Gazetara Komuniko de UEA n-ro 878. Ĝis la 31-a de majo junuloj rajtas kandidatiĝi por volontuli en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO


Ĝis la 31-a de majo 2020 junuloj rajtas kandidatiĝi por iĝi TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO. Elektitoj deĵoros kiel volontuloj en Roterdamo dum maksimume unu jaro, ekde aŭgusto 2020 ĝis la 30-a de junio 2021 (komencdato estas interkonsentebla). Loĝado estos senpaga, aldone al transporto, kiu rilatas al la volontulado. TEJO serĉas minimume tri volontulojn por la volontula periodo, do se grupo de du aŭ tri kandidatoj pretus volontuli kune, la grupo rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi, specifante tion en la motivletero.

Esti TEJO-volontulo estas unika okazo labori en Esperantujo. Por prezenti tiun eblon TEJO-oficisto Ariel Palmer preparis spektindan filmeton, en kiu la antaŭaj volontuloj Manuela Burghelea (Rumanio) kaj Clément Baleyte (Francio) brile rakontas sian sperton: youtu.be/fp73e5cz8_Y. La filmeto estas altkvalita elmontro de ampleksa uzo de Esperanto kaj spekteblas i.a. kun subtekstoj en la angla, ĉina kaj portugala. Ĝi konsistigas uzindan varbmaterialon por junaj esperantistoj kaj aliaj ĝenerale.

Ĉiuj kondiĉoj por kandidatiĝo troveblas ĉe: www.tejo.org/esc2020. La iniciato okazas kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK) kaj estas malferma al junaj kandidatoj aĝaj inter 18 kaj 30 jaroj. Ideale kandidato havu bonan nivelon de Esperanto, sed la programo akceptas novulojn interesatajn lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado. Gravas ŝati administran laboron farendan per komputilo (necesas bazaj scipovoj pri retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, kreado de prezentaĵoj ktp.). Iniciatemo, kapablo teame labori, kono pri junulara movado kaj engaĝiĝo bonvenas, samkiel esti unuafoje partoprenanta ESK-projekton. Tiuj estas idealaj trajtoj, sed TEJO kuraĝigas ĉiujn ne heziti kandidatiĝi, ankaŭ se oni ne trovas en si ĉiujn tiujn trajtojn.

Grave: Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponigas al volontuloj vizojn kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por ricevi laborpermeson, TEJO konsideros tion en la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.

Tial UEA alvokas ĉiujn, ĉefe siajn landajn kaj fakajn asociojn, diskonigi tiun informon kaj kuraĝigi junulojn kandidatiĝi. La agadebleco de volontuloj estas bunta kaj tuŝas aspektojn ege gravajn al la tuta Esperanto-movado: informadon pri Esperanto ĉefe en junularaj eventoj (inkl. ne-esperantajn) per prelegoj, deĵorado en budo, kunplanado de programo, helpo por okazigi KER-ekzamenojn; reprezentadon de TEJO kaj eventuale UEA ĉe internaciaj aranĝoj kaj konferencoj, kiel Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) & YO!Fest, COMEM (Council of Members), UNITED-konferencoj, UNOY-forumoj (United Network of Young Peacebuilders), kunsidoj de IKRJO (ICMYO) kaj aliaj; partoprenon en diversspecaj kaj diverslingvaj trejnadoj, rete kaj ĉeeste; prizorgadon de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj; kreadon de materialoj kaj tradukado; pritraktadon de la poŝtaĵoj (paperaj kaj retaj); prizorgadon de arkivoj; lokan agadon en Roterdamo, ekzemple kune kun AEGEE (Association des États Généraŭ des Étudiants de l’Europe) kaj ESN-grupo (Erasmus Student Network) de la Universitato Erasmus aŭ memstare en la Centra Oficejo; kaj multajn aliajn.

Helpi la agadon de volontuloj en UEA eblas ankaŭ pere de donacoj al la Volontula Fondaĵo: uea.org/alighoj/donacoj/volontuloj.

El la Gazetaraj Komunikoj