Universala Kongreso
Merkredo, Julio 27, 2022 - 11:13
|
Ĵaŭdo, Aprilo 21, 2022 - 20:59
|
Merkredo, Aprilo 20, 2022 - 19:59
|
Lundo, Aprilo 18, 2022 - 21:17
Aperis la Dua Bulteno de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, Kanado. Vi povas elŝuti ĝin en le retejo de UEA: |
Merkredo, Februaro 23, 2022 - 13:27
|
Ĵaŭdo, Februaro 17, 2022 - 15:07
Kanada Esperanto-Asocio (KEA) faras kampanjon “2022€ por Montrealo-2022”. Ĝis nun, 1676€ estas kolektitaj. Helpu atingi 2022€! Eblas donaci per la UEA-konto de KEA: keaa-f (skribu al financoj@co.uea.org, kopie al lkk@esperanto2022.ca) aŭ per kreditkarto aŭ PayPal. Se vi donacos ekde 100€, vi ricevos specialan UK-poŝtkarton, subskribitan de la tuta LKK-2022! La poŝtkarto havos poŝtmarkon kun ĉielarko kaj la vortoj “Ĉio iros bone” — mandesegnitan de la sekretario de la Montreala LKK Yevgeniya Zvereva Amis. Eksciu pli pri la ĉi-jara Universala Kongreso de #Esperanto kaj aliĝu ĉe http://uea.org/kongresoj |
Mardo, Februaro 8, 2022 - 17:48
La organizantoj de la 44-a EK estas Guilherme Fians kaj Mark Fettes, respektive estrarano kaj direktoro de CED, kiuj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Konferenco, okazonta la 11-an de aŭgusto 2022, ĵaŭdon, kadre de la 107-a UK en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022). La 44-a EK estos hibrida, ebligante partoprenon rete kaj ĉeeste, kaj havos specialan programon por festi la 70-an jariĝon de CED, fokusiĝante je la temo “CED 70-jara: bilanco pri la kontribuoj de Esperantologio al sociaj, politikaj kaj lingvistikaj fakdebatoj”. La konferenco celas pritrakti ne nur la agadon de CED tra la tempo, sed ankaŭ kiel la kampoj Interlingvistiko kaj Esperantologio ŝanĝiĝis dum tiuj 70 jaroj. Kiam Ivo Lapenna fondis CED en 1952, ĝia rolo estis ĉefe altigi la reputacion kaj videblon de Esperanto, liverante faktojn kaj argumentojn, kiuj vekus intereson, respekton kaj esploremon pri ĝi inter fakuloj kaj en influhavaj medioj. Kiel CED povas plenumi tiujn kaj aliajn rolojn nuntempe? Kiel statas Esperanto kiel studobjekto inter esploristoj en la dudek-unua jarcento? |
Lundo, Februaro 7, 2022 - 12:01
|
Mardo, Aprilo 27, 2021 - 00:30
Konsiderante la plej lastatempajn evoluojn kaj prognozojn, la Estraro de UEA decidis kun bedaŭro nuligi la ĉeestan 106-an Universalan Kongreson (UK) en Belfasto. Anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) dum la tagoj antaŭviditaj por la UK, nome de la 17-a ĝis la 24-a de julio, kaj sub la sama temo: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj” (http://uea.org/gk/920). La decidon motivigis la daŭraj problemoj pri la pandemio, kies evoluo estas pli negativa ol atendite. Aldoniĝas la necertecoj pri la tiamaj vojaĝkondiĉoj kaj pri la postulotaj pagendaj testoj aŭ kvaranteno kaj la nesufiĉa progreso de la vakcinado en Eŭropo kaj internacie. Sed ankaŭ kondukis al tio, ke la nord-irlandaj instancoj, pro la pandemio, bezonis okupi la planitan kongresejon. Dum nedifinita periodo la kongresejo estos uzata por vakcini homojn en Belfasto, sen la eblo uzi ĝin por aliaj celoj. La tuta situacio riskas malebligi la partoprenon en la UK por homoj el multaj landoj. Cetere oni deziras protekti la sanon de la partoprenantoj kaj ne endanĝerigi niajn gastigantojn. Tiuj motivoj postulis la nuligon. |
Sabato, Decembro 19, 2020 - 18:38
Post la dua mondmilito Torino estis celo de multnombraj suditalaj enmigrintoj, allogitaj de la grandaj fabrikoj, kio donis al la urbo ŝancon malfermiĝi, akcepti kaj helpi al bezonantaj eksteruloj. Tiurilate, aparte grava estis la aŭtomobila fabriko FIAT, kie deĵoris Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, dank’ al kiuj la fabriko eldonis kelkajn broŝurojn kaj mallongajn filmetojn en Esperanto, por diskonigi la urbon kaj la novajn aŭtojn. |