Poliglota kunveno – rekorde granda, rekorde interesa

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto, PG-organizanto

La aranĝo „Polyglot Gathering“ (Poliglota kunveno) iĝis dum relative mallonga tempo la ĉefa evento por plurlingvemuloj (poliglotoj) de la jaro. Ĝi okazis ĉi-jare jam la 6-an fojon, inter 29.5.–2.6.2019 en Ekonomia universitato de Bratislavo, Slovakio. Trian (kaj por nun la lastan) fojon gastigis la ĉefurbo de Slovakio entute 654 poliglotojn el 67 landoj!
La aranĝo iĝas iaspeca „Universala kongreso de poliglotoj“, kun abunda kaj interesega programo, kun multaj fakuloj pri lingvaj temoj, gravuloj en la kampo de lingvo-lernado kaj aliaj eminentuloj.
Ĉi-jare UEA denove estis unu el la subtenantoj de la evento, kaj sincere dirite – videbligi Esperanton ĝuste en ĉi-speca aranĝo estas tre saĝa kaj valora decido! Ja poliglotoj estas eble la plej proksimaj aliancanoj por nia verda movado = scivolemaj pri lingvoj, lernemaj, malfermitaj, vojaĝemaj, komunikemaj :). Apenaŭ ekzistas pli taŭga hom-grupo, kie havus sencon prezenti kaj nian lingvon, kaj la ideon malantaŭ ĝi.
Kia estas kutime programo dum la aranĝo? Merkrede ekas la alventago kun registriĝo kaj kelkaj lingvaj ludoj, konkursoj, iom da interkonaj ludoj aldone. Vespere ekas la solena malfermo. Ekde ĵaŭdo ĝis dimanĉo tage okazas prelegoj, uzinoj (kreivaj metiejoj), diskutrondoj, danc-kursoj, aligatorejo ktp. Vespere oni amuziĝas kulturece: kulinara festivalo, internacia vespero, multlingva karaokeo, kvizoj, gufujo... Nokte oni sekve malkovras kutime la noktan ĉefurbon, en la plurlingvulaj grupoj de amikoj aŭ novaj konatoj. Ne mankas duontagaj aŭ eĉ tuttaga ekskurso. Ĉu la programo ŝajnas al vi simila al tiu dum UK aŭ alia Esperanto-aranĝo? Jes ja – estas tiel! La aranĝon „Polyglot Gathering“ fondis esperantistoj kaj daŭre ĝin esperantistoj organizas! Kaj por „etosigi“ la eventon, oni enkondukis multajn Esperanto-rilatajn programerojn. Kaj... ili ja bonege funkcias ankaŭ ene de la poliglota komunumo! Jen plia pruvo, ke Esperanto jes ja havas kulturon – kaj aldone, ke tiu kulturo eĉ estas transdonebla al aliaj komunumoj, personoj! Do jen, la aranĝo faras multon en la kadro de subteno de multlingvismo kaj konsciigo de la publiko pri graveco de lingvoj kaj ties lernado kaj protektado. Kaj eĉ se la ĉefa komuniklingvo estas tie la angla (tiun ja parolas plej multaj ĉeestantoj), pri kaj en Esperanto oni tie aŭdas vere multe (ja eĉ la ĉefa organiza teamo de E@I uzas ĝin kiel sian laborlingvon :) ). Kaj en tia evento „nature“ multaj homoj decidas lerni tiun lingvon kaj sekve ĝin plu uzi kaj aldone eĉ varbi por ĝi aliajn poliglotojn aŭ simple lingvo-lernantojn. Kaj pro tio jes ja indas tian eventon organizi kaj partopreni!

Pli detala artikolo pri la evento aperos en la Juli-Aŭgusta numero de la revuo Esperanto. Aliĝu kaj abonu!