Gazetara Komuniko de UEA n-ro 880. Granda esperantisto kaj eksa direktoro de UEA Victor Sadler forpasis


La 24-an de majo 2020, 83-jara, forpasis la eminenta esperantisto Victor Sadler. Sadler naskiĝis en 1937 en Britio kaj eklernis Esperanton en 1951, kiam li estis 14-jara. Li komencis uzi Esperanton, kiam li ekstudis en Kembriĝo, kie li fondis studentan Esperanto-klubon. Tra la jaroj membris en la klubo pluraj homoj, kiuj poste okupis gravajn postenojn en la Esperanto-movado. Sadler dum tiu tempo redaktis la informilon Studento de STELO, la Studenta Tutmonda Esperantista Ligo, en kies estraro li aktivis.

Post la doktoriĝo pri fonetiko en 1962, li eklaboris fine de 1962 ĉe UEA en Roterdamo, por redakti la revuon Esperanto. Li redaktis ankaŭ La Monda Lingvo-Problemo de 1968 ĝis 1973 kaj okupiĝis pri la Biblioteko Hector Hodler. En 1968 Sadler fariĝis ankaŭ direktoro de la Centra Oficejo. Li transdonis la redaktadon de la revuo en 1974 al Simo Milojeviĉ. En tiu epoko li ankaŭ kunorganizis plurajn Universalajn Kongresojn kaj instalis en 1980-1981 la unuan komputilan sistemon de UEA. Ekde 1980 li laboris kiel ĝenerala direktoro de UEA ĝis demisio en 1983, post kiam li restadis en Brazilo. Reveninte al Nederlando en 1985, li longe laboris en la projekto pri aŭtomata multlingva tradukado pere de Esperanto, DLT (Distribuita Lingva Tradukado) de la nederlanda firmao BSO, ekde 1985 ĝis la emeritiĝo en 2002. En 1986 li estis elektita estrarano de UEA pri Financoj, sed li devis demisii la postan jaron pro sankialoj.

Li verkis Budhisman terminaron (1962), Esperantan-sinhalan vortareton/i> (1963) kaj, kune kun Humphrey Tonkin, Terminaron por tradukado de Esperanto-dokumentoj (1976). Li verkis ankaŭ la poemajn librojn Memkritiko (1967), por kiu li ricevis la premion Arĝenta Sprono kaj Perversaj rilatoj (2015). Sadler estis ankaŭ ano de la Akademio de Esperanto de 1970 ĝis demisio en 1983.

Entute temas pri multflanka aganto de Esperanto, en la literatura, en la lingva kaj en la organiza kampoj. Kun granda respekto kaj dankemo UEA adiaŭas unu el la grandaj figuroj de nia movado en la dua duono de la pasinta jarcento, kaj nome de la tutmonda esperantista komunumo kondolencas al la vidvino Maiumi Sadler-Hamada.

El la Gazetaraj Komunikoj