UEA

Mardo, Februaro 11, 2020 - 18:20


Pretas la voĉlegita februara numero de la revuo Esperanto.

La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.

Ĝuu!

https://uea.org/revuoj/sono

Lundo, Februaro 10, 2020 - 20:25


Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Kondiĉoj:

1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2020;

2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;

3) Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 28-a de februaro 2020: Formularo

Merkredo, Januaro 22, 2020 - 16:09


Nelson Mandela: “La plej potenca armilo por plibonigi la mondon estas edukado.”

Universala Esperanto-Asocio (UEA), kune kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), gratulas Unuiĝintajn Naciojn kaj Unesko-n pri ties progreso, kunlabore kun ties Membro Ŝtatoj kaj kun neregistaraj organizoj kaj la civila socio, en plivastigo kaj en altigo de la kvalito de edukado tutmonde. La kvara Celo por Daŭripova Evoluigo alvokas al altkvalita edukado por ĉiuj personoj, surbaze de universala infana, elementa kaj meza edukado, kaj egaleca aliro al supera edukado. Ĝi alvokas al plibonigo de laborkapablo, seksa egaleco, universala leg- kaj skrib-kapablo (ankaŭ inter plenaĝuloj) kaj edukado por daŭripova evoluigo kaj tutmonda civitaneco.

Statistikaj donitaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko montras altiĝantajn nivelojn de leg- kaj skribkapablo tutmonde, pli multnombran frekventadon de lernejoj kaj progreson en virina edukado. Sed multaj infanoj kaj junaj plenaĝuloj tamen postrestas kaj sekve estas malhelpataj ricevi la kapablon vivteni sin kaj plene partopreni en demokratiaj procedoj. Kaj multe tro multaj infanoj malhavas la okazon evoluigi la valorojn de toleremo, komprenemo kaj malfermiteco – kio certigus pacon kaj kunlaboron en la estontaj jaroj.

Dimanĉo, Januaro 19, 2020 - 13:21


Pretas la voĉlegita januara numero de la revuo Esperanto.
La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.
Ĝuu https://uea.org/revuoj/sono

Merkredo, Januaro 1, 2020 - 12:36

Duncan Charters estas Prezidanto de UEA kaj katedra profesoro pri lingvoj,
kulturoj kaj humanismaj stu­doj en la usona universitato Principia College.

La arto labori kune

Duncan Charters

Nova inventaĵo mia? Mi ne donos kialon protesti! Efektive temas pri la titolo de konata verko, la festlibro de amiko, mentoro kaj prezidinto de UEA, Humphrey Tonkin, kiu ĵus plian ju­bileon festis, dek jarojn post la apero de tiu volumo. Mi ofte pensas pri ĝia titolo, ĉar tiu ampleksa kompilaĵo an­koraŭ nutras min per siaj riĉaj studoj pri la fenomeno de niaj lingvo kaj mo­vado. La libro memorigas elstaran ek­zemplon de unu el miloj da modeloj de plena vivo daŭre dediĉita al efika antaŭenigo de la originala ideo de D-ro Zamenhof, kun la evoluado apo­gata de la komunumo de uzantoj de nia lingvo. Kaj ja temas pri “nia ling­­vo”, ĉar ni elektis ĝin kaj ĝin ne po­se­das alia popolo ol la nia. Mi de­di­ĉis mian tutan profesian vivon al la ins­truado de la hispanaj lingvo kaj kul­turo, kies konturoj entenas brilan kaj riĉan kontribuon al la lingva kaj spiri­ta progreso de la homaro, kaj pro tio dum jardekoj lumigis mian vivsperton kaj tiun de miaj kolegoj kaj studentoj. Tamen vi certe komprenas kial ĝi ne­niam povos esti “mia” lingvo en la sa­ma senco kiel Esperanto estas mia, kaj nia kara lingvo.

Vendredo, Decembro 13, 2019 - 18:24


Karaj samideanoj!

La 10-an de septembro UEA kunlabore kun Ĉina Radio Internacia unuafoje lanĉis Filman Konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. Danke al via subteno ni sukcesis kolektipli ol 20 filmojn el kvin kontinentoj. La filmoj estas spekteblaj ĉe: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1dMpU0qFPUQouPm2Gc_o7IGh7RqKaZpM8...
Ni daŭre alŝutos novajn filmojn ĉi tien.

Merkredo, Decembro 11, 2019 - 11:36


Vi povas senpage elŝuti ĝin ĉi tie: https://uea.org/revuoj

Mardo, Decembro 10, 2019 - 17:28

Ĉiujare, la 10-an de decembro, ni festas la Tagon de Homaj Rajtoj. Temas pri la dato en la jaro 1948 kiam la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis akceptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Fundamenta al la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kaj enskribita en ties Ĉarton estas respekto de homaj rajtoj kaj la rajto de ĉiuj homoj vivi siajn vivojn en libereco kaj digno. Artikolo 1.3 de la Ĉarto aludas al celado“antaŭenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.”

Homrajta Tago estas aparte grava al nia Asocio, Universala Esperanto-Asocio, pro du kialoj.

Sabato, Novembro 30, 2019 - 19:29


En la retejo https://uea.org/revuoj/esperanto estas senpage elŝutebla la aprila numero de la revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 113-an jaron. La numero estas la 4-a en la jarkolekto 2020.

Vendredo, Novembro 29, 2019 - 17:58


En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la novembra numero de la revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas la 10-a en la jarkolekto 2019.

Paĝoj