Ĵaŭdo, Januaro 31, 2019 - 17:04
• Dima Ŝevĉenko,
Anna Striganova

Lahtio, kie okazos la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, estas urbo en Finnlando, kiu havas ĉirkaŭ cent mil loĝantojn kaj estas la ĉefurbo de la regiono kun ĉirkaŭ ducent mil loĝantoj. Ĝi estas facile kaj oportune atingebla per oftaj trajnoj kaj busoj el Helsinki (inkluzive la rektan trajnon el la flughaveno de Helsinki) kaj Sankt-Peterburgo. La trajno estas rekomendinda maniero por atingi la urbon pro tio, ke la trajnoj estas sufiĉe komfortaj kaj rapidaj. Tiel, depende de la tempo, el la flughaveno de Helsinki eblas atingi Lahtion ene de malpli ol horo aŭ 1 h. 21 min. maksimume.
|
Mardo, Januaro 22, 2019 - 17:24
• Ionel Oneț

Dum la 103-a UK en Lisbono la Libroservo de UEA vendis varojn sume por € 25 822. Ĉi-sube estas listigitaj la 20 titoloj el kiuj vendiĝis pli ol 10 ekzempleroj dum la kongreso. En la listo ne aperas insignoj, glumarkoj, skribiloj, T-ĉemizoj k.s., da kiuj vendiĝis centoj. La prezoj indikitaj ĉi-sube estas tiuj aplikitaj dum la kongreso (sen imposto!), multaj rabatitaj sub la normalaj prezoj.
La vendojn de la kongresa libroservo influas ne nur la nombro da partoprenantoj, sed ankaŭ ilia pagipovo kaj eĉ la pagipovo de la eventualaj klientoj en najbara(j) lando(j), kiuj povus veni al la kongreso eĉ nur por aĉeti en la kongresa libroservo.
|
Vendredo, Januaro 18, 2019 - 12:03
Kadre de la 104-a UK en Lahtio okazos la 72-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo. La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2019. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiukaze bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro kaj duono – de la efektiva okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: http://www.uea.org/kongresoj/universitato.
|
Lundo, Januaro 14, 2019 - 13:31
• Orlando E. Raola

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2019 okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresontojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).
|
Dimanĉo, Januaro 6, 2019 - 17:47
• Raita Pyhälä

Dum la UK en Lahtio oni trovos plurajn restoraciojn/kafejojn, kaj en la najbaraĵo de la Kongresejo kaj en la Kongresejo Isku Areena, kiu estas grandega sportohalo por glacihokeo. La ĉefa restoracio en la Kongresejo nomiĝas Lämäri (la nomo rilatas al lerta uzo de glacihokea batilo), ĝi povas servi 200 manĝantojn. La plej avantaĝa manĝotempo estas de la 11-a horo ĝis la 14-a.
|
Lundo, Decembro 24, 2018 - 10:56

En la oficiala retejo de LKK de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto (http://www.esperanto.fi/uk2019/), kiu okazos 20–27 julio en Lahtio, Finnlando, jam nun vi povas trovi multajn interesajn informojn pri la kongresa urbo, kongresa temo, kongresejo kaj multon alian. Sekvi novaĵojn eblas ankaŭ en la plej popularaj sociaj retoj; por ricevi la ligilojn, uzu QR-kodojn ĉi-sube sur la paĝo aŭ vizitu la ĉefpaĝon de la oficiala LKK-retejo.
|
Dimanĉo, Decembro 23, 2018 - 00:15
• Loka Kongresa Komitato
(Garry, Joel, Ĵenja, Marteno, Nicolas, Normando)
Jes, vi povas kredi viajn okulojn, kaj denove jes, tio estas oficiala: la UK-2020 ja okazos en Montrealo! Dum la ferma ceremonio de la UK en Seulo UEA anoncis ne unu, sed du sekvajn universalajn kongresojn: Lahti en 2019 kaj Montrealo en 2020. La montreala Loka Kongresa Komitato, kiu havis la kuraĝon inviti kaj laboregos dum la venontaj tri jaroj por sukcesigi tiun ĉi, certe, historian eventon, respondas la demandojn!
|
Vendredo, Decembro 14, 2018 - 11:11
 Delegacio sur la plej alta skisaltejo de Lahtio
La 14–16 de septembro 2018 en Lahtio okazis la tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Kadre de la aranĝo okazis renkontiĝo de LKK kaj Trejnseminario, gvidata de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães (Centra Oficejo). Dum la renkontiĝo estis diskutitaj gravaj praktikaj organizaj aferoj, rilate la venontjaran 104-an Universalan Kongreson de Esperanto.
|
Ĵaŭdo, Decembro 6, 2018 - 19:32
Lahtio, Finnlando, 20 – 27 julio 2019
 Konstanta adreso
Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: kongresoj@co.uea.org.
TTT: http://www.uea.org/kongresoj
|
Vendredo, Novembro 23, 2018 - 13:36
Kadre de la 104-a UK en Lahtio okazos la 72-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo. La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2019.
|