Esperantistoj denove kunsidis en la Paraiba Valo

Paulo Sergio Viana

La 2-an de junio 2019, denove kunsidis en la Paraiba Valo dudeko da esperantistoj por amika evento, en la urbo Lorena, ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. La Paraiba Valo estas 500 kilometrojn longa regiono inter Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo - la du brazilaj urboj, kie troviĝas plej vigla Esperanto-movado. De kelkaj jardekoj okazas tie entuziasmaj unutagaj esperantistaj kunsidoj.

Ĉi-foje ĝin partoprenis dudeko da samideanoj el 9 urboj. Oni aŭskultis prelegojn pri turismo en tiu regiono (Cristina Graaf) kaj filozofio de scienco (Aleksandro Prado), kaj oni diskutis pri la Esperanto-movado en Rio kaj San-Paŭlo. Krome, oni aŭskultis la tradician “Guton da Gramatiko” kaj longe diskutis pri la fundamentaj pedagogiaj principoj por instruado de Esperanto (Wilian Gomes). La programon kompletigis spektado (kaj diskuto) de filmeto kaj kelkaj didaktikaj ludoj, kiuj celis montri rimedojn por vigligi lecionojn kaj klubkunvenojn.

En la matena parto de la evento, la Sekretario de Kulturo kaj Turismo de Lorena, s-ro Roberto Bastos alvenis por saluti kaj bonvenigi esperantistojn.