UEA
|
Sabato, Majo 16, 2020 - 23:31
La 21-a de majo estas deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Teo. Post akvo la plej ofte uzata trinkaĵo en la mondo estas teo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por pluraj neriĉaj familioj en multaj landoj. Te-industrio provizas formalan laboron por multaj homoj, inkluzive signife multe da virinoj, en urboj kaj vilaĝoj, kio gravas des pli en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, estas science pruvite, ke teo danke al kontraŭinflama kaj antioksidanta ecoj estas utila por sano: bonkvalita teo helpas por bona funkciado kaj kondiĉo de digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj. |
|
Vendredo, Majo 15, 2020 - 18:47
La Internacia Tago de Familioj, la 15-a de majo, estas okazo por rekoni la gravecon de la familio kiel la baza unuo de socio. Ĉi-jare la Tago alprenas specialan signifon dum la mondo frontas la eksplodon de KOVIM-19. Tra la mondo familioj estas dividitaj de militoj, naturaj katastrofoj, malsato – kaj nun de neeblo moviĝi trans distancoj pro timo de infektiĝo. Kaj la Internacia Tago de Familioj okazas nur tagojn post horora kaj poltrona atako kontraŭ akuŝa hospitalo en Afganio, kiu portis morton al patrinoj kaj orfigis bebojn ĝuste tie, kie nova vivo envenas la mondon. |
|
Merkredo, Majo 13, 2020 - 13:16
|
|
Lundo, Majo 11, 2020 - 12:24
• Amri Wandel |
|
Sabato, Majo 9, 2020 - 22:49
|
|
Vendredo, Majo 8, 2020 - 19:36
|
|
Merkredo, Majo 6, 2020 - 14:38
• Luis Obando, La abonantoj povas aŭskulti ĝin en la retejo de UEA: |
|
Mardo, Majo 5, 2020 - 18:31
Dum la tuta monato majo aĉetu "Brilu ĉiu lingvo samrajte!" kun sesona rabato sendepende de kvanto! Temas pri eseo aperinta okaze de la Eŭropa Jaro de Lingvoj, jam tradukita en almenaŭ ok lingvojn. Bonan legadon! |
|
Dimanĉo, Majo 3, 2020 - 16:48
|
|
Sabato, Majo 2, 2020 - 21:17
|




Ĉi tiu retejo servas al la bezonoj de niaj aktivuloj. Sekve ĝi estas plejparte Esperanto-lingva kaj koncentriĝas je agadoj, interalie tiuj, kiujn motoras estraranoj. Komence la retejo prizorgas ĉefe unudirektan informo-donadon, sed la perspektiva celo estas enkonduki rimedojn por permesi dudirektajn dialogojn kaj enplekton de pli vasta gamo de aktivuloj.