3-a Internacia scienc-praktika konferenco “Lingvo kaj parolo en la interreto: personeco, socio, komunikado, kulturo”


La 25-an de aprilo 2019 en Moskvo, Rusio, en Rusia universitato de amikeco inter popoloj (RUDN University) okazis 3-a Internacia scienc-praktika konferenco “Lingvo kaj parolo en la interreto: personeco, socio, komunikado, kulturo”.

Rezulte de la konferenco aperis duvoluma bonkvalite eldonita artikolaro.

En la volumo 1 (ISBN 978-5-209-09400-5) aperis artikolo de Amri Wandel “How many people in the world speak Esperanto?” (Kiom da homoj en la mondo parolas Esperanton?).

En la volumo 2 (ISBN 978-5-209-09401-2) aperis artikoloj de Anna Striganova “Неологизмы в языке эсперанто в сети Интернет (на примере социальной сети Facebook и эсперантоязычной Википедии)” (Neologismoj en la lingvo Esperanto en interreto (sur ekzemplo de la socia reto Facebook kaj Esperanta Vikipedio)) kaj de Dmitrij Ŝevĉenko - “Язык эсперанто в социальных сетях” (Lingvo Esperanto en sociaj retoj).