Novaj esperantistoj naskiĝas en Norda Koreio

• Wu Guojiang
Inter la 4-a kaj la 7-a de junio 2018 la unua Ĉina Esperanto-karavano, konsistanta el 18 personoj, 10 esperantistoj kaj 8 familianoj, realigis viziton al Norda Koreio kaj atingis la celitan Esperanto-semadon.
Dum kelkdek jaroj oni tre volas scii pri nia lingvo en tiu mistera lando tra diversaj kanaloj, kaj espereble kontaktis tieajn samideanojn. Laŭ István Ertl, eksa redaktoro de la revuo Esperanto, dum la vizito al Norda Koreio de Jan Koszmaluk, tiama prezidanto de TEJO, por la Monda Festivalo de Junuloj kaj Studentoj, kiu okazis 1–8 julio 1989, li ne estis informita pri la ekzisto de iuspeca Esperanto-vivo dum oficialaj interparoloj kun ŝtataj reprezentantoj el tiu lando pri Esperanto. Per-Aarne Fritzon el Svedio volis renkontiĝi kun tieaj esperantistoj, kiam li vizitis tiun landon en la jarfinaj ferioj de 1982-83, sed ricevis nean respondon, t.e. ke ne ekzistas esperantistoj tie. La forpasinta Andrzej Grzębowski el Pollando, eksa prezidanto de Monda Turismo, bedaŭrinde ne sukcesis realigi sian multjaran deziron pri Esperanto-renkonto en Norda Koreio [1]. La esperantista delegacio de la Asocio pri Franc-Korea Amikeco ne kontaktis esperantistojn, ankaŭ ne atingis veran Esperanto-instruadon, kvankam ili havis sukcesan viziton al tiu lando en 2017 [2]. Ulrich Lins el Germanio en sia artikolo “Nokta Aventuro en Pjongjango”, aperinta en la revuo Monato en 2005, same pensis tiel: de preskaŭ 40 jaroj mankas ĉia informo pri tiea Esperanto-movado [3]. Ŝajne estas malfacile ekkoni kaj kontakti la esperantistojn de Norda Koreio.
Membroj de la dua karavano kun verda simbola flago
Do, ĉu esperantistoj ekzistas en tiu mistera lando? Mi laŭ diversaj informoj opinias, ke ili ja ekzistas . Ĉar la lando havis historion de Esperanto. Kiel oni scias, la Korea duoninsulo estis dividita en du partojn (norda kaj suda) post la finiĝo de la Dua mondmilito en 1945. Fondiĝis Korea Respubliko (Suda Koreio) en aŭgusto 1948, kaj la Demokratia Popola Respubliko de Koreio (Norda Koreio) en septembro 1948. La duoninsulo havis komunan historion de la Esperanto-movado antaŭ la malintegriĝo. Tamen malfermis paĝon de Norda Koreio pri la Esperanto-movado tiuj esperantistoj, kiuj ĉefe venis el Suda Koreio kaj restis tie por ĉiam, kiam la du landoj fondiĝis en 1948. Inter ili s-ro Hong Myungheui kaj s-ro Pak Hun-yung respektive lernis Esperanton ĉirkaŭ 1910 kaj en 1920 en Shanghai, Ĉinio. Ili eniris en la postenojn de vic-ĉefministroj de Norda Koreio [4]. S-ro Song Bong-uk, la tiama ministro pri financoj, prezidis Nord-Korean Esperanto-Asoci-on, fonditan en 1959. Poste pli ol 650 personoj partoprenis en la unuaj du Esperanto-kursoj. En 1964 la asocio eldonis 350-paĝan vortaron de Esperanto, eĉ Radio Pjongjango havis kelkjaran elsendon en Esperanto [4, 5]. Tiuj personoj ludis gravan rolon por evoluigi la tiean movadon. Indas mencii, ke ankaŭ s-ro An U-seng (1907-1991), fama esperantisto (kun Esperanto-nomo “Elpin”), por serĉi kaj elfosi la restaĵojn de sia onklo An Jung-geun, kiu pafmortigis la japanan ĉefministron Itoo Hirobumi en 1909 en Haerbin en Ĉinio, restis en Norda Koreio en 1948 laŭ interkonsiliĝo kun Kim Gu (nomata kiel patro de la Korea Sendependa Movado) kaj Kim Il-sung (la unua prezidanto de Norda Koreio). En la mezo de la 70-aj jaroj li vizitis Ĉinion tiucele [6]. Li lernis Esperanton ĉirkaŭ 1927 en Ĉinio kaj aliĝis al la Ĉina Esperanto-movado en 1934 kaj kun ĉinaj esperantistoj partoprenis en la kontraŭjapana movado por la nacisavo.
Tieaj samidenanoj ĉiam per diversaj formoj aŭ rimedoj kontaktis esperantistojn de aliaj landoj. Kiam Osmo Buller el UEA vizitis Ĉinion en aprilo 1987, s-ro Dai Songen el Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) diris al li, ke esperantisto el Norda Koreio ĉiujare vizitas Pekinon. S-ro Dai kondukis s-ron Buller al la hotelo, kie tiu esperantisto loĝis. Laŭ rakonto de s-ro Buller ili intervidiĝis kaj interparolis dum pli ol unu horo. Tiu esperantisto parolis Esperante tre flue kaj scivolis pri UEA kaj Esperanto en diversaj landoj, sed nevolonte parolis pri la propra lando [7]. S-ro Elpin vivis ĝis la 22-a de februaro 1991. Kelkajn jarojn antaŭ lia forpaso, lia nepo vizitis s-ron Károly Fajszi (1911–2004), la estron de granda privata Esperanto-biblioteko en Budapeŝto. Tie li menciis, ke lia avo kunlaboris en Hongkongo kun la hungara esperantisto Ferenc (Francis) Braun (1896-1992) [8]. S-ino Yu Jianchao memoris, ke ŝajne en 1993 aŭ en 1994 ŝi ricevis leteron de esperantistino el Norda Koreio, kiam ŝi ĵus eniris en la Esperanto-sekcion de Ĉina Radio Internacia (ĈRI). La letero estis verkita en Esperanto. En 2004 mi ricevis la respondon “Koran dankon”, kiam mi sendis al la retpaĝo http://www.korea-dpr.com/users/esperanto/ la retan bultenon Informilo de Ĝemelaj Urboj, kiun mi redaktas, ankaŭ tio estas nur unu fojo ĝis nun. En 2008 s-ro Liu Jianguo krome konfirmis al Libera Folio, ke li efektive havas kontakton kun Esperanto-parolantoj en Norda Koreio[1]. El tiuj faktoj mi certas, ke esperantistoj ekzistas, sed pro iuj kialoj ili elektis silentigi sin.
Prof. Li Weilun donas manskriban mesaĝon en la Muzeo de Donacoj
La sukcesa vizito tute dankindas al penado de s-ro Zhang Wei, emerita instruisto de la angla lingvo. Li loĝas en Dandong, urbo de la Liaoning-provinco en Ĉinio, kaj tuj najbara al Norda Koreio. Li havas du idealojn. La unua estas, ke li volonte okupiĝas pri martiroj de la Ĉina Popola Volontula Armeo en du landoj. Li ĉefe organizas por gefiloj de la martiroj en Norda Koreio viziton al la tomboj, kaj al Suda Koreio por serĉi kaj viziti tiujn viktimajn lokojn aŭ batalkampojn; foje li komisiite anstataŭas ilin, por fari tiajn vizitojn. Ĝuste pro tio ĉiujare li kelkfoje vizitas Nordan kaj Sudan Koreiojn. Ankaŭ pro tio li estas konata en Ĉinio. Certe li tre bone scias pri la politikoj kaj statoj de la du Koreioj.
La dua estas semi Esperanton. Li funkciigis Esperanto-kursojn en la komenco de la 1980-aj jaroj, eĉ en la jarfino de 1982 li instruis Esperanton. Krome li konas ankaŭ la korean lingvon. Li modeste diris, ke li parolas la korean lingvon pli bone ol Esperanton.
Sufiĉaj estis la preparoj por la karavano. S-ro Zhang ĉiam opinias, ke Norda Koreio ne povas manki al la granda familio de Esperanto, do, kun tiu ideo li provis kontakti turismajn servojn en Pjongjango, la ĉefurbo de Norda Koreio, kaj kun ili diskuti pri enkonduko de Esperanto en aprilo 2016; unu jaron post tio, nome en aprilo 2017, li sukcese alportis al Norda Koreio kaj donacis al du turismaj servoj la lernolibrojn Moderna Esperanto Por Infanoj, verkitajn de prof. Li Weilun, kiu emeritiĝis el la Pekina Lingva Universitato. Tiam li instigis la du servojn elekti laborantojn por lerni Esperanton, kaj promesis, ke en la venonta jaro li gvidos Esperanto-karavanon al ilia lando. En 2018 li komencis tian agadon por efektivigi la planon. En majo li speciale vizitis Pjongjangon por interkonsiliĝi kun ili pri Esperanto-instruado. Ili decidis elekti kvar ĉiĉeronojn por ke ili lernu Esperanton; i.a iu ĉiĉerono mem estas gvidanto. Tiuj ĉi personoj ricevis bonan edukon kaj flue parolas la lingvojn ĉinan kaj anglan. Laŭ la interkonsiliĝo tiuj ĉiĉeronoj utiligos tri vesperojn por lerni Esperanton de prof. Li Weilun kaj s-ino Shi Xueqin, kiuj aliĝis al la karavano. Post la reveno el Pjongjango, s-ro Zhang tuj vizitis Sudan Koreion kaj tie prenis Esperantajn librojn, kiujn donacis s-ro Lee Jung-kee, estrarano de UEA. Krome li speciale preparis emblemojn de Esperanto kaj verdan simbolan flagon de la karavano.
S-ro Zhang Wei donacas E-lernolibrojn al ĉiĉerono
Riĉaj estas la fruktoj de la karavano. La agado de s-ro Zhang Wei vekis atenton en Esperantujo. Nemalmultaj esperantistoj esprimis bondezirojn al la vizito, i.a. s-ro Christian Lavarenne el Francio laŭde versis: “Kun gratul’ elkora pro sukceso !/jam la dua, el seri’ sen ĉeso:/de la Longa Muro ĝis la maro/kaj nun eĉ en Norda Koreio,/baldaŭ, sur dek miloj da ĉevaloj/nia diligenta kolegaro”. Jes, la vizito sukcesas! Kiel esperis s-ro Petro Zilvar, s-ino Zsófia Kóródy kaj s-ro Otto Kern el la germana Esperanto-urbo, la vizito havos maturajn fruktojn. La karavano sukcesis transdoni al la koncernaj departementoj leteron de d-ro Lee Young-koo, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (KEA), en kiu li skribis, ke Esperanto povas lumigi direktan lampon por konstrui ponton de neregistara interŝanĝo de Suda Koreio kaj Norda Koreio, kaj esprimis ardan deziron interŝanĝi kun esperantistoj aŭ Esperanto-organizaĵoj en Norda Koreio, kaj esperas, ke okaze de la 100-a datreveno de KEA en 2020 povus renkontiĝi kaj kunsidi la sudaj kaj nordaj samideanoj. La departementoj plezure transprenis la leteron, kaj samtempe promesis, ke ili helpe serĉos malnovajn esperantistojn en Norda Koreio.
La ŝtata biblioteko ĝoje ricevis du kompletojn da Esperanto-libroj, donacitajn de la karavano. Tio signifas, ke finiĝas la historio de la biblioteko sen Esperanto-libroj. La respondeculo de la biblioteko sciigis, ke la libroj eniros en elektronikan katalogon kaj ajna persono povos pruntepreni ilin.
Laŭplane kvar ĉiĉeronoj plezure plenumis la lernadon de la fundamento de Esperanto kaj havas proprajn Esperanto-nomojn, nome Arbaro, Flora, Bela kaj Juvela. Ili lernas tre diligente. Kiam ili renkontiĝis kun la Dua Esperanto-karavano organizita de s-ro Zhang inter la 29-a de junio kaj la 2-a de julio, ili povis simple interparoli kun veteranaj esperantistoj el la karavano en Esperanto. Tio ne nur pruvas, ke ili kapable memlernas nian ling-von, sed signifas, ke jam naskiĝis no-vaj esperantistoj en Norda Koreio!
Aktivaj estas la eĥoj al la vizitoj. En Norda Koreio du karavanoj kun Esperanto-emblemoj kaj verdaj simbolaj flagoj vizitis multajn vidindejojn, kiel la Amikeca Turo, la monto Mjohang-san kaj Panmunjom (komuna sekureca areo inter Norda kaj Suda Koreioj) ktp.
Ĉina juna esperantisto instruas Esperanton al ĉiĉeronino
Prof. Li Weilun invitite donis al la Muzeo de Donacoj manskriban poeman Esperanto-mesaĝon: “Ni instruis dum tagoj tri./ Verda Stel’/Brilas tie ĉi./” Ili algluis Esperanto-markojn al la venta ekrano de la vojaĝbuso, kiun ili prenis. Per tiu serio da agadoj gvidantoj kaj ĉiĉeronoj el kelkaj turismaj servoj nun scias, kio estas Esperanto, arde esperas ke ili lernos Esperanton en la estonteco, kaj ilian landon vizitos pli multaj esperantistoj – el Ĉinio kaj aliaj landoj. Iu universitato estas konsideranta enkondukon de Esperanto kaj komencas interkonsiliĝon kun ni. Krome la prelego de s-ro Zhang pri vizito de la du karavanoj ankaŭ tiris la atenton en la 74-a IJK.
La agadoj de la Ĉinaj Esperanto-Karavanoj al Norda Koreio havas mejloŝtonan signifon. Tio havas plurajn aspektojn. En la nova epoko vere realiĝas Esperanto-instruado. Efika metodo semi Esperanton en tiu lando estas trovita, t.e. kontakto kun turismaj servoj estas efika kanalo por disvastigi kaj semi Esperanton. La karavanoj verkis/as/os novajn paĝojn por la historio de la Esperanto-movado en Norda Koreio. Faktoj pruvas, ke Esperanto povas konstrui alian ponton por interŝanĝo inter la popoloj de Norda kaj Suda Koreioj. Tial mi subtenas la alvokon, ke surbaze de la nuntempa bona komenco oni devas organizi simpozion pri Esperanto en Norda Koreio ĉiujare, UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj ĉiurimede kreu kondiĉojn por partoprenigi novajn esperantistojn de Norda Koreio en internaciaj Esperanto-aranĝoj. Plue ĉi tie mi substrekas, ke estas nefacile fosi kanalon por semi Esperanton en Norda Koreio. Eksterlandaj esperantistoj, kiuj povas eniri en tiun landon, aktive konstruas kaj tenas bonan medion en Esperantujo por tie disvastigi nian lingvon, ne faras negativajn komentojn al la tieaj politiko kaj ŝtatestroj en la Esperanto-gazetaro, ĉar tiaj komentoj ne estas favoraj al la evoluo de nia lingvo en tiu lando, des pli ke nia lingvo estas neŭtrala.
Kontaktu nin, se vi volas aliĝi al la venonta karavano; kontaktu nin se vi volas renkonti tieajn esperantistojn: ghemelurboj@sina.cn, amikeco999@21cn.com
S-ino Shi Xueqin, du ĉiĉeroninoj kaj Prof. Li Weilun sur la kajo de la trajna stacio de Pjongjango
* * *
Referencoj:
1.http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2008/nordkoreio/
2. François Lo Jacomo, Vojaĝo en Nord-Koreio, le monde de L’Espéranto, 2017, 2 (599):18-19
3. http://www.monato.net/2005/008536.php
4. Doi Ĉieko, Gvidlibro pri Esperanto-Movado en Azio. Jokohamo: Mevolibroj, 1995:52-57
5. https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-movado_en_Nord-Koreio
6. http://www.360doc.com/content/18/0515/15/42582073_754151005.shtml
7. Trezoro Huang Yinbao, La tagoj de mia volontula laboro en la Centra Oficejo de UEA.
Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2017:135-136
8. http://www.elerno.cn/movado/shi%20chengtai.pdf
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.