Post la viruso: en la mondon venas nova sento
• Amri Wandel, estrarano pri scienca kaj faka agado
Dum la koronvirusa pandemio pli kaj pli evidentiĝas ke la mondo profunde kaj verŝajne senrevene ŝanĝiĝis. La novan realecon eblas simbole retrovi en la Zamenhofaj versoj de La Espero. Nova sento por la homaro, sed ankaŭ por Esperanto, kiel diskutite pasintsemajne en du prelegoj de la virtuala seminario AMO-64 (https://revuoesperanto.org/korona_viruso_amo64). La mian, “La viruso kaj Esperanto” mi finis per la aŭguro ke
• Homoj fariĝos pli toleremaj, kunlaboremaj, paciencaj, kaj lernos pli aprezi la sanon, la medion, la vivon.
• Plivastiĝos reta studado kaj retaj kursoj, inkluzive de Esperanto-kursoj kiel Duolingo.
• Internaciaj kontaktoj pli vaste okazos per la retaj rimedoj, okazos pli da virtualaj kunvenoj, naciaj kaj internaciaj.
• Same niaj Esperanto-kunvenoj kaj kongresoj parte okazos ankaŭ virtuale. Eble estontece niaj Universalaj Kongresoj fariĝos hibridaj: modeste ĉeestaj, amase virtualaj!
Tiun tendencon oni komencas vidi jam nun: pro la epidemio multaj kunvenoj okazas virtuale. La 52-a virtuala Malferma Tago (MT) fine de aprilo estis la plej amase vizitata kaj la plej internacia MT, kun pli ol 120 partoprenantoj el dekoj da landoj. Same multajn reagojn ricevis la MT-raporto en la Facebook-paĝo de UEA, kiun mi finis per la vortoj: “Montriĝas ke la pandemio donas ankaŭ pozitivan novan dimension al Esperanto: virtualaj kunvenoj, kiuj ebligas la partoprenon al multaj kiuj antaŭe povus nur revi pri tio.” Bele emfazis tion pluraj komentoj de partoprenantoj. Ekzemple, Ilia el Indonezio skribis: “Estas mia unua malferma tago! Dankon al ĉiuj kiuj jam ebligis tion al ni, kiuj ankoraŭ ne povas veni al MT en la CO.”
La korona viruso klare demonstris la staton de “tutgloba vilaĝo”: la epidemio komenciĝis en nekonata ĉina provinco, Hubei, kaj unue estis konsiderata loka problemo. Komence de februaro UEA sendis subten-mesaĝon al la ĉinaj esperantistoj. Unu monaton poste la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris ĝin pandemio, kaj meze de marto jam evidentiĝis ke la UK en Montrealo ne povos okazi kiel planite. Komence de aprilo la Estraro aperigis komunikon pri la eventuala prokrasto de la Kongreso kaj sekve, interkonsente kun la kongresejo kaj la LKK, anoncis la decidon prokrasti la Montrealan Kongreson al la jaro 2022.
La evoluon de la epidemio mi akompanis en la nova rubriko “Fake, Science, Profesie tra la mondo” ekde la marta n-ro, kaj ekde la komenco de februaro per semajnaj raportoj en la Facebook-paĝo de UEA. En la afiŝo de la 22-a de marto mi skribis: “De mia antaŭa raporto pasis apenaŭ unu semajno, sed ŝajnas ke la mondo renversiĝis. En Ĉinio la epidemio efektive finiĝis, sed en la tuta mondo la nombro de infektitoj estas jam trioble tiu de Ĉinio kaj la nombro de mortintoj – kvaroble." Neniu povis tiam imagi, ke dum unu monato kaj duono tiuj nombroj kreskos kvindekoble.
Eĉ dum mi skribas tiujn ĉi liniojn, malgraŭ iom-post-ioma malpliiĝo de la tagaj nombroj de infektitoj kaj mortintoj en pluraj landoj, la pandemio ankoraŭ hurlas tutmonde, aparte en Usono kaj en Eŭropo, kun po ĉ. dudek mil novaj infektitoj kaj mil mortintoj ĉiutage, kiel montras la grafikaĵoj de “Our World in Data”. Kelkaj landoj komencas singardan mildigon de la enfermo, kiu pres-
kaŭ haltigis la ekonomion tutmonde, sed daŭros ankoraŭ longe ĝis la vivo renormaliĝos, kaj verŝajne la postvirusa epoko signife diferencos de la antaŭa en multaj terenoj.
Por sekvi la rapide ŝanĝiĝantan situacion, mi lanĉis kaj daŭre ĝisdatigas la retpaĝon (kiu lastatempe fariĝis paĝaro) https://revuoesperanto.org/korona_viruso. En ĝi oni povas sekvi la ĝeneralan staton de la epidemio, samkiel ĝiajn implicojn en Esperantujo.
Paralele al la nuligo de la ĉeesta Kongreso en Montrealo, la Estraro komencis plani alternativan, virtualan eventon, kiel UEA komunikis meze de aprilo: “La Virtuala Kongreso (VK) estas planata por la komenco de aŭgusto kaj provos reprodukti la esencajn elementojn de la UK, tamen en nova virtuala formo, kaj samtempe enkonduki novajn ideojn". La VK okazos kadre de la tri-monata Monda Festivalo de Esperanto (vidu la komunikon https://uea.org/gk/875a1).
Jam de pli ol unu monato estas preparata detala dokumento kun ideoj por tiu evento, el ĉiuj aspektoj: enhave, teknike kaj komunume. Evidente, tio estas enorma tasko, neniam antaŭe realigita aŭ eĉ imagita en Esperantujo, kiu bezonas zorgan kaj tre seriozan preparadon, por kiu restis apenaŭ du monatoj.
Kelkajn ideojn pri la planita evento mi rakontis en intervjuo ĉe Ĉina Radio Internacia, komence de aprilo. Kiel dirite, ĝi konsistos el du elementoj: Virtuala Kongreso, kiu daŭros ĉ. unu
semajnon kaj enhavos plurajn erojn de la tradicia UK (ekzemple la Internacia Kongresa Universitato), kaj pli longdaŭra, 2-3-monata Festivalo, kadre de kiu okazos pluraj eventoj: ĉu virtualaj versioj de konataj Esperanto-kunvenoj kiel la Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI (VEKI), ĉu artaj programeroj kaj koncertoj elsendataj rete, kiuj povos logi ankaŭ ne-esperantistojn, demonstrante la Esperanto-kulturon kaj muzikon internacie, pli vaste ol iam antaŭe.
Oni povas do kompletigi la verson en la titolo: En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko: per flugiloj de la interreto, nun de UK iros ĝi al VK!
Sekve oni povas antaŭvidi fundan restrukturadon de niaj estontaj kongresoj kaj renkontiĝoj, provizantaj per la eblo partopreni virtuale ankaŭ en ĉeestaj kongresoj. Tiun avantaĝon povos profiti miloj da samideanoj, kiuj antaŭe ne povis partopreni Universalajn Kongresojn pro ekonomiaj kialoj. Sur malpli granda skalo tion jam demonstris, kiel dirite, la virtuala Malferma Tago. Eventuale la estontaj kongresoj estos hibridaj: kaj ĉeestaj kaj virtualaj, konservante la senperan, personan interhoman renkontan kontakton inter esperantistoj, kiel okazas en la tradiciaj Universalaj Kongresoj ekde 1905, sed aldonante la internacian, tutmondan dimension de la interreto, kiun niaj prauloj apenaŭ povus imagi. Tiel la konata zamenhofa esprimo povos akiri novan, pli vastan sencon: “...sed homoj kun homoj – kuneste kaj virtuale”.
Daŭre validas la vortoj kiujn mi skribis komence de aprilo en la komuniko pri la prokrasto de la UK:
Por la tuta homaro tio estas tre malfacila tempo, sed ni memoru, ke ni renkontas tiun ĉi epidemion en multe pli favoraj cirkonstancoj ol estis en antaŭaj historiaj pandemioj. Ni havas modernajn servojn, medicinon, komunikadon, interreton.
La koronvirusa epidemio estas la plej severa de jarcento, sed fine ĝi estos venkita. Tiam la homaro, la socio kaj ankaŭ la Esperanto-komunumo havos ŝancon pliboniĝi. Espereble, kiam pasos la krizo, oni daŭre plu respektos, simpatios kaj estos pli pacienca kun la aliaj, loke kaj internacie. Ni estu pli modestaj, aprezemaj kaj konservemaj al niaj socio, kulturo, medio kaj planedo.
Ankaŭ la Esperanto-Movado povos lerni de tiu historia kaj socia lecino: per retaj rimedoj kiel Skype, Zoom, Facebook k.a. havi pli da interretaj kontaktoj nacie kaj internacie, dividi niajn renkontiĝojn kaj kongresojn kun esperantistoj kaj neesperantistoj tra la tuta mondo kaj tiel disvastigi la konon kaj la mesaĝon de la Internacia lingvo Esperanto.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la junia numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.