Facile listigi kaj trovi eventojn!


Per Eventa Servo oni povas vidi eventojn ĉirkaŭ la tuta mondo laŭ mapo, listo, kartaro kaj kalendaro.
Ankaŭ eblas filtri la eventojn laŭ kontinentoj, landoj kaj urboj.

Eventoj

Vendredo, Julio 31, 2020 - 21:15


Aliĝu kaj partoprenu Afrikan Tagon kadre de MondaFest': https://forms.gle/1LnjCCLDgFDsiPhF9

Mardo, Julio 28, 2020 - 21:53

Koron-viruso tute ne haltis la kurson dum 2 semestroj

Reza Kheirkhah

Kiam en la jaro 2000 mi translokiĝis al Tajvano, en la gubernio, kie mi loĝis, absolute ne troviĝis esperantistoj. Kontraste kun mia antaŭa loĝlando Japanio, kie mi dum 10 jaroj laboris profesie kiel esperantisto, ĉi-tie mi devis ŝanĝi mian laboron al tiu de la angla instruisto!

La unua kurso

Sed kiam pasis du jaroj mi sukcesis konvinki la estron de la lernejo, kie mi instruis anglan por enkonduki Esperanton en ties eksterkursa lecionaro, la afero pli kaj pli ŝanĝiĝis. Tiu lernejo, unu el la plej grandaj en sudo de Tajvano, nomiĝas Pingrong kaj tiam havis pli ol 3000 studentojn en la 10-a ĝis 12-a gradoj de la lernejo. En la jaro 2002 la unua kurso komenciĝis kun partopreno de ĉ. 20 lernantoj. Kaj, kvankam la minimuma nombro por malfermi similajn kursojn estis 40, por tiu ĉi kazo oni estis pli fleksebla, ĉar Esperanto estis tute ne konata tiam.

Sabato, Julio 25, 2020 - 21:41


Malfermiĝis VEKI - La Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI. UEA deziras sukceson al la evento!
#mondafest2020
#Esperanto
Aliĝu: https://veki.ilei.info

Lundo, Julio 20, 2020 - 22:34


Kadre de #MondaFest’ 2020, la Irana Es­pe­ranto-Asocio (IREA) okazigas serion de la prog­rameroj kun la titolo “Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj”. La 4-a sesio okazis la 20.07.2020. Vi povas spekti registraĵon de la tuta evento, kiu daŭ­ris preskaŭ du horojn, ĉe jutubo:
https://youtu.be/u3vEbe5tBXs

Sabato, Julio 18, 2020 - 12:05


Unu el la tradiciaj eroj de la Universalaj Kongresoj estas la bankedo. Estas facile konstati, ke kunmanĝado estas unu el la plej bazaj kaj unuecigaj manieroj kunesti por homoj de ĉiuj kulturoj, de ĉiuj anguloj de la planedo kaj tra ĉiuj historiaj epokoj de la homara evoluo. Sed en la jaro 2020 ni alfrontas la eksterordinaran defion kreitan de pandemio, kiu aparte limigas la eblecon kunesti kaj kunmanĝi. La organizantoj de tiuj ĉi eventoj decidis trovi kreeman manieron festi nian homecon kaj festeni en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.mondafest.net/. UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon “Kunmanĝado tra la Mondo”, okazontan la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC.

Ĵaŭdo, Julio 16, 2020 - 16:57

Aperis provizora programo de la VEKI (Virtuala Esperanto-konferenco ILEI) 25-a ĝis 31-a de julio 2020.

Ĵaŭdo, Julio 16, 2020 - 13:37

Ralph Glomp

Saluton karaj, mi sentas min ekscitita, ĉar ILEI akceptis mian koncerton ĉe VEKI - La 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI 2020 (aliĝo eblas je https://veki.ilei.info/). Do, mi koncertos (antaŭe registrite, sed tamen vive kantita) dimanĉe 26-an de julio je la 7-a horo UTC+2. Mia spektaklo nomiĝas "El rememoroj de idealisto" laŭ rakonto de Anton Ĉeĥov, kiu nun havus 160 jarojn, samkiel Ludoviko Zamenhof. La rakonto estas de la libro "Ĉeriza ĝardeno" de Eldonejo Sezonoj, Kaliningrado, kun afabla permeso de Aleksander Korĵenkov (traduko Viktor Kudrjavcev). Bonvolu ĉeesti, karaj samideanoj. Dankon.

Merkredo, Julio 15, 2020 - 13:23

.
Kiel parto de la Virtuala Kongreso okazanta en la kadro de la Monda Festivalo de Esperanto 2020, denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.

La konkurso okazos en du sesioj:

• elimina sesio: malferma al ĉiuj partoprenantoj, ĝi okazos ĵaŭdon, la 30-an de julio, 11:00-16:00 UTC.

• fina sesio: la kvin plej elstaraj konkursantoj revenos sur la virtualan scenejon denove merkredon, la 5-an de aŭgusto, de la 15:00 ĝis la 16:00 UTC, por decidi la tri premiotojn.

Sabato, Julio 11, 2020 - 09:57

Antaŭ unu semajno okazis MONAT, Tago de Meza Oriento kaj Norda Afriko, kiun sekvis en la reto ĉ. 1800 personoj. Ĝi aperos en UEAviva ekde hodiaŭ en kvar partoj. La unua: Malfermo, kun muzika antaŭludo de Fransoazo, enkondukaj paroloj nome de MONA kaj UEA kaj pluraj salutantoj, i.a. la Prezidanto kaj estraranoj de UEA: https://youtu.be/efoX6xI2GCc. Morgaŭ aperos la dua parto: landaj raportoj kun koncerto de Jomo.

Dimanĉo, Julio 5, 2020 - 12:37


Hodiaŭ, la 5-an de julio je la 13:00 - 14:00 Etc/UTC, kadre de Monda'Fest' 2020 okazos debato inter kandidatoj al prezidanteco en TEJO (Gvidas Rakoen Maertens).
Kiu estos la vojo de TEJO en la estonteco? Kiuj estos la ĉefaj prioritatoj? La du kandidatoj por prezidanteco prezentos sian vizion pri TEJO kaj respondos al viaj demandoj.
Pliajn informojn trovu ĉe eventaservo.org

Paĝoj