Nuntempo en klasikstila vesto

Valentin Melnikov
Gerrit Berveling. Odoj & aliaj poemoj.
Zwolle, VoKo , 2009.
50 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 7,50 €

Mendi en la katalogo de UEA
Gerrit Berveling estas konata fa­kulo pri la latina lingvo kaj ĝia li­te­raturo, multon tradukis. Do ne mi­rindas, ke ankaŭ en sia originala ver­kado li iam emas sekvi klasikajn tra­diciojn. Lia libreto konsistas el 12 “Odoj” kaj 7 “aliaj poemoj” (kaj fine arti­koleto “Pri mia verkado”). En mallonga en­konduko li klarigas, kio estas “odo” – tamen mem agnoskas, ke tiu vorto “estas esprimo preskaŭ senenhava: ĝi sim­ple estas “iu poemo”, multe pli ne es­tas direbla...” – sed li emas precize imiti la stilon de Horacio.
Tamen, la temoj apenaŭ konvenas por alta poezio. Politika artikolo aŭ pam­fleto, eĉ se skribita per kurtaj li­nioj, dismetitaj zigzage, eĉ kun ritmo – ne fariĝas odo, t.e. lirika poemo (laŭ PIV). Militoj, perforto, manko de ho­maj rajtoj – ĉu taŭgas?
Jes, laŭ antikvaj normoj odo de­vas enhavi striktan ritmon (rimojn nepre ne, ili aperis nur mezepoke). Enkonduke Berveling eksplikas la ne­ce­san distribuon de silaboj kaj akcen­toj, kaj en ĉiuj odoj li uzas tiun. Nu, per vortoj de Kalocsay, la ritmon dum lego mi devas serĉi por konstati ĝian ĉees­ton teorie. Ĝi ja ĉeestas, sed por sekvi ĝin, la aŭtoro rompas frazojn en ne­konvenaj lokoj, kontraŭ logiko kaj gra­matiko. Ekzemple (provu legi ritme senstumble, taksu ankaŭ la temon):

Ja kiu scios, kio okazis en
Irako, kiukaŭze Kuvajton ĝi
invadis? Ĉu por venĝi ŝtelon
kaŝe subteran de naft-provizo?
Ĉu nur potencavido, orgojlo aŭ
parenca strebo puŝis Hitlere eĉ
invadi kaj ekmurdi? Kiu
povas deĉifri la fundajn pensojn?
(“Odo pri la Tria Mondmilito”)

Kion celis diri la aŭtoro per “Eti­ko por virinoj”? Ankaŭ en aliaj “odoj”, se ne kontraŭmilitaj, liaj pen­soj ne pli klaras. “Barack Hussein Oba­ma” en­ha­vas enormajn laŭdojn, eĉ kom­pa­ron kun romia imperiestro. Nu, ne sola Ber­veling tiam ek­zaltiĝis pri li, esperis bri­­lan futu­ron pri, i.a., “reformo de Uson’ mo­ralen” – kaj poste ama­­re seniluziiĝis (Vidu ekzemple mi­­an re­cen­zon pri Kvodlibeto en n-ro 1326, p. 161).
Malnovaj vestoj kaj armiloj ne­oportunas kaj strange aspektas nun­tempe, same malnovstilaj poemoj pri nuno. Do pli bone impresas la “aliaj poemoj”, ne havantaj striktajn limigojn. “Neniam promesis esti honesta” – ve­re pensigas. Kun “Se iu vin provas kon­vinki” neniam konsentos homo sper­tinta veran amon – sed vera amo tiom raras!.. Bonegas la esprimo: “la dio mis-teras” kaj pliaj vortludoj en “Frua Patristiko”...
La plej sukcesa ĉi-libre miaopinie estas “La muŝa mondmilito” – kan­toteksto verkita por “Kajto”. Poemon kun precize sama ideo antaŭ pli ol jar­cento verkis la armena poeto Ova­nes Tumanjan, mi legis ĝin en rusa tra­du­ko de Samuil Marŝak – sed ĉu aliaj literaturoj havas similan?

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.