Festparolado, Duncan Charters, Universala Kongreso, Torino, 2023
• Duncan Charters
Buongiorno, Torino!
Elkoran bonvenon al la 108a Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio!
Ni estas denove kune, festante la fakton ke Esperanto ebligas la miraklon kiun montris la Unua Kongreso en 1905: la eblon komunikiĝi per nia komuna egalecodifina lingvo kun samideanoj el la tuta mondo. Tion mi certe konsciis en miaj interagoj kun divers-kontinentanoj dum la hieraŭa Movada Foiro: mi observis naturan komunikadon inter centoj da samideanoj, kiuj inkluzivis entuziasmulojn fieraj montri sian konkretan agadon. Jam vi povas konstati la rezultojn de la granda laboro de la Loka Kongresa Komitato kun nia Kongresa Fako kaj Estraro, kaj vi havas tutan semajnon por daŭre ĝui kion ĉiuj preparis por vi. Ni estas en Torino por konstrui sur la demokratia procedo kiun montris nia ĵus sendita enketilo por membroj de UEA kaj ankaŭ ne-membroj. Mi dankas la centojn da respondoj jam ricevitaj, sed ni bezonas ke ĉiu el vi, ĉu vi prenas 10 minutojn por la unuaj rapidrespondaj demandoj, aŭ 50 se vi emas ĉion komenti, ensendu viajn opiniojn por ke interalie ni prioritatigu niajn servojn al vi kaj pliefikigu ilin.
Ni havis kaj havos virtualajn kaj hibridajn kunsidojn, tamen nenio kompareblas kun la personaj interagoj kiuj okazas dum niaj ĉeestaj Kongresoj. Ni ricevis salutojn el pluraj landoj kaj la plej signifajn ni publikigos en la Kongresa Kuriero. Mi deziras reliefigi kelkajn. Vi aŭdis la mesaĝon de Andrea Bocelli. Tio reprezentas la sintenon de multaj gravaj pensuloj kaj artistoj tra la jaroj kiuj komprenis la signifon de nia "realigebla revo": realigebla revo. Ni sciu komuniki tion, kiel faris la frua instruistino de la mondkonata tenoro. Mi komprenas ke ankaŭ Luciano Pavarotti scias pri nia lingvo kaj favore rilatas al ĝi. Ni gratulu la italajn esperantistojn. La intereso de tiaj artismaj gigantoj gravas, kaj gravu por ni ĉar ili preparas la grundon por akcepto de la ankoraŭ revolucia ideo de Esperanto. Alia mesaĝo kiu alvenis kaj kiun vi povos poste legi en la Taŭra Voĉo (ĉiam serĉu nian Kongresan Kurieron por gravaj informoj kaj eventuale program-ŝanĝoj) estas de niaj veteranoj, sendita de nia kara Gian Carlo Fighiera, plenkora Torinano kiun ni deziras agnoski kiel unu el niaj plej elstaraj Konstantaj Kongresaj Sekretarioj. Alia veterano estas Roman Dobrzyński kun kiu vi povos konatiĝi dum la tuta Kongreso pere de unu el liaj multaj kontribuoj al nia movado, la filmoj produktitaj dum sia kariero, kaj li aparte reliefigos kongrue kun la Kongresa Temo la laboron de la unika komunumo Bona Espero. Inter ni ĉeestas ankaŭ Ursula Grattapaglia, kiu kun kara Giuseppe gvidis la eksperimenton kiu tiom signifis por montri kion esperantistoj povas kontribui al nia mondo kaj al tiuj kiuj bezonas nian kompateman komprenon kaj sindediĉon.
Kaj tio alportas min al mia ĉefa mesaĝo por ĉi tiu Kongreso. Eble temas ne tiom pri tio kiel ni konvinku la mondon pri la valoro de Esperanto, kvankam tiu estu unu el la ĉefaj celoj de UEA, sed pri kiel ni povos helpi nian mondon pere de Esperanto. En nia nova strategia laborplanado, kerna elemento, kaj tiu kiun ni diskutos hodiaŭ posttagmeze en la unua el niaj Komitataj Forumoj, estas niaj Rilatoj kun la ekstera mondo. Ni jam raportis en la revuo Esperanto kaj plue raportos al vi dum ĉi tiu Kongreso, la signifan progreson kiun ni faris dum la pasinta jaro rilate la respekton kiun ni atingis en pluraj kampoj. La ĵus okazinta Nitobe-simpozio kunigis fakulojn esperantistajn kaj neesperantistajn por pli bone kompreni la efikojn de lingva diskriminacio en nia hodiaŭa mondo, kaj la neceson kunlabori por konsciigi politikajn kaj sociajn gvidantojn pri la fundamenta nejusteco de tiu diskriminacio, kaj kion ĝi signifas por la minoritatoj de la mondo, sed ne nur por ili, por ni ĉiuj. Nia Kongresa Temo traktos alian aspekton de tiu prioritato, la efikojn de diskriminacio por migrantoj, ĉu ili perforte aŭ memelekte ŝanĝas siajn loĝlokojn kaj lingvajn kutimojn por komunikado en nova socia ĉirkaŭaĵo. En virtuala seminario kiun organizis kun CED kaj ESF nia Novjorka Oficejo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ni povis montri nian intereson kunigi fakulojn kiuj komprenas la problemon kiam regas en internaciaj rilatoj pli fortaj lingvoj kies parolantoj ricevas favoron ne alireblan por homoj nekapablaj komunikiĝi per unu el tiuj lingvoj. Aliĝis al ni per kvinlingva salutmesaĝo Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj Csaba Kőrösi, alia individuo en grava pozicio kiu komprenas la potencialon kaj praktikon de tio kion Esperanto kontribuas al nia mondo. En ĉi tiu momento Prezidanto Kőrösi i ne neglektis nin kaj lia Kabineta Ĉefo, Ambasadoro D-ro László Szőke sendis le jenan mesaĝon:
"Estimata Prezidanto Charters, Mi elkore dankas vian afablan leteron transsenditan al la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo. Prezidanto Kőrösi alte taksas multlingvismon ĝenerale kaj la Esperanto-movadon specife. Li elkore deziris povi sendi mesaĝon al partoprenantoj en la 108-a Universala Kongreso de Esperanto, sed tre bedaŭrinde, antaŭaj sindevigoj inkluzive intertraktadojn en UN kaj baldaŭajn vojaĝojn faris neebla ian virtualan komunikon al la Kongreso. Mi esperas vian komprenemon kaj permesu ke mi - same kiel la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo - deziru sukcesan kaj rezultoplenan kongreson en Torino. Kun plej elkoraj bondeziroj." Gravas akcenti por niaj hungaraj amikoj, ke Torino havas apartan signifon pro tio ke ĝi gastigis dum pli ol 30 jaroj nacian heroon Lajos Kossuth, devigita elmigri kaj trovi rifuĝejon en ekzilo precize ĉi tie. Nia Kongresa temo ĉerpas inspiron el la spertoj de migrantoj, pro neceso aŭ memelekte rekonstruantaj la vivon en novaj landoj, lernante novajn kulturojn, novajn lingvajn komunikilojn.
Ni estas en nova mondo, kie ĉiuj post la plej severaj momentoj de la pandemio konstatas la neceson reeduki la publikon por maksimume profiti de la antaŭensaltoj kiujn promesas nia virtuala mondo, kun novaj formoj de individua kaj amasa komunikado inkluzive retajn kaj telefonsistemajn kontaktojn. UEA estas nun en strategie kerna pozicio por profiti la novan perspektivon kiun havas nia nuna mondo. Internaciaj organizaĵoj ne plu dependas de laborantoj katenitaj al laborcentroj, ili sentas sin liberaj trovi la plej talentajn individuojn por antaŭenigi la laboron, kie ajn ili loĝas. Pri tio ankaŭ ni nature progresas. La virtuala mondo helpas ankaŭ en la informado kaj la instruado. Pro tio tiuj du absolute necesaj kolonoj en nia estonta planado, spegulantaj la kernajn respondecojn de UEA en la monda agadsfero, bezonas nian dediĉitan atenton.
Sekve, rilatoj kun la ekstera mondo, informado, instruado estas tri kampoj pri kiuj ni sinsekve fokusiĝos en la ĉi-jaraj Komitataj Forumoj. Sed restas kvara, sen kiu nenion signifan kaj daŭripovan ni atingos en la aliaj tri. Temas pri la bazo de nia interna laboro kiu faciligos kaj progresigos la eksteran. Se vi legis miajn ĉi-jarajn artikolojn, vi scias pri kio temas: ne estos malfacile memori nian KIRI: Kunlaborado, Informado, Rilatoj kun la ekstera mondo, Instruado kaj lernado de nia lingvo.
Jes, Kunlaborado. Estas mia respondeco raporti al vi tute sincere ke ni ne sufiĉe lernis kunlabori por atingi niajn celojn. Riĉeco de ideoj ne devas naski konfliktojn de perspektivoj kaj agadplanoj. Estas loko en la Esperanto-movado por ĉiu kiu havas la vizion de nia lingvo kaj ĝia ideo, se ili pretas kunlabori kun aliaj kiuj havas eventuale tute malsamajn alirojn al por-Esperanta agado. Nur tiel ni povos sukcesi en niaj agadkampoj. Mi havas du petojn: ekzamenu vin mem por elsarki tiujn elementojn kiuj kaŭzas konfliktojn kun aliaj samideanoj. Tio ne signifas forlasi viajn konvinkojn kaj valorojn. Tamen la celo de Esperanto estas faciligi amikan komunikadon inter individuoj de plej diversaj lingvoj, kulturoj, etnoj, nacioj; politikaj, sociaj, religiaj kredaroj kaj opinioj. Ni tamen ne sufiĉe montris al la mondo ke ni tion komprenas en la praktiko, kaj tiun situacion raportas observantoj. Ni eble bezonas trejniĝi pri konfliktsolvado, mediacio, kaj jes, interpersona komunikado kaj interkultura kompetento, kiu ne venas nur per konatiĝo kun sama lingvo. Kaj la dua peto, ke ĉiu el vi elektu unu kampon de respondeco en unu el niaj kvar kolonoj, kaj dediĉu vin al kunlaboro por efikigi mondskale mallongdaŭrajn kaj longdaŭrajn projektojn por ke nia lingvo maksimume floru kaj montru al la mondo kion Esperanto povas fari: ekzemple por niaj lernejanoj kiuj laŭ la plej avangardaj edukistoj devos lerni kompreni la perspektivojn de aliaj lernejanoj tra la terglobo, por poste kunkonstrui pli bonan, pli pacan mondon. Tion celis nia kara D-ro Zamenhof, kiu montris la vojon tamen ne neglektis ofte indiki la ĉefan danĝeron por nia movado. Mi finos citante: "Ĉiu el ni havu la firman decidon, helpi per ĉiuj fortoj al la enkonduko de ordo kaj forigo de ĉiu malpaco en nia afero." "Se ni marŝos en tia sama harmonio kiel ĝis nun, nenia forto en la mondo povos haltigi nian iradon... De nia afero ĉio povas esti atingita nur per harmonio kaj konstanteco." "Konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton." "Laboru ĉiam en plena unueco. Per unueco ni pli aŭ malpli frue certe venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon...". Kaj nun pli ĝaje: "Ni komencu la grandan feston, per kiu ni ĉiuj kunvenis el la diversaj landoj de la mondo; ni ĝoje pasigu nian grandan ĉiujaran semajnon de la pure homara festo. Ni memoru pri tio, ke niaj kongresoj estas ekzercanta kaj edukanta antaŭparolo por la historio de la estonta interfratigita homaro". Ni nun finu dankante la inspiron de la humila tamen genia iniciatinto de nia afero. Koran dankon.