UEA
|
Dimanĉo, Junio 7, 2020 - 19:51
|
|
Sabato, Junio 6, 2020 - 19:40
Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la ideo de Monda Festivalo (MondaFest' 2020) kaj la Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto, UEA alvokas vin sendi proponojn pri emblemoj ĝis inkluzive la 14-a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj oficiale anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. La premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro povos aljuĝi pliajn premiojn al aliaj escepte bonaj proponoj. Legu pli pri la eventoj ĉe: https://eventaservo.org/e/emblemoj_MondaFest2020+VK. Arto:Freepik.com. |
|
Vendredo, Junio 5, 2020 - 16:23
Estas 30 jarkolektoj en a Libroservo ekde 1979: https://katalogo.uea.org/?retrovo=Jarkolekto+Esperanto&trovu Por kolektantoj, historiamantoj kaj esploristoj estas nemaltrafebla okazo. Kaj ankaŭ por ĉiuj, kiuj ŝatus kleriĝi pri la Esperanto-historio tra jaroj. Por ricevi la revuon Esperanto , aliĝu al UEA: uea.org/alighoj/alighilo. La historio de nia lingvo bezonas vin - nun. Koran dankon pro diskonigo de tiu novaĵo en viajn rondojn. |
|
Merkredo, Junio 3, 2020 - 22:19
• Amri Wandel, estrarano pri scienca kaj faka agado |
|
Mardo, Junio 2, 2020 - 17:36
En la junia numero de la revuo Esperanto aperas la jara raporto de la Estraro de UEA. Se vi deziras legi pli da detaloj, estas aliaj raportoj tra la jaro, troveblaj ĉiuj en la retejo de UEA: https://uea.org/teko/komitato. EnkondukoLa jaro 2019 estis la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj kaj la unua jaro post la kotizreformo aprobita de la Komitato de UEA en 2018. La 104-a Universala Kongreso sukcese okazis en Lahtio, Finnlando, kun elekto de nova Estraro. UEA plu frontis financajn defiojn, sed kun jam pozitivaj rezultoj post la komitata instrukcio duonigi la deficiton en 2020. Denove rekorda estis partopreno en la Belartaj Konkursoj. Substrekindaj atingoj estis: ĉefparolado de R. Maertens en la ferma ceremonio de Junulara Forumo de EKOSOK; saluto en Esperanto de ministrino de Svedio, Amanda Lind, al la UK; la internacia kalendaro Eventa Servo; estigo de UEA.facila kaj Forumo de UEA; kaj okazigo de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto. |
|
Dimanĉo, Majo 31, 2020 - 13:31
Post la doktoriĝo pri fonetiko en 1962, li eklaboris fine de 1962 ĉe UEA en Roterdamo, por redakti la revuon Esperanto. Li redaktis ankaŭ La Monda Lingvo-Problemo de 1968 ĝis 1973 kaj okupiĝis pri la Biblioteko Hector Hodler. En 1968 Sadler fariĝis ankaŭ direktoro de la Centra Oficejo. Li transdonis la redaktadon de la revuo en 1974 al Simo Milojeviĉ. En tiu epoko li ankaŭ kunorganizis plurajn Universalajn Kongresojn kaj instalis en 1980-1981 la unuan komputilan sistemon de UEA. |
|
Sabato, Majo 30, 2020 - 19:52
Al: Komitato, sekcioj kaj aktivuloj de ILEI, Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en multaj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj. Pli ol rektaj 1500 ricevantoj, kun plusendoj pli ol 2000. Por tuja uzo kaj plia diskonigo inkluzive de la alkroĉaĵoj kun indiko de fonto: EKO de ILEI kaj UEA. Bazaj informoj pri la virtuala AMO 65Post 30 tagoj okazos la sekva virtuala Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO). Jen la komencaj informoj: Dato: Sabate, la 27an de junio, 2020 |
|
Vendredo, Majo 29, 2020 - 17:45
Esti TEJO-volontulo estas unika okazo labori en Esperantujo. Por prezenti tiun eblon TEJO-oficisto Ariel Palmer preparis spektindan filmeton, en kiu la antaŭaj volontuloj Manuela Burghelea (Rumanio) kaj Clément Baleyte (Francio) brile rakontas sian sperton: youtu.be/fp73e5cz8_Y. La filmeto estas altkvalita elmontro de ampleksa uzo de Esperanto kaj spekteblas i.a. kun subtekstoj en la angla, ĉina kaj portugala. Ĝi konsistigas uzindan varbmaterialon por junaj esperantistoj kaj aliaj ĝenerale. |
|
Merkredo, Majo 27, 2020 - 21:14
Fonto: novaĵa raporto de UN La reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio al Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko d-ro Humphrey Tonkin lastatempe ĉeestis virtualan gazetaran konferencon de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), en kiu la direktoro de MOS pri krizaj situacioj d-ro Mike Ryan avertis kontraŭ klopodoj antaŭdiri kiam la viruso KOVIM-19 malaperos. Eĉ se oni trovos vakcinon, regado de la viruso postulos “amasan kampanjon,” d-ro Ryan diris. Preskaŭ 300.000 homoj tra la mondo mortis pro la viruso, kaj oni registris pli ol 4,3 milionojn da okazoj. |
|
Ĵaŭdo, Majo 21, 2020 - 19:46
UEA anoncas konkurson por krei emblemojn. Proponojn bv. sendi ĝis 14.6 al alekska@gmail.com. La unua premio estos senpaga aliĝo al la UK en 2021 aŭ 2022. La programoj de MondaFest’ 2020 kaj de la VK aperos en Eventa Servo. Pri ideoj aŭ proponoj por eventoj kadre de la Festivalo aŭ Kongreso bv. kontakti la organizantojn kiel indikite ĉe https://eventaservo.org/e/mondafest2020. La plena komuniko: uea.org/gk/875a1 |
La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.
Speciala oferto de junio: la revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, estis fondita en junio 1905. Okaze de ĝia 115-jariĝo en 2020, dum la tuta monato junio aĉetu Jarkolektojn de la revuo Esperanto kun triona rabato sendepende de kvanto!




