Ĵaŭdo, Junio 13, 2019 - 21:30

UEA informas: se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 104-a UK, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, konsideru tion fari pere de nia reta aliĝilo ĝis la 15-a de junio: https://uea.org/kongresoj/alighilo (post tiu dato bv. aliĝi rekte surloke en la kongresejo). Helpu diskonigi tiun informon per kundivido en vian templinion.
Sur la foto vidiĝas Sibelius-halo, unu el la plej gravaj koncertejoj de Eŭropo, kiu troviĝas en Lahtio kaj kiun eblos viziti dum la 104-a UK.
|
Dimanĉo, Aprilo 28, 2019 - 16:16
• Sara Spanò,
estrarano de UEA

Informoj pri la kultura kaj arta programo aperis dum la monatoj antaŭ la kongreso, ĉefe danke al la revuo Esperanto kaj aliaj komunikkanaloj de UEA. Dum la 103-a Universala Kongreso okazis altvaloraj kulturaj programeroj; la aranĝo estas konsiderebla la kulmino de la Jaro de la Esperanta Kulturo.
La tradiciaj programeroj “Aŭtoraj Duonhoroj” kaj “Libroj de la Jaro”, kiujn mi havis la honoron kaj la respondecon prizorgi ankaŭ ĉi-jare, enhavis riĉan trarigardon pri lastatempaj verkoj, prezentitaj de verkistoj kaj eldonistoj.
|
Vendredo, Aprilo 19, 2019 - 17:06
• Amri Wandel,
IKU-sekretario
Laŭ rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri
la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kies rektoro estos Prof. Jouko Lind-stedt. El 23 ricevitaj proponoj, kadre de la IKU okazos naŭ prelegoj, el kiuj tri havos daŭrigajn prelegojn kaj servos ankaŭ kiel kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS):
|
Merkredo, Marto 27, 2019 - 18:56
• Larissa Phileas

Oni ofte diras, ke ĉiuj Universalaj Kongresoj de Esperanto similas unu la alian, kaj ke ne indas partopreni pli ol unufoje. Parte tio ĝustas, ĉar la kongresoj havas multajn, ripetatajn tradiciojn; temas ja pri la plej malnova Esperanta renkontiĝo. Tamen dependas multege de tio, en kiu lando la kongreso okazas, ĉar la lando influas la etoson ĉirkaŭ la kongreso: la veteron, la ĉirkaŭajn ne-kongresanojn, la tipajn manĝaĵojn kaj tion, kiuj esperantistoj partoprenas.
|
Ĵaŭdo, Marto 14, 2019 - 18:46
 La LKK de la venonta UK. De maldekstre Päivi Saarinen, vicprezidanto, kongresejo; Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) de UEA; Larissa Phileas, junulara programo, reta informado; Börje Eriksson, membro, blindulaj aferoj; Tiina Oittinen, ekskursoj; Synnöve Mynttinen, Lahtiaj aferoj; Tuomo Grundström, prezidanto; Sigrid Kivistö, infana kongreseto; Jukka Pietiläinen, informado; Tiina Kosunen, ĝenerala sekretario, volontuloj; Paula Niinikorpi, arta kunordigo, kasisto.
|
Sabato, Marto 2, 2019 - 18:22
|
Mardo, Februaro 19, 2019 - 20:48
|
Ĵaŭdo, Februaro 7, 2019 - 14:38
• Amri Wandel,
Prezidanto de AIS
kaj IKU-sekretario

La Lisbona UK estis riĉa ankaŭ en la scienca aspekto. Jam delonge la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas konsiderata kiel unu el la kulminoj de la programo de la Universala Kongreso, sed en la lastaj jaroj aldoniĝis la Scienca Kafejo, kiu prezentas pli mallongajn (ĉirkaŭ duonhorajn) prelegojn iom pli popularnivelajn ol tiuj de la IKU. En Lisbono oni povis aŭskulti, en ambaŭ tiuj ĉi kadroj, preskaŭ dudek prelegojn, kun tre varia oferto de temoj, ekzemple, pri flugrobotoj, portugala kulturo, Eŭropa Unio, novaj planedoj kaj jidaj bardoj en Rusio. Krom la plenaj salonoj, atestis pri la populareco de la IKU kaj pri la interesiĝo de la kongresanoj ankaŭ la elĉerpiĝo de la IKU-libro, kiu ĉi-jare festis sian dudekjaran jubileon.
|
Ĵaŭdo, Januaro 31, 2019 - 17:04
• Dima Ŝevĉenko,
Anna Striganova

Lahtio, kie okazos la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, estas urbo en Finnlando, kiu havas ĉirkaŭ cent mil loĝantojn kaj estas la ĉefurbo de la regiono kun ĉirkaŭ ducent mil loĝantoj. Ĝi estas facile kaj oportune atingebla per oftaj trajnoj kaj busoj el Helsinki (inkluzive la rektan trajnon el la flughaveno de Helsinki) kaj Sankt-Peterburgo. La trajno estas rekomendinda maniero por atingi la urbon pro tio, ke la trajnoj estas sufiĉe komfortaj kaj rapidaj. Tiel, depende de la tempo, el la flughaveno de Helsinki eblas atingi Lahtion ene de malpli ol horo aŭ 1 h. 21 min. maksimume.
|
Mardo, Januaro 22, 2019 - 17:24
• Ionel Oneț

Dum la 103-a UK en Lisbono la Libroservo de UEA vendis varojn sume por € 25 822. Ĉi-sube estas listigitaj la 20 titoloj el kiuj vendiĝis pli ol 10 ekzempleroj dum la kongreso. En la listo ne aperas insignoj, glumarkoj, skribiloj, T-ĉemizoj k.s., da kiuj vendiĝis centoj. La prezoj indikitaj ĉi-sube estas tiuj aplikitaj dum la kongreso (sen imposto!), multaj rabatitaj sub la normalaj prezoj.
La vendojn de la kongresa libroservo influas ne nur la nombro da partoprenantoj, sed ankaŭ ilia pagipovo kaj eĉ la pagipovo de la eventualaj klientoj en najbara(j) lando(j), kiuj povus veni al la kongreso eĉ nur por aĉeti en la kongresa libroservo.
|