Esperanto-kurso en Shenzhen, Ĉinio

Virto

La 26-an de januaro 2019 ekis la unua Esperanto-kurso en Shenzhen-Esperantista Hejmo.
Shenzhen estas grava kaj granda urbo en provinco Guangdong ĉe la suda marbordo de Ĉinio. Antaŭe neniam okazis Esperanto-kurso en la urbo, kvankam tie ekzistas nemalmultaj esperantistoj kaj eĉ kreiĝis Esperantista Hejmo pasintjare. La Esperantista Hejmo en Shenzhen estas domo kun 6 ĉambroj kaj pli ol 10 litoj por vizitantaj esperantistoj el diversaj lokoj de la tuta mondo.
8 geesperantistoj el diversaj lokoj de Ĉinio ĉeestis la kurson. la plej juna kursano estas nur ses-jara. Instruisto Zhang Fude el Lanzhou, la urbo pli ol 2 mil kilometroj for de Shenzhen kaj s-ro Zheng Richeng, la kreinto kaj direktoro de la Esperantista Hejmo, kune gvidis la kurson. Tiu ankaŭ estas la unua Esperanto-kurso de Guangdong-provinco en la jaro 2019. Tial s-ro Zhang Zhicheng, prezidanto de Guangdong-provinca Esperanto-Asocio, speciale veturis kun aliaj kvar samideanoj de Kantono al Shengzhen por saluti, gratuli kaj subteni la kurson.
La kurso funkciis ĉefe per rekta metodo kaj ankaŭ kun aliaj formoj. Krom enĉambraj lecionoj la kursanoj ankaŭ iris eksteren al naturo. Dum la ekskurso Ili kantis, babilis kaj ludis per Esperanto. Unu el la kursanoj diris, ke ŝi ellernis pli multe da utilaj vortoj kaj uzmetodoj de Esperanto ekstere.
Dum la kursa tempo la kursanoj tranoktis kaj manĝis tute en la Esperantista Hejmo. Ili mem kuiradis siajn manĝaĵojn en la granda kaj luksa kuirejo, lavis siajn vestojn per nova lavmaŝino... same kiel en propra hejmo. Ili sentas sin resti en granda familio de Esperantujo.
Finfine realiĝis mia deziro okazigi Esperanto-kurson en la urbo Shenzhen, kie loĝas kaj laboras mia filo. La 2-an de februaro la kurso bone plenumis sian taskon kaj finiĝis. Adiaŭante ne mankis ridetoj kaj larmoj al la kursanoj kaj la instruistoj. Ĝis revido, samideanoj! Ĝis revido, la Esperantista Hejmo en Shenzhen!