EKO 2020-29


EKO 2020-29 sendita el Budapeŝto, la 30an de majo

Al: Komitato, sekcioj kaj aktivuloj de ILEI, Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en multaj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj. Pli ol rektaj 1500 ricevantoj, kun plusendoj pli ol 2000.

Por tuja uzo kaj plia diskonigo inkluzive de la alkroĉaĵoj kun indiko de fonto: EKO de ILEI kaj UEA.

Bazaj informoj pri la virtuala AMO 65

Post 30 tagoj okazos la sekva virtuala Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO). Jen la komencaj informoj:

Dato: Sabate, la 27an de junio, 2020
Horoj: Fiksotaj laŭ la proponoj, sed en la centreŭropa posttagmezo. (t.e. CEST)
Temo: “Landaj Asocioj – Leviĝantaj Agantoj”
Teknika prizorgo pere de Zomo: La movado en Irano.
Forumo: Ni provas kunigi reprezentantojn de niaj kvin kontinentaj komisionoj.

La antaŭa seminario (64) temis pri la Fakaj Asocioj kaj el tio fontis rekomendoj, kelkaj el kiuj estas nun en UEA enkondukataj. Ĝi krome vidigis al ni aktivecon, pri kiu ni ne konsciis. Nun venas la vico de la Landaj Asocioj, kaj la Kontinentaj kaj Regionaj Komisionoj -- Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Mez-Oriento kaj Norda Afriko (MONA). La horzonoj laboras kontraŭ tiu deziro, sed se ni fiksos la forumon meze de la seminario (ekz. inter 15:00 kaj 16:00 CEST, Ameriko kaj Azio povus partopreni).

Por la cetera programo, ni ŝatus ricevi proponojn de homoj, kiuj pretas fari prelegojn aŭ prezentaĵojn. Ni preferas doni parolvicon al homoj, kiuj ne aperis en AMO 63v kaj 64v. Ni jam havas du proponojn, el interesaj landoj: Britio kaj Bulgario. Bonvenaj estas informoj pri la agado de Landaj Asocioj, aŭ pri la perspektivoj por la Landaj Asocioj. Prelegoj daŭru 30 minutojn, kun 15 minutoj por demandoj kaj diskutoj. Prelegantoj konsentas liveri al la organizanto sian prelegon en elektronika formo (PDF, PPTX, Word aŭ alia) ĝis la 20a de junio.

La temo eble pli prezentas niajn dezirojn ol la nuna realeco – almenaŭ se ni pensas pri la kontribuo de la Landaj Asocioj ne nur al sia enlanda agado sed al pli vasta kontribuo al transnacia bonfarto.

Ĉiu ajn rajtas partopreni: konataj partoprenintoj el AMO 63 kaj 64 ricevos la alirajn informojn. Novuloj nur petu aliron de mi (stefan.macgill(ĉe)gmail. com).

AMO 64 – ĉiu prelego ĉe aktivulo.net

Ĉiuj ses prezentaĵoj de tiu virtuala seminario pri la Faka Agado legeblas ĉe aktivulo.net, sub la rubriko AMO virtuala. Temas pri prelegoj de Amri Wandel, d-ro Ilona Koutny, d-ro So Jinsu kaj s-ino Malgosia Komarnicka. Dankon al Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pro la helpo, kiel same al niaj iranaj kolegoj pro la teknika prizorgo de la seminario!

SES – rete – tutmonda aliro al Eo-lernado!


Kun bedaŭro ni informas vin, ke SES 2020 ne okazos ĉi-jare fizike en Ĉeĥio – kiel antaŭe planite. Ĝi tamen ja okazos – virtuale kaj tutmonde!

Tiu ĉi SES okazos de la 18-a ĝis 26-a de julio 2020, kaj la ĉefa instruado okazus dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili – lunde-vendrede). Kiam ni havos pli da informoj, ni sciigos vin! Ĝis tiam restu sanaj, lernu kaj praktiku Esperanton kaj antaŭĝoju la somerajn virtualajn Esperanto-aranĝojn!

Vidu grupfoton en la PDF el SES 2015 en la slovaka urbo Martin.

Alvoko de VEKI por la pedagogia programo

Nia Instruista Iigo, ILEI devas kunveni rete en julio anstataŭ ĉeesti ĉiuj kune en Kebekurbo kiel planite. Ni planas vekiĝon, ni planas VEKI, la 53-an Virtualan Esperanto-Konferecon ILEI. Ĝi okazos en la semajno, de la 25-a ĝis la 31-a de julio 2020.

Vidu la programskizon ĉe www.ilei.info. Ni estos kune dum 13 horoj tage, tage kaj nokte, tra la tuta mondo samtempe de Kalifornio ĝis Japanio. En tiu programskizo aperas tri sesioj en ĉiu tago. La Tago pri Pedagogio okazos la 30-an de julio 2020. Ni planas la sesiojn tiel, ke ĉiu nova kontribuo komenciĝu je plena horo. Do post prezento, prelego, estos tempo por demandoj kaj debato. La sesio tria, nomita Azia Mateno, de tiu Tago pri Pedagogio, jam havas sian programon.

Vidu en la PDF fotojn de kursoj en Tajlando kaj DR Kongo (gvidintoj Markus kaj Muhire).

Kursoj en Tajlando kaj DR Kongo:

Ni alvokas al instruantoj, instruistoj petante, ke ili sendu filmeton kun prelego pri iu el siaj spertoj ĝis la 30-a de junio. Daŭro: 30 min. Sekvos demandoj kaj debato. Ankaŭ povos esti kontribuoj en rekta enreta partopreno ; por tio iu prelegonto povas skribi al Elisabeth Le Dru ledruelisabeth(@)gmail.com dirante: ‘mi pretas paroli je tiu tago je tiu horo’! Bonvenon ! Por havi abundan debatan fazon, la formo rekta enreta partopreno estas preferinda.

La temoj de la prezentoj povas esti
1. Nova lernolibro, kiun vi uzas kaj pri kiu vi volus paroli, prezenti ĝin.
2. Preciza sperto dum instruado, kiu estis aparte interesa kaj povos interesi kolegojn.
3. Analizo de iu aspekto de nia lingvo kaj kiel instrui ĝin.
4. Ekzercotipoj, novaj inventaĵoj viaj.
5. Legolibro, kies legado aparte ravis vian klason.
6. Viaj bezonoj kiel Eo-instruisto
7. Viaj plej utilaj fontoj kiel Eo-instruisto
8. Via uzo de Juna Amiko en via instruado

Sinjorino Le Dru kaj mi (Stefan MacGill) estas je dispono por respondi viajn eventualajn demandojn.