Universala Kongreso
Ĵaŭdo, Septembro 5, 2019 - 18:37
En la retejo movada-vid.punkto.info aperis intervjuo kun Yevgeniya Zvereva Amis kaj Nicolas Viau, kiuj rakontis pri la venonta Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Montrealo, Kanado, en 2020. |
Sabato, Augusto 24, 2019 - 18:54
Jam funkcias la reta aliĝilo por la 105-a Universala Kongreso de Esperanto: |
Vendredo, Augusto 9, 2019 - 14:07
"Ni estas tre feliĉaj pri la grandega intereso kaj tiom multaj aliĝoj", diras Ĵenja Amis, la respondeculo pri informado. "La intereso pri Montrealo kaj Kanado estis enorma -- pluraj centoj da kongresanoj venis al nia tablo kun granda scivolemo kaj multaj demandoj kaj la plejparto de la venintoj intencis partopreni." |
Dimanĉo, Julio 28, 2019 - 14:19
Nova prezidanto de UEA Duncan Charters dum la Solena Fermo de UK La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj, |
Merkredo, Julio 24, 2019 - 17:22
Preparoj |
Vendredo, Julio 19, 2019 - 15:40
|
Mardo, Julio 16, 2019 - 18:49
(Alklaku por pligrandigi la bildon sube) La turisma oficejo de Lahtio, kie okazos la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kolektis turismajn informojn por la kongresejanoj. |
Dimanĉo, Junio 23, 2019 - 17:47
Redakcio de la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo intervjuis Olga Shiliaeva, la reĝisoron de la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, post malpli ol unu monato. Revuo Esperanto: La kongresa temo de la 104-a UK estas "Vivanta naturo, floranta kulturo". Ĉu vi povus kurte kundividi viajn pensojn pri la Temo. Olga Shiliaeva: Kiu ligo ekzistas inter naturo kaj kulturoj? Ĉu eblas kompreni kulturon de iu homgrupo trans rilatoj al ĝia vivmedio? Ĉu detruado de naturo postsekvigas detruadon de kulturo? Ĉu rilatoj inter naturo kaj kulturo estas ambaŭflankaj. Kio do estas kulturo? Tiujn kaj multajn aliajn demandojn ni prilumos dum programeroj pri la Kongresa Temo. |
Mardo, Junio 18, 2019 - 18:25
|
Ĵaŭdo, Junio 13, 2019 - 21:30
Sur la foto vidiĝas Sibelius-halo, unu el la plej gravaj koncertejoj de Eŭropo, kiu troviĝas en Lahtio kaj kiun eblos viziti dum la 104-a UK. |