UEA
Lundo, Julio 1, 2019 - 18:30
Se ankaŭ vi volas helpi voĉlegi artikolojn de la revuo, bonvolu kontakti cid.emilio @ gmail.com Luis Obando - kunordiganto de UEA pri la voĉlegado de la revuo Esperanto |
Sabato, Junio 29, 2019 - 17:39
La 29-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de kvin Komitatanoj B por la periodo 2019-2022. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer kaj la individuaj membroj Tobiasz Kaźmierski kaj Marc Konijnenberg. Aliaj helpantoj asistis ĉe la nombrado. Por la unua fojo en la historio de UEA, membroj povis voĉdoni perrete. Papera balotilo estis tamen sendita al ĉirkaŭ 800 membroj, kiuj aŭ ne havis retpoŝtadreson aŭ havis iun kiu en la pasinteco iel ne funkciis. Partopreno eblis por ĉiu membro, kiu jam kotizis por la jaro 2019. La voĉdono estis plene anonima. El ĉiuj voĉdonrajtaj membroj (3849) voĉdonis 1497, t.e. 38,89%. Ĉiuj voĉdoniloj estis validaj, tamen 17 kovertoj ne respondis al la reguloj pri valideco. Plej multe da voĉoj, 1055, ricevis Emilio Cid. La aliaj kvar sukcesaj kandidatoj estis Osmo Buller (966), Lee Jungkee (868), Michael Boris Mandirola (856) kaj Aleks Kadar (773). Ne elektitaj estis Duncan Charters (764), So Jinsu (706) kaj Didier Janot (357). La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2018. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B. |
Ĵaŭdo, Junio 27, 2019 - 17:35
• Katalin Kováts, ĉeforganizinto de la ekzamentago
|
Vendredo, Junio 21, 2019 - 18:13
|
Ĵaŭdo, Junio 6, 2019 - 17:56
Kelkajn voĉlegitajn numerojn de la revuo Esperanto membroj de UEA povas aŭskulti en la retejo de UEA. La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj kaj eventuale estas uzeblaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto. La voĉlegita aprila numero de la revuo Esperanto estas aŭskultebla ĉi-tie |
Vendredo, Majo 17, 2019 - 18:46
|
Merkredo, Majo 15, 2019 - 18:16
• Laŭlum Ĉu vi ĉeestis la 89-an UK en Pekino? Se jes, havigu al vi la DVDon Muroj de Miljaroj faritan de Roman Dobrzyński, ĉar ĝi refreŝigos vian memoron pri scenoj kiujn vi travivis, kaj montros al vi ankaŭ scenojn neviditajn de vi en la menciita plej grava evento de esperantistoj en la jaro 2004. |
Mardo, Majo 14, 2019 - 18:19
Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia.
|
Vendredo, Aprilo 26, 2019 - 18:24
La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio kunsidis en Roterdamo la 19-an, 21-an kaj la 22-an de aprilo. |
Dimanĉo, Aprilo 21, 2019 - 18:29
La 20-an de aprilo 2019 en la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio okazis la 50-a Malferma Tago. |