La 108-a Universala Kongreso en Torino 29.7.-5.8.2023

Liba Gabalda


Torino estas pli ol dumiljaraĝa urbo situanta en la nordokcidenta parto de Italio. En ĝi troviĝas multnomraj muzeoj, galerioj, palacoj, placoj, kasteloj, parkoj, diverstipaj monumentoj, preĝejoj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj. Tie, en la kapelo Sindone troviĝas ankaŭ la fama Mortotuko. La plej karakteriza monuento estas nepretervidebla turo kun bela kupolo. Temas pri la 167,5 metrojn alta La Mole Antonelliana. En ĝi estas instalita muzeo pri film-historio. La urbon trafluas la granda rivero Pado kun ties tri alfluantoj. Torino estas konata pro siaj tradicioj en kuirarto: pico, vinoj, kafoj, ĉokoladoj, glaciaĵoj, specialaj dolĉaĵoj kaj ankaŭ la aŭtomobil-firmao Fiat. Ĝia simbolo estas Taŭro. En la urbo troviĝas sennombraj verdaj fontanoj kun taŭra kapo el kiu fluas trinkakvo.

En Torino jam okazis pluraj E-kongresoj. Ĉi-foje la kongresejo situis en la Politeknika Universitato de Torino. Al la kongreso aliĝis 1319 geesperantistoj el 69 landoj. Venis reprezentantoj el ĉiuj kontinentoj. La kongresa temo estis: "Enmigrado - kunfluo de homaj valoroj". Ĝi estis traktata en pluraj prelegoj.

Sabate la 29-a de julio la ĉina eperantistino Gong Xiaofeng (Arko) estis elektita kiel nova estraranino de UEA. Vespere okazis la kutima, kaj jam de pluraj jaroj ŝatata, Movada Foiro, kie la diversaj E-asocioj prezentas sin per broŝuroj propagandiloj kaj aliaj Esperanto-objektoj kun intenco akiri novajn membrojn por sia asocio.

Dimanĉe, en la salono Zamenhof okazis la solena malfermo de la kongreso fare de la prezidanto Duncan Charters kaj poste la kongresanoj kunfotiĝis. Tuj en la posttagmezo komenciĝis la kongresa programo: IKU-inaŭguro, paroligaj lecionoj, Ĉina Tago, Enkonduko al la Kongresa Temo, prelego pri Italio, Aŭtora duonhoro, Komitata Forumo, ILEI-prezento kaj aliaj prezentaĵoj. La tuta kongresa programo estis tre ampleksa, do ne eblas listigi ĝin, kaj ne eblis partopreni en ĉiuj eventoj kiuj okazis samtempe en diversaj salonoj. Ĉiu devis mem elekti tion kio plej konvenis kaj plaĉis.

Dum la Kleriga lundo kaj la marda Tago de lernado okazis multaj interesaj prelegoj koncernantaj ne nur la lernadon. Tiuj tagoj estis tre aprezataj de la kongresanoj. Dum la semajnaj antaŭtagmezoj eblis aŭskulti koncertojn de Grazia Barboni, Flut-tripo, Kimo, Kajto, Bardoj, JoMo, Jomart kaj Nataŝa, Kjara, Abel kaj spekti teatraĵojn: "Ludoj kun diablo kaj reĝo" aŭ "D-ro Esperanto". Vespere okazis jenaj prezentadoj: "Nacia vespero", Bankedo kaj Kongresa balo, Teatraĵo "Mi diros al vi sekrete" prezentita de Georgo Hanzlik kaj Saŝa Philipoviĉ, koncerto "Blua Horizonto", "Internacia Arta vespero".

Ĵaŭde posttagmeze okazis la tradicia futbalmatĉo en kiu ĉifoje venkis je 6:3 la teamo de esperantistoj kontraŭ tiu de peruaj enmigrintoj.

En la enirhalo sukcese prezentiĝis membroj de la venonta kongreso en Tanzanio vendante multajn interesajn objektojn al la geesperantistoj. Tanzania Ambasadorino en Italio montris sian ĉeeston inter la venontjaraj organizantoj de la kongreso en Aruŝa. Ankaŭ ĉeĥoj vendis diversajn artiklojn (ĉemizojn, librojn kaj italajn vinojn) por profitigi la venontjaran kongreson. En la vestiblo estis instalita libroservo. Tie eblis aĉeti librojn donace por Tanzanio, sed ne nur. Samloke okazis aŭtoraj duonhoraj prezentadoj de diversaj libroj. Kiel kutime okazis ankaŭ Esperanto-kursoj kaj KER-ekzamenoj de ĉiuj niveloj. Aperis pluraj artikoloj en ĵurnaloj.

Dum la kongreso prezentiĝis pluraj asocioj. Okazis Ekumena diservo, Erasmus+, TEJO sinprezentas, Internacia koruso, Ŭombulismo, Bona Espero, Belartaj konkursoj, Oratora konkurso, UNO kaj UNESKO, prelegoj pri Italio, itala lingvo, Meditado, Vortoj-ludoj, Afriko, Eŭropo, Ameriko, Juristoj, Esperantologia konferenco, Libroj de la jaro, Bobelarto, Komitata forumo, UEA respondas, Aŭkcio, Greziljono, Venontaj Uk-oj, Scienca forumo, Ateliero pri origamio. La kongresa kuriero "La Taŭra voĉo" informis pri aktualaĵoj kaj ŝanĝoj en la programo.

En la korto esperantistoj ne nur dancis, sed ankaŭ lud-lernis. Multnombraj estis duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj al interesaj lokoj de la lando, kiuj allogis ĉiutage multajn partoprenantojn.

Ĉe la solena fermo prezentiĝis infanoj el sia kongreseto kaj ĉe la fino estis transdonita E-flago al la reprezentantoj de la venonta UK en Tanzanio. Ĉiuj estos bonvenaj partopreni kongreson okazantan unuafoje en la Afrika kontinento.

Kion diri ĉe la fino? Koncize, ke ĝi estis tradicia kongreso, kun tradiciaj temoj, konferencoj, amuzaĵoj. La Landa Kongresa Komitato preparis buntan kaj interesan semajnan programon kaj zorgis pri ĝia bona disvolviĝo. Do, gratulon al la organizantoj de tiu ĉi impona evento.