Estrara Raporto pri la agado de UEA en 2019
La Estraro de UEA en majo 2020:
•Duncan Charters (Prezidanto)
• Fernando Maia Jr. (1-a Vicprezidanto)
• Trezoro Huang Yinbao (2-a Vicprezidanto)
• Aleks Kadar (Ĝenerala Sekretario)
• Amri Wandel
• Jérémie Sabiyumva
• Orlando Raola
• So Jinsu
• Ĝenerala Direktoro: Martin Schäffer
En la junia numero de la revuo Esperanto aperas la jara raporto de la Estraro de UEA. Se vi deziras legi pli da detaloj, estas aliaj raportoj tra la jaro, troveblaj ĉiuj en la retejo de UEA: https://uea.org/teko/komitato.
Enkonduko
La jaro 2019 estis la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj kaj la unua jaro post la kotizreformo aprobita de la Komitato de UEA en 2018. La 104-a Universala Kongreso sukcese okazis en Lahtio, Finnlando, kun elekto de nova Estraro. UEA plu frontis financajn defiojn, sed kun jam pozitivaj rezultoj post la komitata instrukcio duonigi la deficiton en 2020. Denove rekorda estis partopreno en la Belartaj Konkursoj. Substrekindaj atingoj estis: ĉefparolado de R. Maertens en la ferma ceremonio de Junulara Forumo de EKOSOK; saluto en Esperanto de ministrino de Svedio, Amanda Lind, al la UK; la internacia kalendaro Eventa Servo ; estigo de UEA.facila kaj Forumo de UEA ; kaj okazigo de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto.
Agadkampo 1: Konsciigo
Informado:
Unu el la ĉefaj taskoj de UEA, prizorgis Informadon en 2019 la tiama estrarano E. Cid kaj poste la estrarano So Jinsu, helpe de granda teamo: estraranoj, komisiitoj, volontuloj, landaj asocioj kaj aktivuloj. Elstaris kunlaboro kun Ĉinio, kaj UEA plu sekvis kunlaboreblojn kun Duolingo. E. Cid reklamis la kurson ĉefe inter junuloj kaj aktive esploris ĝiajn forumon, evento-kalendaron kaj spacon por estigi stud-grupojn. Li nomumis R. Tavares kunordiganto de la Esperanto-grupoj. Ambaŭ zorgis pri fondo de grupoj en diversaj urboj tutmonde kaj registris Esperanto-eventojn. Subtene de la Duolingo-kunordiganto R. “Margo” Kevess-Cohen, Duolingo konsentis prilabori Esperanto-kurson por ĉinoj, dum franca versio estas preparata. Helpocele al tio la novelektitaj Prezidanto D. Charters kaj 2-a Vicprezidanto Trezoro fondis 12-personan teamon el Ĉinio, Usono kaj Burundo.
Kunlabore kun la teamo de Unesko-Kuriero UEA daŭrigis nacilingvan Esperanto-reklamadon en ĉina socia reto, lanĉitan en januaro 2018. Ĝis decembro 2019 legis la reklamon 52 milionoj. En Brazilo F. Maia Jr. partoprenis sep-minutan intervjuon en regiona televidkanalo nome de UEA kaj Brazila Esperanto-Ligo.
E. Cid kaj R. Corsetti restarigis laborgrupon “Zorgantoj Pri Informado” (ZPI) kiel konstantan laborgrupon de UEA. ZPI tradukas kaj diskonigas informojn pri Esperanto, UEA-agado kaj Eksteraj Rilatoj, kunlabore kun landaj asocioj.
UEA plu aktualigis la retejon Esperanto.net, kiu estas disponebla en dekoj da lingvoj, kie funkcias la projekto “Amikoj de Esperanto”, kun la celo kolekti subtenantojn de Esperanto. En 2019 pli ol 650 homoj subskribis kaj ricevis plurlingvan serion da komunikoj: Esperante, angle, portugale, france, hispane kaj arabe. Al tiuj, kiuj elektis Esperanton kiel lingvon, sendiĝis aparta komuniko por (re)aliĝo.
Informagado okazis ankaŭ ĉe Facebook, celante ĉefe komencantojn kaj lernantojn de Duolingo. De tio la nombro da “ŝatantoj” de la Facebook-paĝo de UEA superis 7000. Grava estis la rolo de la retejo uea.facila.org. Lanĉita en 2019 de E. Cid laŭ instigo de A. Löwenstein, ĝia redaktoro, la retejo proponas tekstojn en facila Esperanto kaj celas novvenintojn en la movado, kun granda parto de la enhavo prezentanta la progresojn en Esperantujo. Pro tiu sukcesa projekto kaj starigo en 2006 de la Movada Foiro, kiun ŝi prizorgas ekde tiam ĉiujare, A. Löwenstein estis elektita Esperantisto de la Jaro. Facebook-grupo de uea.facila estas tre vigla, kun partopreno de la celata publiko.
Kun sama celo pli vidigi la Asocion kaj la movadon, UEA invitis al la 51-a Malferma Tago (novembro) du profesiajn ĵurnalistojn el Ĉina Radio Internacia (ĈRI) por fari filmon pri la Centra Oficejo kaj Roterdamo, kaj krome ankaŭ filmon pri la Esperanto-movado en Francio. Okaze de la Homrajta Tago (10-a de decembro) kaj Zamenhof-Tago (15-a), instige de I. Gonĉarova kaj kunlabore kun TEJO (estrarano L. Obando kaj oficisto A. Palmer) UEA kreis belajn afiŝojn por vasta informa uzo.
Eksteraj rilatoj:
La laboroj pri ER komenciĝis en 2019 per la Gazetara Komuniko (GK) n-ro 777, amplekse parolanta pri kunlaboroj inter UEA kaj UN. Gvidis la unuan jarduonon la tiama estrarano S. Spa-
nò, kun la tiama prezidanto M. Fettes kaj grupo de nomumitaj UEA-reprezentantoj ĉe UN en Novjorko, Ĝenevo, Vieno kaj Parizo (Unesko). Poste, en aŭgusto, prenis la torĉon la novelektita Vicprezidanto F. Maia Jr., kiu daŭrigis la kunlaboron kun la UEA-reprezentantoj kaj aliaj novelektitaj estraranoj, ĉefe D. Charters kaj Trezoro.
La riĉan agadon de UEA ĉe UN, subtenatan i.a. de ESF kaj TEJO, eblas koni per la informiloj de la retejo esperantoporun.org, aperanta dumonate, kaj per GK-oj: almenaŭ 19 komunikoj rilatis en 2019 al ER. Ĉiuj tiuj komunikoj aperas du- aŭ trilingve (Esperante, angle, france), foje en aliaj lingvoj, uzataj ne nur por informi la E-komunumon, sed ankaŭ neesperantistajn instancojn en UN tra EKOSOK kaj la Fako pri Publika Informado (UN-Novjorko).
Akcepto de UEA kiel partnero por la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj estis la unua grava okazaĵo por komenci la laborojn pri ER en 2019. En februaro, ĉirkaŭ la Tago de la Patrina Lingvo, okazis en Novjorko kunveno de la Komitato de NRO-j pri Edukado, Lernado kaj Alfabetigo, komitato de la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj (CoNGO), de kiu la Estraro de UEA fariĝis membro. En la kunveno H. Tonkin, UEA-reprezentanto en Novjorko, priskribis la delongan ligon de UEA kun la UN-laboro. En marto UEA intervenis por traduko de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en la Usonan Gestolingvon (nun disponebla en la retejo de UN) kaj bondeziris al Sir Brian Urquhart pro lia centa naskiĝtago: al li en 1991 UEA aljuĝis la Premion Zamenhof, rekone al multaj jaroj de servado al UN kaj pacfarado.
En aprilo (4-6) la Estraro de CoNGO kunvenis en Vieno kun partopreno de UEA, reprezentata de H. Tonkin kaj H-M. Maitzen. En 8-9 S. Spanò, kunlabore kun TEJO, partoprenis Junularan Forumon de EKOSOK en Novjorko, kiam R. Maertens, komitatano de UEA kaj komisiito de TEJO pri ER, ĉefparoladis en la angla pri Esperanto dum la ferma ceremonio, unu el la plej altaj atingoj en nia Esperanto-agado ĉe UN en la lastaj tempoj. En majo (9-10) Studgrupo pri Lingvoj kaj UN, gvidata de H. Tonkin, okazigis Simpozion pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. En junio, H. Tonkin prezentis UEA-agadon ĉe UN en la Landa Kongreso de Esperanto-USA en Bostono. Inter februaro kaj junio S. Spanò kungvidis laborojn por dungi oficiston pri ER de UEA kaj TEJO (kunsalajrotan de TEJO kaj ESF). Elektiĝis greka junulo, S. Papadatos, loĝanta en Bruselo.
En julio, krom la ĉiujara plurlingva informado pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj okaze de la Tago de Esperanto, okazis la 104-a UK sub la temo “Vivanta naturo – floranta kulturo”, kies programo plurflanke tuŝis la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj kaj Celojn por Daŭripova Evoluigo, kion reliefigas la kongresa rezolucio. Grava atingo estis ankaŭ la pliformaligo de laborgrupo Esperanto por UN. En aŭgusto (26-28) D. Charters, kun A. Bennett (Esperanto-USA), R. Triolle (UEA-reprezentanto ĉe Unesko), H. Becklin kaj M. Griep (TEJO-reprezentantoj), gvidis
atelieron “Ĉu la angla sufiĉas? Aŭskultante la multajn voĉojn de la mondo” dum Civilsocia Konferenco de UN en Salt Lake City. En decembro (9-11) F. Maia Jr. partoprenis, komisiite de TEJO, kunsidon de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO/ICMYO), kiu okazis en Rio-de-Ĵanejro en la Monda Forumo pri Neformala Edukado.
En tiu dua jarduono UEA oficiale subtenis la kongrestemon de la 55-a Brazila Kongreso de Esperanto: “Esperanto kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo: kion ni povas fari nun?”, rilatan al la Agendo 2030 de UN pri la CDE-oj. Kun enorma danko la Asocio devis adiaŭi al la longjara kunlaboranto J. Liechty kiel UEA-reprezentanto en Novjorko, pro lia translokiĝo ekster la urbon. En oktobro H. Tonkin reprezentis UEA en estrarkunsido de CoNGO en Ĝenevo, kiam akceptiĝis deklaro de CoNGO okaze de la 75-jariĝo de UN. Kvarpersona komisiono, en kiu li membris, elformulis la dokumenton, kiu aperas ĉe la retejo de CoNGO en pluraj lingvoj, inter ili Esperanto, kaj estis prezentita al UN. Kun CoNGO ankaŭ komenciĝis kunlaboro por akiro de staĝanto de UEA ĉe la UN-oficejo en Novjorko, kaj UEA iniciatis la procedurojn por nomumo de S. Spanò kiel komisiito pri Eksteraj Rilatoj en 2020.
Kadre de Unesko, en aprilo UEA lanĉis la projekton “Disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto”. Delegacio (M. Fettes, Trezoro, F. Lo Jacomo, L. Teyssier) dufoje kunsidis kun Unesko-funkciuloj, kiuj pozitive reagis al kunlaborproponoj, precipe pri indiĝenaj lingvoj kaj eldonado. En aŭgusto UEA rekomendis Esperanto-sekcion de PEN Internacia kiel kunlaboran organizon de Unesko por kontroli tradukojn en Esperanton. Pro agado de F. Lo Jacomo, en septembro Unesko decidis, ke Esperanto estos unu el la oficialaj lingvoj de Festivalo por la Paco, okazonta en Tolosa (Hispanio) en septembro 2020. UEA instigis artistojn el la tuta mondo partopreni: almenaŭ 20 korusverkoj kolektiĝis. En novembro (12-27) la UEA-reprezentantoj, B. Despiney, F. Lo Jacomo kaj R. Triolle, akompane de G. Tabard kaj J. Enselme, ĉeestis la 40-an Ĝeneralan Konferencon. Nome de UEA F. Lo Jacomo prelegis sur la konferenca podio. La jaro estis la tria de Unesko-kuriero en Esperanto. Ĝi plu aperis sub la gvido de la ĉefredaktoro Trezoro kaj vicredaktoro A. Pechonkin. Elstara estis la unua eldono de 2019 pri indiĝenaj lingvoj. UEA provizis la revuon per oficiala retejo kaj sona versio kiujn laŭdis Unesko. Preskaŭ 70 tradukantoj, provlegantoj kaj voĉlegantoj el trideko da landoj kontribuis al la revuo, kiun UEA eldonis laŭ interkonsento kun Unesko. Ĉe la jarfino UEA ĉesigis la kunlaboron kun Unesko pri eldonado de Unesko-Kuriero kaj ekde 2020 El Popola Ĉinio (China Report Press) eldonos ĝin. UEA rekomendis la malnovajn teamanojn al EPĈ.
Agadkampo 2: Kapabligo
Instruado kaj Rilatoj kun ILEI:
S. MacGill, tiama respondeca estrarano, partoprenis en januaro estrarkunsidon de ILEI en Les Brenets (Svisio). Progresis kunlaboro por aperigi novan funde reviziitan Manlibron pri Instruado (ankoraŭ preparata) sub gvido de K. Kováts. Samperiode D. Keefe proponis instrumetodon bazitan sur Unesko-Kuriero, inaŭguritan en Hispanio. Sukcese okazis en Čačak la Kongreso de ILEI, en kiu partoprenis D. Charters, kiu transprenis la respondecon pri Instruado kaj Rilatoj kun ILEI. Eksa prezidanto kaj vicprezidanto de la Ligo, li mem gvidis instruadon de Esperanto per unusemestra kurso en sia universitato. En novembro D. Charters partoprenis la Konferencon de ACTFL (American Council on Teaching Foreign Languages, Usona Konsilio pri Instruado de Fremdaj Lingvoj) en Vaŝingtono, kie li informiĝis pri tendencoj en lingvoinstruado kaj interkultura kompetento.
Daŭre subtenata estis Edukado.net, gvidata de K. Kováts. La retejo havis 300 novajn membrojn kaj superis 5500 anojn, devenantajn el 135 landoj, el kiuj Francio respondas pri 751 personoj. Kunlabore kun la Komisiono pri Esperanto en franca abituro de Espéranto-France okazis tra UEA alvoko al instruistoj registri sian kurson en la retejo, el kiuj la 790 disponigitaj ekzercoj estis elŝutitaj 8343 fojojn. La programo Ekparolu, ĉe kiu aktivis en 2019 trideko de volontulaj “geonkloj”, okazigis kvarcent lecionojn al ĉirkaŭ cento da “genevoj”. La ludo RISKO kaj sekcio KLERIGEJO transdonas kulturajn, movadajn kaj lingvajn konojn. Por stimuli esperantistojn ankaŭ al sana vivmaniero estis lanĉita provversio de Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo, kadre de kiu la partoprenantoj per siaj realaj kilometroj antaŭen puŝadas virtualan karavanon, kiu vizitas Esperanto-centrojn, lokojn, klubojn kaj aranĝojn disversloke. K. Kováts mem gvidis paroligajn kursojn kaj instruistajn trejnseminariojn, organizis KER-ekzamenojn kaj aktive partoprenis en pluraj kongresoj kaj aranĝoj. Cetere en 2019 UEA renovigis sian membrecon en ALTE (Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo) por daŭre kunokazigi KER-ekzamenojn. Laŭkalendare 2019 estis la dek-dua ekzamenjaro en kies fino ni atingis sume 2407 sukcesintojn el 75 landoj. Okazis entute 10 memstaraj ekzamensesioj, el kiuj unu estis la 8-a Tutmonda Ekzamensesio kun 15 ekzamenlokoj. La ekzamenoj disvolviĝis en 24 diversaj urboj de 16 landoj de tri kontinentoj. En la tutmonda ekzamentago partoprenis 134 personoj en 11 landoj (Ĉinio, Japanio, Francio, Kolombio, Usono, Ekvadoro, Germanio, Svisio, Britio, Brazilo kaj Suda Koreio). Fine ekzameniĝis entute 205 personoj el kiuj sukcesis 165 (76%).
Universitatnivela agado:
En majo S. MacGill kiel Vicprezidanto de UEA salutis simpozion en la Universitato de Vroclavo (Pollando) kaj prezentis “Junaĝo kaj la Tria Aĝo en la Esperanto-komunumo”. Daŭre funkciis la kurso pri Esperanto kaj Interlingvistiko en la Universitato de Amsterdam, en kiu unuafoje estis uzita la nova lernolibro Amikaro, verkita de la katedrulo F. Gobbo. En 2019 li gastlecionis retume en la Universitato William Peace, Usono, kaj estis la plej ŝatata instruisto laŭ pritakso de partoprenintaj studentoj. La unuan fojon Interlingvistiko eniris doktor-nivelan klason por lingvistikaj tipologoj ĉe internacia konferenco ALT2019 en Pavio. Po sep studentoj trapasis la ekzamenon pri la kursoj Interlingvistiko kaj Esperanto en la universitata jaro 2018-2019.
Esploro kaj Dokumentado:
En unua jarduono respondecis S. Spanò, kiu kunlaboris kun la komisiito A. García pri planoj rilataj al terminologiaj aranĝoj kaj ĝisdatigo de retaj informoj. CED plu kuneldonis la prestiĝan revuon Language Problems and Language Planning, redaktitan de F. Grin kaj M. Gazzola, ambaŭ konataj figuroj en la kampo de lingvoplanado kaj lingva justeco. Aperis rete la Informilo por Interlingvistoj en Esperanto kaj la angla. H. Tonkin okazigis kolokvon de CED/ESF en Lahtio post la 104-a UK kaj plu gvidis laborojn de Studgrupo pri Lingvoj ĉe UN kaj en la Universitato Princeton. En la dua jarduono respondecis pri la fako O. Raola, organizinto de la Esperantologia Konferenco en Lahtio, kiu zorgis pri renovigo de la Estraro de CED.
Aktivula trejnado:
Seminarioj por Aktivula Maturigo (AMO) daŭrigis sian sukcesan vojon kun 8 seminarioj: 54 (Kaŝano, unuafoje en Irano), 55 (Da Nang, unuafoje en Vjetnamio), 56 (Złotorya, Pollando), 57 (Raleigh, Usono), 58 (Čačak, Serbio, same unuafoje, kadre de la Kongreso de ILEI), 59 (Timişoara, Rumanio), 60 (Kijiv, Ukrainio), kaj 61 (Bujumbura, Burundo, dum la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto, ĉeforganizita de la novelektita estrarano, J. Sabiyumva, kiu nuntempe respondas pri Aktivula Trejnado). Post la UK J. Sabiyumva konsistigis komisionon, kiu havas kiel taskon prikonsili kaj kunorganizi AMO-seminariojn.
Agadkampo 3: Komunumo
En 2019 la Esperanto-komunumo ĝuis variajn eventojn kadre de UEA, landaj asocioj kaj partneraj grupoj. D. Charters salutis i.a. italan, japanan kaj ĉinan kongresojn kaj plurfoje estraranoj oficale reprezentis UEA en landaj eventoj. Krom la UK kaj du malfermaj tagoj, centoj da aliaj eventoj videbliĝis i.a. danke al la internacia kalendaro EventaServo.org, senpaga servo de UEA kaj TEJO, kreita de F. Ŝajani, kunzorgita de Y. Nevelsteen kaj donacakirita de UEA en 2019. E. Cid partoprenis nome de UEA en la Centra Komitato de Paralela Universo, kiu enplektis esperantistojn en dekoj, se ne centoj da lokoj en aŭgusto. Grava estis en la 104-a UK la elekto de nova Estraro kaj elstariĝo de indiĝenaj kulturoj kaj la saluto en Esperanto de Amanda Lind. Kun tristeco la komunumo adiaŭis al L-Ch. Zaleski-Zamenhof, Honora Membro de UEA forpasinta oktobre, konata kiel “la nepo” de la Majstro. UEA oficiale esprimis sian kondolencon i.a. per sendo de mesaĝo por la funebra ceremonio.
Malfermaj Tagoj:
La Malferma Tago de la CO okazis kiel tradicie dufoje. Kunorganizitaj de la CO kaj la Estraro, la aprila (50-a) estis jubilea kaj la novembran (51-a) sekvis Seminario pri Financoj de UEA. Pluraj estraranoj ĉeestis kaj partoprenis per prelegoj.
04-a UK, Lahtio, Finnlando:
Aliĝis 917. La kongresan temon reĝisoris O. Ŝiliaeva. Elektiĝis nova Estraro, filmsalutis en Esperanto la sveda ministrino Amanda Lind. Sukcese okazis i.a. IKU/Scienca Kafejo, Kleriga Lundo, Tago de Lernado, Nacia Vespero, Internacia Vespero, Aŭtoraj Duonhoroj, Libroj de la Jaro, Esperantologia Konferenco, Belartaj Konkursoj kaj Kongresa Kuriero. Dum la Movada Foiro UEA sin prezentis per informa flugfolio. Okazis futbalmatĉo kaj estis… la finna venko: la Esperanto-teamo, kiu ludis kun viroj kaj virinoj, superis la lokan teamon, kun grava kontribuo de virinoj. Ricevis diplomon 12 elstaraj agantoj: W. Diestel, A. Grigorjevskij, V. Kadifeli, R. Kheir-khah, M. Komarnicka, L. Wunsch-Rolshoven, P. Tchikpe, B. Tuider, Wei Yubin. Pri Elstara Arta Agado diplomon ricevis: J. Haazen, M. Malovec, A. de Salvo. La premio Deguĉi estis aljuĝita al H. Goes.
Landa kaj regiona agado:
La nombro de aliĝintaj Landaj Asocioj en UEA estis 71 fine de 2019: 8 en Afriko, 12 en Ameriko, 14 en Azio-Oceanio, 37 en Eŭropo. S. MacGill laboris pri la kampo kiel Vicprezidanto en la unua jarduono kaj daŭrigis kiel komisiito sub kunordigo de F. Maia Jr. Novembre li proponis novan superrigardon pri la agado de landaj asocioj, Landa Parad’, disponeblan en Aktivulo.net kiel novigita versio de GAMO, dividitan laŭ kontinentoj kaj regionoj. Septembron, kunlabore kun Ĉina Radio Internacia, UEA lanĉis la filmkonkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”, plurcele: festi la 55-jariĝon de Esperanta disaŭdigo de ĈRI, diskonigi Esperanto-asociojn samkiel kulturaĵojn en diversaj lokoj kaj kunligi agadojn pri ĝemelaj urboj, landoj, kulturo, edukado, komunikado (Youtube) kaj varbado. Venis 35 filmoj (11 filmetoj fare de ĈRI) pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj en kvin kontinentoj kaj la jutubkanalo UEAviva superis 1100 abonantojn.
Afriko
La tiama estrarano F. Maia Jr. ekuzis modelon por venki transpagajn barojn el Afriko, kio ebligis mempagitajn aliĝojn al UEA de 22 beninanoj laŭ la nova kotiztabelo. Li laboris kun aktivuloj pri virinaj rajtoj por stimuli virinan partoprenon en la movado per subteno al Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA) kaj la 1-a AKVo (Afrika Kongreso de Virinoj). Post la UK J. Sabiyumva novkonsistigis la Afrikan Komisionon, kiu laboris por regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazis (21-27 dec.) en Bujumbura, Burundo, kun 135 partoprenantoj el 9 landoj.
Ameriko
F. Maia Jr. zorgis pri Ameriko. Kun S. MacGill kaj R. Corsetti novkonsistigis la Amerikan Komisionon, sub gvido de M. Gutierrez. Kontaktis eks-membrojn kaj novajn esperantistojn kun pozitiva rezulto por la membraro en Ameriko: reveno de Paragvajo kaj unuafoje en la historio alveno de Trinidado al la statistikoj de UEA.
Azio-Oceanio
Sukcese okazis la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto (Danang, Vjetnamio, 25-28 apr., 281 partoprenantoj el 22 landoj). Tiam la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) renoviĝis, kun Nisinaga A. kiel nova prezidanto. Post la kongreso Lee J-k. vizitis Kamboĝon por kuraĝigi lokajn esperantistojn. Ankaŭ sukcese okazis la Himalaja Renkontiĝo (16 feb.-8 mar., Nepalo), 51-a Korea Kongreso (5-6 okt., Jinju, 129 partoprenantoj), 106-a Japana Kongreso kun 100-jariĝa ceremonio de JEI (12-14 okt., Saitama, el 459 aliĝintoj nur 235 ĉeestis pro fortega tajfuno), 13-a Ĉina Kongreso (8-10 nov., Shaoxing, 300 partoprenantoj).
Eŭropo
Sukcese okazis la 7-a Eŭropa Festivalo de Esperanto-Kantoj (majo, Vroclavo), aŭspiciita de UEA, reprezentata de la tiama Vicprezidanto S. MacGill; la 6-a Poliglota Kunveno (29 maj-2 jun, Bratislava, 771 aliĝintoj el 68 landoj), sponsorita de UEA; Esperanto-stando en la festivalo Pol’and’Rock (Pollando), 4-an fojon monsubtenita de UEA; pluraj landaj kongresoj, inter ili: Germana (junio, Neumünster), kiel oficiala aranĝo de Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj; Hispana (majo, Malago); Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET, jul., Panevėžys, Litovio); Itala (aŭg., Triesto); Post la UK S. MacGill fariĝis kunordiganto de la Eŭropa Komisiono, sub gvido de A. Kadar. En Lahtio la komitato decidis, ke Malta Esperanto-Grupo ne plu plenumas la kondiĉojn de aliĝinteco al UEA.
Mezoriento kaj Norda Afriko (MONA)
Okazis la 12-a Mezorienta Kunveno (28-31 mar., Kaŝano) rekorde kun 36 partoprenantoj (18 eksterlandanoj) el 11 landoj, la unua internacia Esperanto-kongreso en Irano. Unu semajnon poste okazis komuna Israela Kongreso kaj MONA-kunveno en Eilat (Israelo) kaj Akaba (Jordanio), kun ĉ. 50 partoprenantoj, el ili 25 eksterlandanoj. Danke al plurnacia kunlaboro kadre de kontinentaj komisionoj kaj subvencio de ESF, aperis kurda kaj taĝika versioj de Esperanto per rekta metodo (S. Marĉek). Post la UK la Estraro novkonsistigis la MONA-Komisionon.
Ĝemelaj Urboj:
La nova komisiito R. Coquisart ekaktivis. De Parizo flegis kontaktojn kun Berlino kaj Romo, kaj prizorgas specifan Facebook-paĝon. Okazis la 1-a Esperanto-Forumo inter Seulo kaj Ŝanhajo (8-10 nov.) en Ŝanhajo kiel ĝemeliga projekto inter aziaj landoj, kun 50 esperantistoj el Koreio (13) kaj Ĉinio (37). Dua renkonto okazis 17-22 dec.
Faka kaj scienca agado:
Dum la UK kunvenis 29 fakaj asocioj: AERA (radio), ATEO (ateismo), AVE (ekologio), BLE (budhismo), EDE (eŭropa agado), IAdEM (matematiko), IFEF (fervojistoj), IJEA (juristoj), IKEK (komunistoj), ILEI (instruistoj), INOE (naturistoj), ISAE (sciencistoj), IKUE-KELI (kristanoj), LIBE (blinduloj), LSG (samseksamo), MEL (muziko), Mondcivitanoj, SAT (sennaciuloj), Spirita Eldona Societo Lorenz, TADEN (nefumantoj), TEO (teamantoj), TEFA (futbalo), TEJO, TEĴA (Ĵurnalismo), TEVA (vegetarismo), UMEA (medicina), UTGE (Tajĝiĉjŭano), Ŭonbulismo, Vinilkosmo-Eurokka (muziko), el kiuj plej multaj kunlaboras kun UEA. Krome okazis vigla Faka Forumo. UEA laboras kun 6 Aliĝintaj Fakaj Asocioj (ILEI, IFEF, IKEF, ISAE, LIBE, UMEA) kaj 28 Kunlaborantaj. TEJO estas junulara sekcio. Teamanta Esperantista Organizo (TEO) havis fondkunsidon kaj petis iĝi kunlaboranta Faka Asocio de UEA.
La Internacia Kongresa Universitato konsistis el 9 IKU-prelegoj kaj 5 prelegoj dum Scienca Kafejo. Lee J-k. kun la redaktoroj A. Wandel, D. Ŝevĉenko kaj A. Striganova prizorgis la redaktadon kaj presadon de la IKU-libro, kun livero dum BET (Litovio), elĉerpiĝo en Lahtio kaj dua limigita represo en Israelo. A. Wandel aktualigis la IKU-regularon per klara labormetodo pri la IKU kaj IKU-libro.
Laŭ instigo de UMEA UEA aktive subtenis iniciaton de Helsinki pri scienca plurlingveco kaj proponis al esperantistoj, aparte tiuj, kiuj rilatas al sciencaj, edukaj kaj lingvaj temoj, subskribi ĝin.
UEA eklaboris pri fortigo kaj reaktivigo de malfortaj kaj neaktivaj fakaj asocioj kaj ekrilatis kun novaj organizaĵoj, ĉefe TEO, EVAA kaj Monda Spiritisma Asocio.
Kultura agado:
2019 heredis plurajn gajnojn de 2018, deklarita de UEA kiel Jaro de la Esperanta Kulturo, kaj mem elstaris kulture pro sia statuso de Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. F. Maia Jr., tiam estrarano, respondecis pri la fako, kun helpo de S. Spanó, antaŭa respondeculo, kaj C. Nourmont, komisiito pri Kulturo.
Gravaj unuaj atingoj estis la inaŭguro de rubriko “Monda Kulturo” en la reta revuo Esperanto, kunlaboro kun Vinilkosmo kaj donacakcepto de orkestra versio de la himno “La Espero”. La rubriko uzas Esperanton kiel vektoron de kulturo kaj samtempe utilas kiel ilo por informagado al neesperantistaj artistoj kaj kulturaktivuloj, ĉefe se ili estas la temo aŭ originalaj aŭtoroj de la artikoloj en la rubriko. Pri Vinilkosmo, UEA kunstudis financajn solvojn kaj ebligis iron de reprezentanto de Vinilkosmo al la UK por prezenti al la komunumo la nuntempan situacion kaj planojn por venontaj kvin jaroj. Specialan registron de “La Espero” (melodio de Félicien de Ménil) fare de Sankt-Peterburga Guberniestra Simfonia Orkestro, gvidata de Igor Ponomarenko, produktis kaj donacis al UEA Profesoro pri Arto kaj individua membro Jo Haazen.
La UK mem estis grava podio por kulturo: krom ĉeesto de Vinilkosmo kaj unua oficiala uzo de la donaco de J. Haazen, muzikistoj restarigis sian fakan asocion, MEL. Artaj programeroj kalkulis je muziko, teatro, poezio kaj fotarto. La Nacia Vespero okazis en la Sibeliushalo, unu el la ĉefaj muzikhaloj de Eŭropo, omaĝe al la finna komponisto Jean Sibelius, kaj ĉeesto de nordiaj indiĝenoj alportis unikajn konojn. Pri la arta programo zorgis la esperantista artisto Timo Väänänen. Aparte kortuŝa estis la programero “Baldur Ragnarsson: ne funebre, sed celebre”, kiu omaĝis unu el niaj plej gravaj verkistoj, forpasinta en decembro 2018. Substrekindas rekorda partopreno en la Belartaj Konkursoj (171 verkoj, plejparte poezio). Du novaj subbranĉoj, Mikronovelo (Prozo) kaj Monologo aŭ Skeĉo (Teatraĵo), eksperimente inaŭguritaj en Lisbono 2018, estis oficialigitaj. Sukcesaj estis tradiciaj programeroj, inter ili Aŭtoraj Duonhoroj kaj Libroj de la Jaro: pli ol 40 libroj de 20 eldonejoj anonciĝis inter julio 2018 kaj julio 2019.
La Libroservo de UEA proponis en 2019 novajn 150 titolojn al esperantistoj, sume pli ol 28 000 paĝojn, ĉiujn anoncitaj en la rubriko “Laste Aperis”. Specialaj ofertoj “Libroj de la Monato” strategie reklamiĝis en Facebook kaj aliaj sociaj retoj, kun kreo de retbutiko en Facebook kaj pozitiva rezulto por vendoj, dum la revuo Esperanto aperigis plurajn recenzojn, multajn nun disponeblaj ankaŭ en la Reta Revuo. Per Biblioteka Apogo Bachrich ricevis librojn 21 bibliotekoj kaj asocioj el 12 landoj: Belgio, Benino, Brazilo, Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Rusio, Togolando kaj Ugando.
En septembro 2019 Nacia Teatro de Prago surscenigis la operon Sternenhoch en Esperanto, kadre de la Internacia Teatra Festivalo en Nitro. UEA vaste diskonigis la prezentaĵon, kiu estis rete vivelsendita kun subtekstoj en la ĉeĥa, angla kaj aliaj lingvoj. Premierinta en aprilo 2018 ĉe la teatro, ĝi estas la unua komplete esperantlingva lirika opero. La libreton verkis la ĉeĥa komponisto Ivan Acher surbaze de ekspresionisma romano, Utrpení knížete Sternenhocha (“La suferoj de la princo Sternenhoch”), publikigita en 1928 de la ĉeĥa poeto kaj filozofo Ladislav Klíma. Rekreis en Esperanto la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu ricevis la diplomon de UEA pro Elstara Arta Agado en 2019 sekve de tiu traduko.
Transprenis respondecon pri kulturo O. Raola, kiu nome de UEA partoprenis NOREK (Kanado), kie li prezentis 20-minutan unupersonan teatraĵon, Libroamanto, verkitan de li por tiu aranĝo kaj spekteblan jutube.
Agadkampo 4: Kunordigo
Centra Oficejo:
En la CO laboris M. Schäffer (ĜenDir), C. Magalhães (kongresoj), K. Marciniak (sekretariado), I. Oneţ (libroservo), R. Schmeits (kontado, biblioteko), S. Starčević (kontado) kaj L. Silva Miranda (purigado). Ĉe parto de la dungitaro laborhoroj reduktiĝis. Tial la laborfortoj (laŭ kontraktoj) sumiĝis je 4,38 plentempuloj. M. Schäffer kaj R. Schmeits grandparte laboris ekster Roterdamo. Krome volontule helpis P. Zapelli (datumbazo, administra konsilanto, financoj), R. Moerbeek (provlegado, biblioteko, voĉlegado), F. Veuthey (Dua Bulteno, UEAviva), C. Baleyte (volontulo), A. Grigorjevskij (retejoj) kaj Adjévi A. (administra helpo). Administre helpis ankaŭ TEJO-kunlaborantoj kaj volontuloj.
Komitato:
Okazis elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2019–2022. Komitatanojn B elektas membroj; A nomumas aliĝintaj Landaj kaj Fakaj Asocioj; C elektas komitatanoj A kaj B. Unuafoje membroj elektis rete komitatanojn B. Elekteblis 5. El 3849 voĉdonrajtaj membroj voĉdonis 1497 (38,89%). Elektiĝis E. Cid, O. Buller, Lee J-k., M-B. Mandirola kaj A. Kadar. En Lahtio ekoficis la nova komitato, konsistanta tiam el 35 komitatanoj A kaj 5 komitatanoj B, kiuj elektis 9 komitatanojn C: D. Charters, A. Diemel, M. Fettes, Trezoro Huang Y., D. Keefe, Zs. Kóródy, F. Lo Jacomo, S. MacGill kaj R. Maertens. Dum la jaro la komitato voĉdonis, krom fizike en Lahtio, 3-foje rete: pri revizio de la regularo de Belartaj Konkursoj, revizio de la Ĝenerala Regularo kaj aprobo de la protokolo de Lahtio.
Estraro:
La Komitato elektis en Lahtio novan estraron: D. Charters (Prezidanto); F. Maia Jr. (Vicprezidanto, Centra Oficejo, Statuta Reformo, Eksteraj Rilatoj, Ameriko, Rilatoj kun TEJO, Landa Agado kaj ĉio cetera), Trezoro Huang Y. (Vicprezidanto, Financoj, Unesko); A. Kadar (Ĝenerala Sekretario); O. Raola (Kulturo, Kongresoj, Biblioteko, Eldonado, Esploro kaj Dokumentado, Terminologio), J. Sabiyumva (Afriko, Aktivula Maturigo), So J-s. (Azio, Oceanio, Informado kaj Amikoj de Esperanto) kaj A. Wandel (Scienca kaj Faka Agado, MONA). La nova estraro ekoficis lundon, la 22-an de julio, kadre de la tria komitatkunsido en Lahtio. La Estraro rete kunsidis dufoje monate, 13-foje dum la unua jarduono, 10-foje dum la dua. Aprile okazis ĉeesta estrarkunsido en Roterdamo, post la 50-a MT, kun ĉeesta partopreno de ĉiuj krom 2, kiuj rete partoprenis.
Komisiitoj:
Fortigas la laboron pluraj sindonemaj komisiitoj, kiuj helpas antaŭenigi la celojn de UEA: S. MacGill (AMO, Landa Agado, Kunordigo), H. Tonkin, S. Keller, H-M. Maitzen, F. Lo Jacomo (Eksteraj Rilatoj), E. Cid, F. Ŝajani, Y. Nevelsteen, L. Obando, T. Queiroz, J-S. Quintero, R. van der Vliet (Informado), C. Nourmont (Kulturo kaj kongresoj), R. Corsetti (Informado, Landa Agado) kaj aliaj. Koran dankon al ĉiuj.
Membraro:
Entute 4162 individuaj membroj (IM-oj) aliĝis al UEA en 2019, 419 malpli ol en 2018 (4581). La ĉefa kaŭzo ne estis la nova kotizsistemo, sed relative malgranda UK. Fondaĵo Canuto membrigis 481 personojn. Entute 565 estis novaj membroj (14% el la tuta membraro). Anoj de Societo Zamenhof estis 122. Pozitiva evoluo estas, ke la membraro fariĝis pli internacia: la nombro de membroj en Afriko kreskis je 60%: de 145 en 2018 al 234. Ok landoj (Bangladeŝo, Barejno, Brunejo, Centr-Afrika Resp., Ekvadoro, Etiopio, Gabono kaj Paragvajo) revenis al nia listo. Trinidado la unuan fojon. Plej multe da IM-oj liveris Germanio (400), Francio (358), Brazilo (299), Japanio (263) kaj Usono (244). Kune kun la aligitaj membroj (AM) la tuta UEA-membraro estis 12 779 (13 106 por 2018, diferenco de 327).
Financoj:
La financa raporto kun la rezulto de la spezokonto/bilanco aperos en la venonta numero kaj samtempe en la teko de UEA: uea.org/teko. La buĝeto 2019 antaŭvidis deficiton de preskaŭ €141 000, sed jam eblas diri, ke la fina rezulto estis signife pli bona. Ŝparoj okazis ĉe oficistaro, oficeja domo, revuoj Esperanto kaj Kontakto. Malpli da enspezoj ol buĝetite okazis ĉe la rubrikoj Kotizoj, Abonoj kaj Kongresoj. Dume estis pli da enspezoj ĉe Servoj kaj donacoj, interalie pro aktiva laboro de M. Schäffer kaj iniciatoj kiel de F. Maia Jr., Alianco 365, programo por regula donacado al la ĝenerala kaso (sume €365 jare).
Libroservo:
Vendis por ĉ. €57 000 – denove malpli ol buĝetite. Neta gajno estis ĉ. €16 000. Influis la relative malgranda UK.
Servoj kaj interna komunikado:
La revuo Esperanto: akurate aperis 11 numeroj, per diligenta laboro de la redaktoroj D. Ŝevĉenko kaj A. Striganova. Voĉlegadon (uea.org/revuoj/sono) prizorgis E. Cid kaj L. Obando. Kontakto: aperis 6 numeroj diligente redaktitaj de R. Pavinski. Delegita Reto: partoprenas 1669 delegitoj el 102 landoj. La estraro komunikis per diversaj kanaloj: Gazetaraj Komunikoj (67); EKO-j (Aktivulo.net); retlistoj; sociaj retoj: Facebook, Twitter, Instagram (ekde septembro, kunlabore kun brazila volontulino T. Queiroz), Telegram, YouTube. En marto 2019 renovigaj laboroj por la retejo daŭriĝis per AKSO.org (Administra Komuna Sistemo Organiza), per kunlaboro laŭ subskribita interkonsento kun TEJO.
Konkludo
Informado, Eksteraj Rilatoj, Instruado, Universitata agado, Esploro kaj Dokumentado, Aktivula trejnado, Malfermaj Tagoj, Universala Kongreso, Landa, Faka, Scienca, Kultura Agado, interna komunikado kaj servoj al la membroj kaj al la tuta komunumo: tiom da kampoj pri kiuj la estraroj ne ŝparis sian energion dum 2019 kaj obstine laboros en 2020. Certe kun via subteno kaj partopreno. Kuraĝon kaj esperon!
10 ĉefaj atingoj en 2019
• Rakoen Maertens kiel ĉefparolanto ĉe UN-EKOSOK
• Unesko-Kuriero en la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj
• Saluto en Esperanto de la sveda ministrino Amanda Lind al la 104-a UK en Lahtio
• Seninterrompa voĉlegado de la revuo Esperanto por blinduloj
• Internacia kalendaro Eventa Servo
• UEA.facila kaj Anna Löwenstein kiel Esperantisto de la Jaro
• Subteno kaj sponsorado de Pol’And’Rock kaj Poliglota Kunveno
• Ĉeesto en la 40-a Ĝenerala Konferenco de Unesko
• 7-a Afrika Kongreso de Esperanto
• 111-jariĝo de UEA
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la junia numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.