Sabato, Novembro 9, 2019 - 18:57

Hieraŭ, la 8-an de novembro, Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko partoprenis la X Tutrusian scienc-praktikan konferencon "Amaskomunikiloj en la multpolusa mondo: problemoj kaj perspektivoj". Anna elpaŝis kun la temo «La Ondo de Esperanto»: 1909-1917, 1991-2019...». Materialoj de la konferenco estos publikigitaj libroforme.
Anna kaj Dima ofte partoprenas diversajn sciencajn konferencojn kun prelegoj, rilataj al Esperanto. Tiel ĉi-printempe ili rakontis pri neologismoj en Esperanto (Anna) kaj pri Esperanto en sociaj retoj (Dima) dum la III Internacia scienc-praktika konferenco “Lingvo kaj parolo en la interreto: personeco, socio, komunikado, kulturo”. Kaj antaŭ unu jaro ili rakontis pri la revuo Esperanto (Anna) kaj pri Unesko-Kuriero en Esperanto (Dima) dum la IX Tutrusia scienc-praktika konferenco "Amaskomunikiloj en la multpolusa mondo: problemoj kaj perspektivoj".
|
Dimanĉo, Oktobro 13, 2019 - 19:01
• Liba Gabalda

Ĝi okazis 04.08-11.08.2019 en bieno de Salesianaj fratoj en la populara kvartalo Horta de Barcelono. Bela ĝardeno kun pluraj romantikaj anguloj, floroj, basenetoj kun testudoj kaj fiŝoj, fontanoj, statuoj kaj palmoj ĉirkaŭas la lokon. Ĝi estas tre agrabla ripozejo, sed tamen dum la kongreso oni multe laboris kaj ŝvitis pro la varmega tutsemajna vetero.
Antaŭ cent dek jaroj okazis en Barcelono la tre sukcesa 5-a Universala Kongreso, kiun ĉeestis doktoro Esperanto, L.L. Zamenhof. Barcelono allogas. Al la ĉi-jara kongreso aliĝis 220 gesamideanoj el la tuta mondo. Post la alveno oni bonvenigis la unuafojajn kongresanojn kaj klarigis al ili kio estas SAT. En la bela okulfrapa kongresa sako ni malkovris ilustritan kongreslibron redaktitan de Javier Alcalde kun detalaj priskriboj de ĉiuj programeroj. Krom tio enestis dulingva libreto "Esperanto: Unu lingvo por ĉiuj" de Eduardo Vivancos kaj la broŝureto pri "Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panco" de Marcel Redulez kaj Klodin' Pomirol.
|
Merkredo, Septembro 25, 2019 - 18:15
• Liba Gabalda
Ĉi-jare, la 24–31.08.2019, la itala urbo Triesto gastigis la Italan Kongreson en luksa hotelo Savoia Excelsior Palace. Ĉe la enirejo ambaŭflanke bonvenigis nin speciala standardo kun portreto de L. Zamenhof realigita de Mirko Nikodimovich. Al la aranĝo aliĝis 258 geesperantistoj el 28 landoj de kvar kontinentoj. Ĵaŭde, antaŭ la kongreso, okazis gazetara konferenco kaj vendrede estis inaŭgurita en Poŝta kaj Telegrafa Muzeo Mezeŭropa ekspozicio "Trieste kaj Esperanto", kiun zorgeme pretigis Elda Doerfler. Pri la kongreso interesiĝis la ŝtata televido kaj plurfoje filmis nin dum la evento. Ankaŭ en lokaj gazetoj aperis artikoloj.
|
Mardo, Septembro 17, 2019 - 13:08

Dimanĉe, la 15-an de septembro, okazis Moskva Esperanto-Renkontiĝo.
Tio estis la 19-a renkontiĝo kaj ĝin ĉeestis 19 esperantistoj.
La ĉeestantojn kiel ĉiam atendis varma etoso, bongustaj manĝoj kaj trinkaĵoj.
La programon riĉigis prelego de Mikaelo Bronŝtejn “Dokumenta atako "De SEJM al ASE, kaj kio poste?"” kaj lia koncerto. Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova rakontis pri la someraj Esperanto-renkontiĝoj, la ĉeestantoj volonte aldonis siajn impresojn. Ili ankaŭ prezentis novajn librojn de la eldonejo “Impeto”. Valentin Melnikov voĉlegis kelkajn poemojn de M.Giŝpling, omaĝe al lia 95-jara datreveno kaj apero de lia duvoluma poemaro. Mikaelo Povorin tradicie koncertis.
|
Lundo, Augusto 26, 2019 - 17:55
• Duncan Charters
Karaj Kongresanoj de la 86-a Itala Kongreso de Esperanto,
Estas por mi honoro sendi al vi mian unuan mesaĝon en mia nova rolo.
Salutas vin Duncan Charters, nuna Prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, kaj mi transdonas al vi elkorajn bondezirojn por sukcesa Kongreso nome de la nova Estraro de UEA. Ni ĵus trian fojon renkontiĝis hodiaŭ matene por antaŭenigi la multflankan agadon de la Asocio. Konatiĝu kun ĝi kaj kunlaboru kun ni.
|
Ĵaŭdo, Augusto 22, 2019 - 17:20
• Liba Gabalda

Ĝi okazis en Finnlando en Lahtio, ne tro granda urbo, ĉirkaŭata de bela naturo, kiu famas pri vintraj sportoj. Ne pretervideblaj estas la tri skisaltejoj apud la sport-halo ISKU AREENA, kie la teamo Pelicans (Pelikanoj) trejnas sin kaj ludas glacihokeon. Tie okazis ankaŭ la ĉi-jara 104-a Universala Kongreso de Esperanto. Verdire elekto de sporta stadiono por la UK ne konvenas. Salonoj (aŭ pli bone kameroj) estas tre malgrandaj, pluraj ŝtuparoj sen lifto kaj altaj ŝtupoj en la stadiono ne estas adekvataj por pli aĝaj personoj, kiuj tamen en la UK-oj estas plimulto. Bonŝance ne okazis akcidentoj. Avantaĝo estis, ke ni bone vidis la podianojn kaj ni povis enrigardi malantaŭ la kulisoj de la sportejo. Konvena salono estis en apuda lernejo Salpus, kie troviĝis ankaŭ la dua manĝejo. La manĝoj estis bongustaj.
Finnlando estas lando de "Mil kaj unu lagoj…, betuloj…, saŭnoj…". En vastaj arbaroj promenas boacoj kaj abundas fungoj; en lagoj naĝas fiŝoj.
|
Mardo, Augusto 13, 2019 - 18:15
• Liba Gabalda

Baltiaj Esperanto-Tagoj bonvenigis nin per pluv-sun-venta vetero. Ili estas internaciaj aranĝoj kun altnivelaj programeroj kun simila enhavo kiel la Universalaj Kongresoj. BET-oj okazadas laŭvice en Estonio-Latvio-Litovio. Ĉiutage aperis riĉe ilustrita kvarpaĝa kuriero ABELO, redaktita de Stano Marček. Per ĝi ni estis informitaj pri diversaj okazaĵoj, aperis listo de novaj aliĝintoj, taga programo kaj manĝmenuo. Li ankaŭ kompilis belan BET-libron kun multaj utilaj sciigoj kaj raportoj de ĉiuj jam okazintaj BET-aranĝoj en Litovio.
Aliĝis 425 esperantistoj el 37 landoj. Tamen kelkaj ne povis alveni pro diversaj kialoj. Laŭ la nombro de partoprenantoj la ĉi-jara BET estas la plej impona lastatempe. La 6-an de julio Litovio festas Nacian Tagon. Estas kutimo kanti la himnon (nacian Glorkanton) je la 9-a horo vespere ie ajn en la mondo, kie troviĝas litovoj. Do, same okazis dum la BET-55 post la vespera koncerto de Natalia Bertse.
|
Sabato, Julio 6, 2019 - 22:25
• Anna Striganova

La 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj startas en Litovio. La Solena Malfermo okazos morgaŭ, la 7-an de julio, sed esperantistoj el dekoj da landoj jam dum pluraj tagoj alvenas al Panevėžys.
BET-55 okazas sub la aŭspicio de la Universala Esperanto-Asocio.
Sekvu la aranĝon en la Reta Revuo.
|
Ĵaŭdo, Julio 4, 2019 - 17:09
• Zsófia Kóródy

Ankaŭ inter Esperanto-parolantoj estas multaj biciklemuloj. BEMI estas faka sekcio de TEJO, kiu la unuan fojon - sub gvido de Lars Sözüer - organizis internacian kunbicikladon kaj seminarion en kunlaboro kun la Esperanto-Centro en Herzberg am Harz. La elekto de Herzberg - la Esperanto-urbo ne estis hazarda: ĉi tie la naturo estas belega, la ĉirkaŭaĵo varia, kaj ĉiam okazas diverstipaj Esperanto-agadoj.
|
Mardo, Julio 2, 2019 - 18:43

La 25-an de aprilo 2019 en Moskvo, Rusio, en Rusia universitato de amikeco inter popoloj (RUDN University) okazis 3-a Internacia scienc-praktika konferenco “Lingvo kaj parolo en la interreto: personeco, socio, komunikado, kulturo”.
Rezulte de la konferenco aperis duvoluma bonkvalite eldonita artikolaro.
|