Festparolado, UK 2024, Tanzanio. Duncan Charters

Duncan Charters

4-an de julio, 2024

Asubuhi Njema! Karibu! Good morning and welcome! Bonjour, tout le monde!
Bonan matenon kaj elkoran bonvenon al la 109-a Universala Kongreso de Esperanto kun nia ĉeftemo: Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo.

Estimataj distingitaj gastoj, karaj gekongresanoj:

Antaŭ jardekoj, por-Esperanta ĉampiono Tibor Sekelj alvokis por Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en la Afrika kontinento. Antaŭaj Estraroj de UEA priparolis, promesis, deziris sekvi la iniciatojn de ILEI kaj TEJO, instruistoj kaj gejunuloj, kiam ili unuafoje kongresis en la kontinento. Sed fine jen ni estas en Aruŝo, en nature bela Tanzanio, kun mondfamaj okazoj por vizitoj al muzeoj de lokaj kulturaj atingoj, sopirate inspiraj montoj kiel Kilimanĝaro, respektoplena observado kaj konservado de bestoj vivantaj en ilia natura ĉirkaŭaĵo: ĝuanta Kongreson en vere digna internacia kongresejo.

Kial decidis veni UEA? Ekde nia unua renkontiĝo en Bulonjo en 1905 ni neniam kongresis en via kontinento, do tiu momento devis veni. Koincide kun laŭdinda pliaktiviĝo de Afrika agado, kaj estraraniĝo de burundano Jérémie Sabiyumva, eblis ne nur pripensi sed aktive progresi al la celo okazigi la unuan afrikan UK-on.

La historio ne favoris al la kontinento kie kaj originis la homaro, kaj kie montriĝis pintoj de homa kompato kaj konduto. La natura amo kaj amikeco kiun ni jam ĉiuj spertis ekde nia alteriĝo en Tanzanio spegulas altan senton de tiuj universalaj valoroj al kiuj strebas ankaŭ nia komunumo de parolantoj de Esperanto.

En pluraj afrikaj vilaĝoj okaze de miskonduto de komunumano, eĉ perforta, la solvo de la vilaĝanoj estis kunsidi por individue voĉigi la bonajn kvalitojn kiujn ili vidis en ties karaktero. Post diskuto pri la neakceptebla konduto, se la individuo publike pentus kaj pretus ricevi helpon, akceptiĝus ties profunda pardonpeto, kaj la tuta komunumo akceptus la reintegriĝon de la komunumano. En Sieraleono, tio nomiĝas Fambul Tok, familia interparolado. Nur se la individuo rifuzus, la vilaĝanoj kun granda bedaŭro postulus forlason de la komunumo.

Pripensu tiun ekzemplon de paca, senpuna solvado de konflikto, bazita sur la koncepto ke ĉiu individuo estas valora, kaj pro tio meritas ne kondamnon, karceron aŭ mortigon, sed amon, komprenemon, kaj senkondiĉan helpon al ties daŭra kontribuo, kaj reintegriĝo en la socion.

Ĉu la idealoj sur kiuj baziĝis tiu konduto ne sukcesus elimini miskomprenojn, antaŭjuĝojn, diskriminacion, militadon en la tuta homa socio?

Pri lingva diskriminacio, devigoj paroli en eks-koloniaj lingvoj ne liberigas. Respekto al ĉiuj lokaj kaj regionaj lingvoj jes, kiel montris la komuna akcepto de la suahila aldone al la dekoj da lingvoj en ĉi tiu lando. Nia D-ro Zamenhof spertis en sia hejmurbo Bjalistoko la lingvokonfliktojn kaj miskomprenon kiujn okazigis disdivido de la socio laŭ parolantoj de ĝiaj diversaj lingvoj. Nur negativa estis perforta altrudo de lingvo de superuloj. Lia ideo estis krei socie kaj politike neŭtralan lingvon, relative facile lerneblan pro ĝia reguleco. Ne unu plia fremda lingvo, sed volonte alprenita, natura kromkomunikilo por transkulturaj kontaktoj. Ni konstatas nun ke lia revo venkis, komplete kaj nekontesteble, en la funkciado de Esperanto en la moderna mondo de teknikaj antaŭensaltoj. Dekmiloj da edukaj kaj literaturaj verkoj, dekmiloj da ĉiutagaj retaj kaj videaj kontaktoj, atestas ne nur la validecon de la koncepto, sed ĝian jaman realiĝon.

De kio dependas la agnosko de tiu elprovita, plej logika, plej efika solvo? De ni, la tiel nomataj esperantistoj. Kiel insistis mia unua lernejestro, la mondo bezonas internacian lingvon. Ĝi ekzistas, ĝia nomo estas Esperanto. Bedaŭrinde la esperantistoj nenion faras por antaŭenigi ĝin. Ĉu tio estas priskribo de ni, aŭ ĉu ni akceptas la defion vidigi la mirindan vizion de d-ro Zamenhof al mondo ĝin bezonanta ĉiam pli, kiam konfliktoj minacas mondan pacon kaj eĉ daŭripovon de la homa socio?

Kio necesas? D-ro Zamenhof avertis ke ni laboru sincere kaj ĉiam en konkordo, do kongrue kun niaj idealoj. Li sincere kredis ke se ni plenumus tiun antaŭkondiĉon, nenio barus la finan akcepton de nia ideo. En ĉi tiu Kongreso, ni atentos ankaŭ aliajn kolonojn de nia strategia laborplano: informado, instruado, kaj rilatoj kun la ekstera mondo. Kaj ni plifortigos per niaj komisionoj kaj fokusitaj laborgrupoj la veran celatingon de nia lingvo, donaci por la nova generacio aŭtentan, nature tergloban interkomprenigilon.

Ni ĵus finis mirinde sukcesan tritagan 2-an Kongreson de la Esperanta Virina Asocio de Afriko, en lando kies prezidento estas la unua virino okupanta tiun oficon, la respektata Mama Samia Suluhu Hassan. Ŝi levis la standardon de koruptolibera servado, kaj la rajtoj de virinoj esti respektataj kiel neniel malpli kompetentaj kaj meritplenaj ol viroj. Kaj ne nur tio, en la Kongresa rezolucio de EVAA reliefiĝas la konstato ke kiuj iniciatas militojn ne estas virinoj. Ilia paca, amema zorgo de siaj familioj kaj kreskanta gvidado en la socio estos kernaj por realigi niajn pacajn celojn. En nia movado ni bezonas ilian amon, konfliktsolvemon, naturan akcepton de diverseco kaj ĝojan elmontron de senkolizia vivĝuo. Ne nur per lerta, amikema komunikado, sed ankaŭ per ĝoja kantado kaj dancado, kiel ni spertos en ĉi tiu Kongreso.

La Esperanta idealo neniam havis komercan celon. Tamen kiel montriĝis nia renkontiĝo de virinoj, ĝi povas servi por kapabligi ĉiujn perlabori la vivon per trejniĝo por uzo de iliaj talentoj; forigi plastajn materialojn aŭ recikli ilin kreante belajn vendeblajn ornamaĵojn; plifortigi reciprokan kunhelpemon; instigi al prepariĝo por gvidado en la socio; kaj doni servojn al la mondo per la praktika, ĉiutage aplikata uzado de nia lingvo. Al profesia internacie vojaĝanta prelegisto iu iam demandis: vi iras al Afriko por instrui al la afrikanoj kiel pli bone vivi, ĉu ne? La respondo: ne, sinjorino, mi iras al Afriko por lerni kiel ni plibonigu niajn vivojn! Kaj jen ni estas, por reciproke lerni respekti la diversecon de niaj kutimoj kaj kontribuoj. Vi eĉ havas en viaj sakoj interkulturan gvidilon kiun ni ĉiuj profitu. Kaj fine, ni kune pruvu ke Esperanto donas al ni kaj al nia terglobo tiun profundan pliriĉiĝon kiu enkondukos novan mondon de aŭtenta kompreno.

Do dankante la laboregon de nia Kongresa Fako kaj la Loka Kongresa Komitato, kaj ĉiuj niaj kunlaborantoj, ni lernu, ĝuu kaj refortiĝu por nia rolo kiel pacaj batalantoj por la pli justa, efika komunikado kiun bezonas nia mondo pli ol iam ajn antaŭe. Koran dankon.