Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj Virtuala Kongreso (VK)


Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro Virtuala Kongreso (VK) okazos inter la 20.6-20.9.2020, dum la VK okazos inter la 1-8.8.2020.

UEA anoncas konkurson por krei emblemojn. Proponojn bv. sendi ĝis 14.6 al alekska@gmail.com. La unua premio estos senpaga aliĝo al la UK en 2021 aŭ 2022.

La programoj de MondaFest’ 2020 kaj de la VK aperos en Eventa Servo. Pri ideoj aŭ proponoj por eventoj kadre de la Festivalo aŭ Kongreso bv. kontakti la organizantojn kiel indikite ĉe https://eventaservo.org/e/mondafest2020. La plena komuniko: uea.org/gk/875a1