Eksperimento estas eksperimento

Mikaelo Bronŝtejn
Eksperimento, La. La forgesita revolucio de Kartvelujo, 1918-1921. Eric Lee. Tradukis R. Corsetti k.a.. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2018 (2a eld). 264 paĝoj. Prezo: 13.20 €
Klarigo: En 1918 Kartvelio akiris sian sendependecon, ve!, por nur tri jaroj.

Ial ĉe la legado venis en mian kapon tiu ĉi moto, kiu ofte ripetiĝas en alia libro, kiel klarigo kaj pravigo por ĉiuj ajn okazaĵoj. Estas la filozofi-fikcia romano de fratoj Strugackij “La burgo kondamnita”, kiun antaŭ jaroj mi esperantigis kun kelkaj studantoj de mia tradukmetiejo. En fikcian urbon, plene izolitan de la mondo, teranoj trafas por travivi diversajn elprovojn - ekde invado de pavianoj ĝis kvazaŭnazia diktaturo. Tio vere ekŝajnis al mi se ne simila, tamen tre proksima al la eventoj de 1918 – 1921 en Kartvelio, kiujn priskribas Eric Lee en la detala grandampleksa esplorverko “La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921”.

Verdire, mi ne multon sciis antaŭe pri la menciitaj eventoj. Sovetiaj lernolibroj pri la historio kaj sovetiaj profesoroj eĉ en prestiĝaj universitatoj, instruante pri la disfalo de la Rusia imperio kaj pri la formiĝo de Soveta Unio, prezentis pri la tiuepoka Transkaŭkazo aŭ nenion, aŭ tute magrajn informoj. Tiel mi informiĝis ke post la Granda Oktobra Socialisma revolucio, la regon en la transkaŭkazaj gubernioj de Rusio akaparis kontraŭpopolaj partioj: en Azerbajĝano – musavatistoj, en Armenio – daŝnakoj, sed en Kartvelio la plej danĝeraj reakciuloj - menŝevistoj gvidataj de iu Ĵordania. Ilia rego bazis sin sur la britaj bajonetoj kaj sur la kanonoj de generalo Denikin, sed la popolo vokis la heroan Ruĝan armeon, kiu forpelis la malbonulojn. La sama popolo tuj ekdeziris aliĝi al la Unio de Sovetaj respublikoj, kaj per la tutpopola deziro tio estis farita. Primitiva klarigo, sed ĉiuj klarigoj pri la historio estis similaj en la tempo de mia junaĝo.

Nun do mi kun granda intereso legis la libron, kiu donas detalajn informojn pri la temo, spertoplene elangligitan de Renato Corsetti.

La subtropika lando, limanta krome kun la landoj same nefortaj kaj dependaj - Armenio kaj Azerbajĝano, enpremitaj inter Rusio kaj Turkio, la minacaj granduloj, – devis en into elekti inter tiuj fidindan protektanton. En 1783 estis elektita Rusio; ĉi okaze, krom la venkoj de la rusa armeo kontraŭ la turka, kompreneble, grava estis ankaŭ la eklezia kaŭzo, ĉar la reĝlando Kartli-Kaĥeti, kio estis tiuepoka Kartvelio, havis kristan-ortodoksan eklezion kiel ŝtatan.

La rakontado de Eric Lee startas ekde la 20-a jarcento. En la komenco de tiu la Rusian imperion skuis militoj kaj revolucioj – tio donis al la ĉelimaj etnoj de la imperio ŝancon por sendependiĝo. Sed eĉ antaŭe, en la fino de la 19-a jarcento en la imperio ekĝermis la movado de adeptoj de la marksa teorio. La studado kaj pridiskutado de la politikaj-ekonomiaj esploroj estis fakte tro fora de la reala vivo en la lando, sed dum la unua revolucio en la Rusia imperio (1905-1907), kiam la kamparanoj de la kartvela provinco Gurio decidis esti memstaraj, la teoriuloj- socidemokratoj ricevis la unuan eblecon por fari iajn praktikajn konkludojn. Probable, ĝuste la guria “antaŭeksperimento” venigis la kartvelajn socidemokratojn al certaj raciaj agoj post la ekrego en 1918. Se oni akceptas la libron de Eric Lee, kiel informe senriproĉan, oni konkludas, ke Noe Ĵordania, kiel gvidanto kaj inspiranto de tiuj agoj havis bone pripensitan kaj realisman programon por evoluigi la situacion en bona direkto. Bedaŭrinde, ekzistis multaj obstakloj kontraŭ efektivigo de ĉio programita.

Post finlego de “La Eksperimento” kaj fosado en aliaj alireblaj fontoj mi venas al opinio, ke la plej grava obstaklo estis manko de unueco inter la tri transkaŭkazaj ŝtatoj, sendependiĝintaj post falo de la imperio. Ĝuste tiu manko gvidis al disfalo de la Transkaŭkaza federacio preskaŭ tuj post la apero. Eblas klarigi tion same per la religiaj kaŭzoj, ja la eklezioj de armenoj, azeroj kaj kartveloj estas diversaj. Tamen oni preferu konsideri la historiajn radikojn de la reciproka interetna malŝato kaj la reciprokajn teritoriajn pretendojn de la ŝtatoj. Ĉi-flanke Kartvelio havis aldonan problemon pri la etnaj minoritatoj, – abĥazoj, adĵaroj, osetoj, - kiuj tra la tuta historio de la kunekzistado ne bone rilatis inter si, des pli kun la etna plimulto – la kartveloj.

Do ekde la komenco de la Eksperimento, t.e. de la formiĝo de la sendependa Kartvelio, tiu trafis en la kaldronon de milita aŭ duonmilta kirliĝo inter la minacanta Turkio, la bolŝevista Rusio, celanta rekolekti ĉiujn ĉelimajn partojn de iama imperio sub sian gvidon, la blankgvardiaj trupoj de Denikin kaj la ne tro amikemaj najbaroj – Armenio kaj Azerbajĝano. La pli-malpli milda apogo de la germanoj finiĝis pro malvenko de Germanio en la Unua Mondmilito, sed la britoj, venintaj anstataŭ la germanoj, havis alian politikon, ne tiom akcepteblan de la popolo kaj de la nova registaro. Oni enkalkulu ankaŭ la “kvinan kolonon”, la bolŝevistojn, pledantajn pri la reunuiĝo kun Rusio ne per pacaj mitingoj sed per armita kontraŭstaro.

Kion do? La juna ŝtato provis iel elturniĝi.

Per serĉado de fidinda subteno flanke jen de la germanoj, jen de la britoj, jen de la Socialista (La Dua) Internacio aŭ de la Ligo de Nacioj, kreita post la fino de la Unua Mondmilito – tiu fidinda subteno venis de neniu - diverskaŭze.

Per packontraktoj – jen kun la trupoj de Denikin, jen kun la bolŝevista Rusio, aŭ eĉ per milito kontraŭ la najbara Armenio. Evidentiĝis, ke ankaŭ ĉio ĉi ne bone funkciis.

Per diversaj internaj reformoj – por la terposedantoj, por la familioj, por la politikaj partioj kotopo. Konsiderante tion, kion prezentas la libro de Eric Lee, mi konkludas, ke la reformoj estis ne radikalaj sed laŭesence duonecaj. Malkontenta do restis plimulto de la loĝantaro. Tiu ekprotestis, do jam en februaro 1918 en Tbiliso la socidemokrataj gvidantoj devis uzi perforton ĝis pafado kontraŭ propraj civitanoj; tio, evidente, ne aldonis popularecon kaj subtenon.

Certe, ĉio ĉi faciligis la taskon de Stalino, kiam li sendis la Ruĝan Armeon por definitive akapari la Kartvelan respublikon. Des pli, ke la najbara Azerbajĝano estis akaparita eĉ pli frue, do en 1921 la ruĝarmeanoj povis eniri Kartvelion de la azera teritorio. Sekvis fondo de la Kartvela soveta respubliko enkadre de la Soveta Unio. Sekvis ĉiarimeda teroro kaj subpremo de alipensemuloj. La eksperimento finiĝis fiaske.

Mi ripetu: eksperimento estas eksperimento. Ĉu endis la eksperimento – pri tio oni ne diskutu. Sed, senkonteste, scioj pri la Kartvela demokratia respubliko de 1918- 1921 helpas kompreni la eventojn, okazintajn en la fino de la 20-a – komenco de la 21-a jarcentoj. La agojn de la diplomatiema Ŝevardnadze, la necedema Gamsaĥurdia, la riskema Saakaŝvili, ankaŭ la reciprokajn (aŭ antaŭirajn) agojn de la rusiaj regantoj.

Ĉu estas iaj rimarkoj pri la laboro de la tradukisto? Jes, kelkajn mi havas. Pleje lezis mian atenton la malkonstanteco ĉe prezentado de la nomoj. Sur la paĝoj de la libro aperas Lenin kaj Lenino, Stalin kaj Stalino, Trocki kaj Trocko, Kautsky kaj Kaŭcko, eĉ Kauŭcko (tion mi akceptu kiel preseraron). Miaguste, la “civitanan” militon mi nomus “intercivitana”. Anstataŭ la uzitaj formoj: “carista Rusio” kaj “carisma Rusio”, mi uzus pli proksiman por la rusa orelo (kaj pli precizan ja) – “cara Rusio”. Misprintaĵoj ĉeestas, sed ne multas, kaj entute, ĉiuj menciitaj manketoj ne grave malhelpas la legadon.

Mi povas citi la konatan moton: La historio instruas onin, ke ĝi instruas pri nenio. Sed tamen mi rekomendus al ĉiu ŝatanto de la historio legi “La Eksperimento”-n de Eric Lee – almenaŭ por plenigi la scivakuon pri la temo.