Konkurso por emblemoj de MondaFest' 2020 kaj VK


Konkurso por emblemoj de MondaFest' 2020 kaj VK: ĝis la 14-a de junio proponu emblemojn por la Monda Festivalo kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto!

Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la ideo de Monda Festivalo (MondaFest' 2020) kaj la Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto, UEA alvokas vin sendi proponojn pri emblemoj ĝis inkluzive la 14-a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj oficiale anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. La premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro povos aljuĝi pliajn premiojn al aliaj escepte bonaj proponoj. Legu pli pri la eventoj ĉe: https://eventaservo.org/e/emblemoj_MondaFest2020+VK.

Arto:Freepik.com.