Venu en aŭgusto al Berlino. Ni festos la jubileon „10 jaroj Zamenhofparko“

Fritz Wollenberg (nome de Esperanto-Ligo Berlino)

La 9-an de aŭgusto 2019 okazos vespere je 19-a horo en Zamenhofparko Berlin-Lichtenberg literature-muzika aranĝo. La konata pola Esperanto-bardo Jerzy Handzlik prezentos kelkajn el liaj famaj kantoj. Ankaŭ aliajn muzikistojn ni petis elpaŝi okaze de la jubileo, ekzemple la kantiston Stephan Schneider, la akordeoniston Alexander Danko, la muzikiston Hartmut Mittag kaj la Klezmer-muzikgrupon kun Peter Bäß. Estos prezentitaj lige al la muziko Esperante kaj germanlingve mallongaj Esperanto-literaturaj tekstoj. Ni atendas kaj loĝantojn el la kvartalo kaj esperantistojn el diversaj landoj. Speciale ni invitis esperantistojn el la naskiĝurbo de Zamenhof Bjalistoko kaj el Leeuwarden, nederlanda urbo, en kiu ankaŭ situas Zamenhofparko.
Prepare al la jubileo ni instalos en la parko montrokeston kun daŭra informafiŝo pri la historio de la parko, pri eventoj en la parko, pri Zamenhof kaj Esperanto kaj pri la Zamenhofparko en Leeuwarden. Ni petis la urbestron de la berlina distrikto Lichtenberg, solene malkovri la novan montrokeston komence de la jubilea vesperaranĝo kaj invitas ankaŭ aliajn gravulojn el la distrikto, el la Pola Ambasado kaj el Pola Kulturinstituto en Berlino.

Jerzy Handzlik

Finiĝos la jubilea evento per interparoladoj en la parko akompanataj de muziko kaj kulinaraj ofertoj.
Grave nin subtenas la Stadtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Kvartala Kunordigo Lichtenberg Mezo).
Samtage, la 9-an de aŭgusto je 15-a horo interesuloj estos atendataj en la Konsilantara Salonego de la Urbodomo Lichtenberg al malfermo de la ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko - Esperanto-kulturo en Berlin-Lichtenberg“.
La germanlingva ekspozicio, dulingve klarigota, estiĝas kunlabore kun la Muzeo Lichtenberg kaj informos pri la historio de la parko kaj pri esperantista agado en la distrikto.
Tiu ĉi malgranda bela parko kun rondelo en la mezo, ĉirkaŭita de blankaj benkoj, proksime al la stacidomo Berlin-Lichtenberg en la berlina oriento ricevis la nomon Zamenhofpark en la 150-a naskiĝdatrevena jaro de Zamenhof antaŭ la jubilea UK en Bjalistoko.

La 23-an de julio 2009 dum festena ceremonio la pola ambasada konsilanto Potr Golema kune kun la urbestrino de Berlin-Lichtenberg Christina Emmrich malkovris la novan parkŝildon. La nepo de la Esperanto-fondinto Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof sendis salutvorton, en kiu li memorigis pri la malhela periodo en la historio de Berlino, sed ankaŭ karakterizis la ŝanĝojn kaj la novan rolon de Berlino kiel „…ĉefurbo de Germanujo reunuigita, de Germanujo paca piliero de la Eŭropa Unio, unio efektiviganta la sonĝon de mia Avo,…“. La ideo por la nomdono aperis pro la apuda Esperanto-domo, en kiu ĝis 2015 estis sidejo de Germana Esperanto-Asocio, de Germana Esperanto-Junularo, de Esperanto-Ligo Berlino kaj en kiu situis Esperanto-biblioteko, arkivo kaj kunvenejo de Ĵaŭda Rondo. En la parko esperantistoj kunvenis por koncerti, renkontiĝi kun eksterlandaj gastoj, por literature pikniki kaj por flegi, planti kaj purigi. Por esperantistoj la parko intertempe ankaŭ estas turista celo.

Temoj de la ekspozicio ankaŭ estas
• la Komuna Pola Dana Germana Esperanto-Kongreso en 2012, okazinta en la lichtenbergaj Max-Taut-Aŭlo kaj oranĝerio,
• la agado de la lichtenberga Esperanto-grupo de Kulturligo en la 1960-aj ĝis 90-aj jaroj, al kiu apartenis speciale fervojistaj esperantistoj, kaj kiu havis intimajn kontaktojn al esperantistoj en Pardubice,
• la fondo de la eldonejo Mondial en Lichtenberg,
• la konferenco de la Asocio pri Interlingvistiko 2018 en lichtenberga junulargastejo
kaj la rilatoj de la esperantistoj al Bjalistoko kaj al la partnera urbo de Lichtenberg Kaliningrado kun la Esperanto-eldonejo Sezonoj.
La ekspozicio estos publike rigardebla dum la malfermaj tempoj de la urbodomo.

Post la malfermo de la ekspozicio je 16-a horo komenciĝos promenado al lokoj de Esperanto-kulturo en Berlino-Lichtenberg, plejparte prezentitaj en la ekspozicio, finante en la Zamenhofparko.
Do per ĉi tiu triparta evento ni konvene volas celebri la park-jubileon kaj instigi ĝian pli oftan Esperanto-kulturan uzadon. Venu al Berlino por kune kun ni festi.
Vidu ankau en la blogo de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio: https://esperanto.berlin/10-jaroj-zamenhofparko-ni-festos-la-9-an-de-augusto