Sergio rakontas: Mia raporto pri la Komuna Seminario en Danang, Vjetnamio

Serge Rusaki

Mi ne scias ĉu estas necese mencii ke estis mia unua fojo kiam mi partoprenis tian eventon? Eble jes. Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis pri ĉi-tiu Esperanto-aranĝo, gravegas informiĝi, ke la Komuna Seminario (KS) estas ĉiujara Esperanto-aranĝo por gejunuloj el Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. Kaj ĉi-jare, en 2019, estis la 37-a Komuna Seminario, kiu okazis de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo. “Man-en-man protektu marmedion,” estis la interesa pritraktita temo de ĉi-tiu evento, kaj fortaj argumentoj venis de malsamaj partoprenantoj. Ni kune kun la prelegantoj penetris ĝis la koro de la temo, kaj ĉi tiu temo iĝis brila kaj vigla diskuto. Kiel plastikaĵoj estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de nuntempa marmedia problemo en niaj ĉiutagaj vivoj. Multaj proponoj estis levitaj kaj en tiuj proponoj kuŝis la solvo de la problemo. Mi povas diri ke ĉi-tiu diskutado estis trankvila, matura kaj fruktdona, ĉar neniu sin detenis, neniu deklaris sin kontraŭ la levitaj proponoj kaj ni ĉiuj konsentis ĉiam ne plu elekti plastikaĵojn, kiam estas alia elekto ol ĉi tiu.
Notindas ke ĉi-tiu Esperanto-aranĝo ne strikte koncernis nur la gejunulojn de ĉi kvar menciitaj landoj, sed ankaŭ la aliajn gejunulojn el la aliaj partoj de la mondo. Ni estis pli ol 50 partoprenantoj, ne nur el la 4 ĉefaj menciitaj landoj, sed ankaŭ el Demokratia Respubliko de Kongo, Tajlando, Singapuro, Filipinoj, Irano, Hispanio, Rusio kaj la aliaj landoj.
Laŭ mia impreso, la programero estis bone farita. Preni sur sin la malfacilan taskon aranĝi tiun eventon postulas grandan sindonemon. La loka komitato staris fidele ĉe la programo, ĉio okazis kiel planite.

Kiel kutime, en multaj Esperanto-aranĝoj ĉeestas ne nur fluaj esperantoparolantoj, sed ankaŭ komencantoj. La unua granda sukceso de ĉi-tiu aranĝo estas la planado de kelkaj programeroj, kiuj faciligis al komencantoj sin esprimi Esperante, helpe de kelkaj lertaj esperantoparolantoj. La interkona vespero estis modelo de tia programero, kiu faciligis al komencantoj babili Esperante, kaj certe ili efektive partoprenis.
Multaj konkursoj estis organizitaj, kaj ili sukcesis doni amuzon al ĉiuj partoprenantoj, ĉar fanfaronaĵoj ne mankis. "S-ro Esperantisto" kaj "Perfekta Paro" estis interesaj konkursoj. Mi ankaŭ aliĝis. Fakte ĉiuj aliĝintoj estis devigitaj prezenti ion laŭvole en ĉi-programo, por finfine esti elektita kiel ‘’S-ro Esperanto’’ aŭ ‘’Perfekta paro’’. Kelkaj el ni dancis, aliaj kantis kaj prezentis aliajn amuzaĵojn. La plej interesa afero estis, ke eĉ komencantoj aliĝis.
Estas evidenta ke komencantoj estis timemaj pro malsamaj kialoj rilate al ilia lingvokapablo, tamen organizantoj sukcesis konvinki kaj kuraĝigi ilin. Iliaj partoprenadoj donis alian novan koloron al la evento en multaj aspektoj.
Mi ne povas forgesi konfesi ke mi antaŭe havis malmultajn konojn pri Vjetnamio, sed post mia vizito al ĉi-tiu evento per mia propra korpo, karno kaj ostoj, mi nun havas riĉajn opiniojn pri Vjetnamio, kaj multajn aliajn mi ŝanĝis sub la influoj de malsamaj ekskursoj faritaj kaj de aliaj lokaj realecoj spertitaj de mi. Danang havas purajn plaĝojn, bongustajn kaj nutrajn manĝaĵojn, homoj estas amikemaj kaj ridetemaj… Ni ĉiuj estis feliĉaj, sed mi eble estis la plej feliĉa junulo inter aliaj. Mi havis multajn spertojn samtempe, ni vizitis malsamajn lokojn enhavantajn interesajn kaj belajn vidindaĵojn.

Kiu venas plej frue, sidas plej ĝuste. Jes! Frue matene de la 30-a de aprilo ni ekskursis al VinPearl land, en la urbo Hoi An, mia entuziasmo kaj ĝojo atingis la zeniton tiam. Ni sidis sur antaŭaj seĝoj por bone ĝui la tieajn malsamajn spektaklojn. Ni vizitis bestojn en la "Safari" rond-vojaĝeto per boateto, ni naĝis, ni rajdis, ni fotiĝis, ni amuziĝis certe kiel junuloj. Tamen mi nur povas diri, ke la malsamaj spektakloj valoris la ekskurson. Oni ne hezitis ŝpari niajn aplaŭdojn post ĉiu spektaklo. Ni ekskursis al multaj lokoj, kaj ĉiu loko montris al mi mojosecon.
Mi simple konfirmas ke mi ŝatis ĉion, laŭ mi, ĉi tiu evento estis sukcesa kaj fruktdona, ĉar multaj revenis hejmen nur kun ĝojigaj rakontoj, ni ĉiuj gajnis ion gravegan en ĉi tiu Junulara Komuna Seminario. Post tiu aranĝo ni daŭre bombardadis unu la alian per mesaĝoj interrete ĉar forta amikeco kreiĝis inter ni ĉiuj.