La 18-a Moskva Esperanto-Renkontiĝo


La 1-an de junio okazis la 18-a Moskva Esperanto-Renkontiĝo. Partoprenis 21 personoj el 4 landoj. La partoprenantaro konsistis ĉefe el spertuloj kaj progresantoj de Esperanto.
Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova rakontis pri la venontaj someraj Esperanto-renkontiĝoj kaj pri la Reta Revuo. Nikolao Gudskov prelegis pri la “Origino de la vivo sur la tero” kaj prezentis du novajn librojn.
Literaturan vesperon riĉigis Valentin Melnikov kaj Anna Striganova.
Kirill Ŝvedov prelegis pri “Kodo de Zamenhof”. La prelego kaŭzis longan kaj ardan diskuton inter la partoprenantoj.
Mirek Dziedzic prezentis sin kaj rakontis pri siaj spertoj en Esperantujo kaj vojaĝoj. La ĉeestantoj profitis la okazon por fari kelkajn demandojn pri Pollando al li.
Koncertis Mikaelo Povorin. Ankaŭ Aleksandr Lebedev kantis kelkajn kantojn en Esperanto.