Solena Fermo, Torino — Parolado de Duncan Charters, la 6-an de aŭgusto, 2023

Duncan Charters

Bonan matenon, karaj Kongresanoj!

Ni sukcesis! Ni ĵus spertis semajnon kune, parolante lingvon same nia kiel nia gepatra, eĉ pli efika kaj esprimriĉa ol ĝi estis en la plej fruaj jaroj de ĝia historio. Ni traktis gravajn temojn, aparte tiun de migrado, en la adoptita urbo de rifuĝinta hungara heroo Lajos Kossuth.

Mi deziras doni al vi du raportojn, kaj tion mi faros tute koncize. La unua estas kelkaj konstatoj de la unua analizo de la rezultoj de la enketilo kiun multaj el vi vidis, plenigis, kaj submetis. Kiel mi klarigis al vi, la tuta raporto devos atendi la oktobran numeron de nia revuo Esperanto, tamen eble interesos al vi kelkaj konstatoj kaj unu-du surprizoj en la rezultoj.

Ĝis nun respondis 581 membroj de UEA, kaj 86 nemembroj, sufiĉaj por ekhavi ideon pri viaj reagoj al nia agado kaj kiel plibonigi ĝin.

Bona novaĵo, vi ŝatas niajn ĉeestajn Kongresojn, kio espereble signifas ke ili ne ĉesos! Por 80% el vi, niaj ĉeestaj Kongresoj estas esencaj por nia agado. Tamen tri kvaronoj de nia membraro ne povas ĉeesti ilin, kaj pro ilia alireblo, la virtualaj estas nuntempe absolute nemalhaveblaj. Vi ĝuas ĉiujn aspektojn de la ĉeestaj, do neniu el la nunaj programeroj ŝajnas forĵetinda. En unua loko estas la Movada Foiro, pro kies iniciato ni dankas al nia nova Honora Membro Anna Löwenstein! Poste la Solena Inaŭguro, kaj trie, kvankam kun granda konkurenco de aliaj seriozaj edukaj programoj, la Internacia Kongresa Universitato, kiun dum pli ol du jardekoj prizorgis nia Estrarano Amri Wandel. Gravas ke la ekstera mondo sciu ke ni estas seriozaj pri edukado. Kvankam la ekskursoj do laŭ la ciferoj ne rivalas la edukajn kaj aliajn programojn, ankaŭ ili estas tre ŝatataj kaj gravegaj por la kultura aspekto de niaj Kongresoj. Ni ne nur turismas: ni ankaŭ ĝoje turismas!

Kvankam 5% de niaj membroj ne legas librojn, la grandega plimulto deziras internacian libroservon. Mi prenas la okazon denove danki al nia fidela Libroservisto Ionel Onet, kiu post sia oficiala emeritiĝo tamen tiel bonvole certigis ĝian daŭran funkciadon, ankaŭ dum tiu ĉi Kongreso.

La por mi plej surpriza rezulto de nia enketo estas, ke la nemembroj estas egale kontentaj pri niaj servoj kiel la membroj. Ni devos cerbumi pri tio. Do ĝenerale ne estas pro seniluziiĝo pri Esperanto aŭ pri UEA ke ili ne membriĝas aŭ ne restas. Duono el niaj membroj estas ege kontentaj pri la kvalito de nia revuo, konsentante ke ĝi estas akurata, informriĉa, bone ilustrita kaj redaktita, kaj tre malmultaj estas ne kontentaj. Gratulojn al niaj redaktoroj, Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova kiuj bedaŭrinde ne povis esti inter ni por la nuna Kongreso.

Du trionoj de la membroj kaj ne membroj estas tute kontentaj pri nia agado kaj niaj servoj. Ni dankas la komentojn de la alia triono, studos ilin kaj lernos de ili por nia estonta planado. Precize pro tio ni enketas por esti plene konsciaj pri la publika reago al ĉiuj niaj servoj. Du trionoj el vi trovas nenion malbonan aŭ prikomentindan kiun vi deziris esprimi. La komentoj de la alia triono estas kio plej interesos nin por estonta progreso. Duono de nia membraro ne plu vidas la neceson de papera Jarlibro, kvankam la Delegita servo restas inter la plej popularaj servoj en sia virtuala formo. Ekzistas granda intereso pri nia propono de trijara Almanako por ke en unu loko troviĝu ĝisdataj informoj kaj kontaktoj pri nia movado, kompreneble konstante ĝisdatigataj en la reta versio.

95% ŝatas la kvar novajn kolonojn de nia strategia laborplanado kaj trovas ilin memoreblaj: mi ne petos ke vi jam parkere ilin deklamu, sed ŝajne vi ne havos kialon forgesi nian KIRI: Kunlaborado (interne kaj ekstere), informado aŭ komunikado, Rilatoj kun la ekstera mondo, kaj Instruado kaj lernado de nia lingvo. Post nelonge la resumo estos legebla en la teko de UEA kaj artikolo pri la forumoj en nia revuo estos parto de nia agado. Ne forgesu la ĉiam alireblan retan revuon, kiu enhavas multe pli da informoj ol ni povas publikigi en la papera. La plimulto el vi legas la elŝuteblan version de la papera revuo antaŭ ol tio atingas vin, kaj scias pri la reta revuo.

Kaj nun tute rapida raporto pri niaj strategiaj forumoj pri tiuj temoj. Ni komencis per ekstera agado, kaj konstatis la grandajn sukcesojn de la pasinta jaro, kiam ni aranĝis forumojn en kiuj povos ĉeesti centoj da partoprenantoj kaj observantoj por reciproke informiĝi pri la nuna stato de komunikado en la mondo, kaj la severa lingva diskriminacio kiun suferas individuoj kaj nacioj kiuj ne regas la ĉefajn lingvojn de la monda politiko. Kun viaj rekomendoj, ni daŭre laŭros la vojon de helpado per niaj retoj kaj rimedoj al niaj pocpacaj kolegoj en aliaj organizaĵoj. Ni poste parolis pri instruado, kie ni konstatis la sukcesojn inkluzive ricevon de stipendioj cele al plifortigo de la bazo por estonta pli vasta instruado de Esperanto, kaj konstatis kion ni jam havas ekzemple en edukado.net, kaj kion alportis al ni la virtuala mondo de lingvolernado. Inter 20-o da lingvolernaj retejoj nur malpli ol manpleno ne ofertas ankaŭ Esperanton. Pri informado, ni konstatis la ĝisnunajn mankojn kaj prezentis Lu Wunsch-Rolshoven, granda spertulo pri informado en Germanujo kaj pro tio konata al multaj el ni. Ekde nun li parttempe laboros por UEA kaj komencos direkti agadon kiu plejofte ne havis apartan respondeculon en nia Asocio. Kaj laste pri kunlaborado, ni konstatis ke ni foje bezonas helpon pri konfliktsolvado ankaŭ en nia movado. Necesas ke la fundamenta homaranisma ideologio kiun proponis al la mondo d-ro Zamenhof, samtempe kun lia propono de efika, justa lingvokomunikilo, daŭre motivadu ĉiujn niajn interagojn, tiel la mondo vidu ke ni vivas kion ni predikas. Fine vi komprenis la valoron de niaj Universalaj Kongresoj, kaj vi konstatis ke ni kapablas vigle diskuti por informiĝi kaj amikece lerni unu de la alia, ne lasante misinflui nin kolizioj de personecoj kaj planoj. En nia enketilo, plej gravis la jena rezulto. Preskaŭ ĉiu el vi estis preta dediĉi vin al kunlabora partopreno en unu el niaj signifaj strategiaj agadoj. Koran dankon. La harmonio, la konkordo de ĉi tiu kongreso, kaj via dediĉita oferemo, certigos ni povos kontribui multe pli al la komunikaj bezonoj de ĉi tiu mondo ol iam antaŭe. Koran dankon.