La viruso “neniam malaperos” laŭ atentigo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)

Fonto: novaĵa raporto de UN

La reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio al Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko d-ro Humphrey Tonkin lastatempe ĉeestis virtualan gazetaran konferencon de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), en kiu la direktoro de MOS pri krizaj situacioj d-ro Mike Ryan avertis kontraŭ klopodoj antaŭdiri kiam la viruso KOVIM-19 malaperos.

Eĉ se oni trovos vakcinon, regado de la viruso postulos “amasan kampanjon,” d-ro Ryan diris.

Preskaŭ 300.000 homoj tra la mondo mortis pro la viruso, kaj oni registris pli ol 4,3 milionojn da okazoj.

Unuiĝintaj Nacioj anoncis, ke la pandemio kaŭzas vastan malkvieton kaj mensan malsanadon – precipe en landoj kie mankas investo pri mensa kuracado. UN petis, ke, respondante al la pandemio, oni prenu en konsideron mensan sanon, ne nur fizikan.

“Necesas klare surtabligi la fakton, ke tiu ĉi viruso povus fariĝi simple unu plia endemia viruso en niaj komunumoj,” d-ro Ryan diris: “Aidoso ne malaperis, sed ni adaptiĝis al tiu viruso.”

Aktuale sub evoluigo estas pli ol 100 potencialaj vakcinoj, sed d-ro Ryan notis, ke ekzistas aliaj malsanoj, kiel ekzemple morbilo, kiuj ne eliminiĝis, spite la ekziston de tiurilataj vakcinoj.

La ĝenerala direktoro de MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus, emfazis, ke ankoraŭ eblas limigi la viruson, sed nur pene: “La trajektorio dependas de ni: ĝi estas ĉies respondeco, kaj ni ĉiuj devas kontribui al haltigo de tiu ĉi pandemio.”

Epidemiologo ĉe MOS Maria van Kerkhove ankaŭ informis la konferencon, ke “Ni devas alkutimiĝi al tio, ke ni bezonos iom da tempo por eliri tiun ĉu pandemion.”

Tiuj maltrankviligaj rimarkoj venis dum pluraj landoj komencas redukti la enŝlosadon, kaj gvidantoj konsideras kiel kaj kiam remalfermi siajn ekonomiojn.

D-ro Tedros atentigis, ke ne ekzistas garantiata maniero redukti limigojn sen lanĉi duan ondon de infektiĝoj. “Multaj landoj ŝatus eskapi el la diversaj limigoj,” li diris, “sed nia rekomendo daŭre restas, ke la stato de urĝo en difinita lando estu je la plej alta ebla nivelo.”

D-ro Ryan aldonis, ke “Ekzistas iom da magia imagado, ke enŝlosiĝoj funkcias perfekte kaj ke malŝlosi la enŝlosojn iros tute bone. Ambaŭ supozoj plenas je danĝeroj.”