FIERU! - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo


FIERU! - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo okazos de la 25-a ĝis la 28-a de julio en la Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino. Bonvenas la tuta GLATa-komunumo - gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kaj krome ĉiuj aliaj kiuj emas.
FIERU! okazos en nova internacia renkontiĝejo, la Esperanto-Stacio — eksa stacidomo meze de naturprotekta-parko, 30 minutojn sude de Berlino.
La partoprenantoj povas libere laŭ siaj ebloj mem elekti per kiom da mono kontribui. La mono estos reinvestita por aktivaĵoj de Esperanto-Stacio kaj por ebligi venontajn eventojn.

Pliaj informoj pri la evento: https://www.facebook.com/events/581981985643610
Facebok-paĝo de Esperanto-Stacio: https://www.facebook.com/esperantostacio