La 15-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

Choe Taesok

Foto de Shin Youngmuk

La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) organizas la Internacian Esperanto-Renkontiĝon de Meditado (IERM) ĉiujare ekde 2006. La ĉi-jara IERM okazis de la 6-a ĝis la 9-a de junio en la junulara trejnejo Bene de Ŭonbulismo apud Busano, Koreio. Partoprenis 54 esperantistoj el Ĉinio, Hungario, Koreio, Pollando kaj Rusio.
La programon sub la ĉeftemo “Unu Vero, Unu Mondo’” konsistigis prelegoj, liberparolaj rondoj, liberaj rakontoj, eksursoj, promenoj, matenaj kaj vesperaj meditoj, 108-fojaj riverencoj kaj tiel plu. Jen estas kelkaj prelegtemoj: Facila kaj simpla danĝona medito (OH Soonmo), Okjara infano pli ol kvarstela generalo (MÁRKUS Gábor), Budho kiel psikologo (GIM Inhong), Praktiko de atenteco en la palia kanono (Robert Szuksztul), Verva vivo en bonfaro (HONG Sungcho).
Tre interesa estis ekskurso al la budhana templo Tongdosa, kiu estas unu el la sep temploj de Koreio, kiuj estas registritaj en la listo de la Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko. La Renkontiĝo estis ĝojplena danke al diversaj kontribuoj – harmonikludo, kantado, kantkoncerto, popoldanco, skeĉoj kaj surpriza naskiĝtaga gratulo en la Interkona kaj Internacia vesperoj.
La sekva 16-a IERM okazos de la 2-a ĝis la 5-a de majo 2020 en la trejnejo Uin, kiu troviĝas en la pitoreska monto de la Nacia Parko Odesan apud Gangnung. Bonvenon al la IERM. Vin atendas bonkoraj kaj gastamaj koreaj kaj ŭonbulanaj esperantistoj.

Foto de Daebong Jeon

Fotoj elŝuteblaj ĉi tie:
https://drive.google.com/open?id=1jjcz33a-gfsxOLM1e_KU7X3oqKjDEf_U