston Stephan Schneider, la akordeoniston Alexander Danko, la muzikiston Hartmut Mittag kaj la Klezmer-muzikgrupon kun Peter Bäß.

Sabato, Aprilo 13, 2019 - 18:48

Harpina

La 7-an de aprilo 2019, la tria sperto en lernado kaj aplikado de Esperanto okazis en Guangzhou-biblioteko. Preskaŭ kvindek aŭskultantoj ĉeestis.
Okazis tri prezentoj.
Harpina estas dumviva membro de Universala Esperato-Asocio, ŝi en la jaro 2009 helpis francan ĉinon per Esperanto por serĉi la malaperintan parencon. En 2015 ŝi estis invitita viziti la Esperantan kastelon en Ĉeĥio, poste partoprenis la Esperantan ordinaran sesion de Munkeno.

Paĝoj