Knaranta muelilo

• Ionel OneţLa muelilo de la fortuno. Ioan Slavici.
Trad. Lenke Szász. Antverpeno: Flandra
Esperanto-Ligo, 2018. 155p.
Prezo ĉe UEA: 10,80 €
Mendi en la katalogo de UEA
Kompare kun la kulturoj de la najbaraj landoj, la rumana kulturo estas relative subreprezentata en Esperanto. Tial, do, la publikigo de nova traduko el la rumana literaturo devus esti ĝojiga, des pli kiam temas pri indaj aŭtoro kaj verko, ambaŭ instruataj en la lernejoj de Rumanio.
Ioan Slavici (1848–1925) naskiĝis en Şiria, tiam en la Aŭstra Imperio, nun en la distrikto Arad en Rumanio. Liceaj studoj en Arad kaj Timişoara, kaj universitataj en Peŝto kaj Vieno. Li famiĝis kiel prozisto, memoraĵisto, dramaturgo kaj ĵurnalisto.
Lian verkaron profunde influis la vivo en la transilvania ruro, kvankam la temaro ne estas pure transilvania. Atenta observanto de la vilaĝa kaj urbeta vivoj kaj brila analizanto de la homaj animstatoj, Slavici estis kreanto, konstruanto de vivecaj, realecaj situacioj kaj konvinkivaj roluloj.
Moara cu noroc, la novelo pri kiu ni okupiĝas, aperis unuafoje en 1880 kaj de tiam restas populara legaĵo. Kiel plejparto de la noveloj de Slavici, ĝi apartenas al la realisma, edifa literaturo. Ĉefverko de la aŭtoro, ĝi bildigas la sekvojn de senbrida avareco, de neregata deziro riĉiĝi. Malhonesteco, korupto, dubindaj aranĝoj kun same dubindaj uloj fine kondukas al pereigaj sekvoj. Kvankam la verko prezentas agojn kaj homojn en la Banata ruro, per sia mesaĝo ĝi estas universala. Ĝi estas deviga legaĵo en la rumanaj lernejoj kaj tradukiĝis en kelkajn lingvojn. Laste en Esperanton. Malgraŭ kelkaj regionismoj, la rumana teksto legiĝas flue, senĝene. Ĉu la samon oni povas diri ankaŭ pri la Esperanta traduko? Bedaŭre, ne.
Nia muelilo knaras de la titolo (kial “muelilo” kaj ne “muelejo”, pli sencohava en la kunteksto?) ĝis la paĝo 155, kiu disponigas kelkajn “Notojn de la tradukinto”, ne tute senriproĉajn. Ĝi grincas ĉiaartike: traduke, lingve, stile, tipografie.
Ĉar, malkiel muelejo, muelilo ja turniĝadas, la nia estas – laŭ la nekomprenebla kaprico de la tradukinto (aŭ de la vento) – jen “La muelilo de la fortuno”, jen “Muelilo de la fortuno”.
La lingvaĵo de la traduko estas simpla, senpretenda. Bedaŭre, je ĉiu turno de la muelilo (aŭ de paĝo) konstateblas, ne sen ĝeno, ke temas pri tradukaĵo. Kion komprenas, ekzemple, la leganto el la esprimo “… rigardante kiam al la edzino, kiam al la bopatrino…” (p. 21), laŭvorta traduko el la rumana? Anstataŭigu la du “kiam” per du “jen”. Ĉu pli komprenebla? Espereble jes. Ankaŭ sur la p. 146 aperas laŭvorta (kaj ne eleganta) traduko el la rumana: “… faris trifoje al si la signon de la kruco…”. Pli simple kaj pli elegante estus “… trifoje krucosignis…”.
La rumana “bani” ja estas en pluralo, sed ĝi tradukiĝas en Esperanton per “mono”, ne per “monoj”. “Înţelegere” signifas “kompreno”, sed ankaŭ “interkonsento”, kiel devus esti sur la p. 33: “vi elektu la bonan komprenon kun mi”. Sur la paĝo 51 estas malfacile, se entute eblas, kompreni kion signifas “poste li metos la ĉevalojn al la ĉaro”. Ĉu anstataŭigo de “metos” per “jungos” helpus? Espereble, alie la ĉaro ne antaŭeniros.
Plurloke la vortelekto montriĝas dubinda, se ne erara. Listigi eĉ nur la verajn erarojn ne eblas ĉi tie – mankas spaco. Kelkajn tamen ni menciu: “ĉiu ŝia sango” (p. 80) devas esti “ŝia tuta sango”; sekvapaĝe, anstataŭ “kareseme” devus esti “kortuŝite”; sur la paĝo 87 “mortpikita” (ĉu de kulo?) devas esti “ponardita”; plurfoje aperas en la libro “pendigilo” anstataŭ “pendumilo”. Sur la paĝo 50 troviĝas la laŭvorta traduko “esti parolo”; nu, oni plu traduku tion al “temi”.
Kvankam malgrandaj, la prepozicioj povas doni seriozan kapdoloron. Ankaŭ en la prezentata libro ili faras tion… por la leganto. Aldone, suferigas la seriozaj misoj en la uzado de la komo, kiu aperas antaŭ preskaŭ ĉiu “kaj”, eĉ kiam malutile.
Unu el la plej gravaj pekoj estas la elizio de verba finaĵo. Sur la paĝo 61 aperas trifoje “las’”. Nu, la fakto ke en la rumana “las’” signifas “lasu”, ne estas sufiĉa kialo por elizii la povran “u”. Ĝi restU! Alia serioza peko estas la ellaso de subjekto en frazo, kio eblas en la rumana, sed ne en Esperanto. Kaj, tre ĝenaj estas la “mis-igoj”: “… la maljunulino vestigis la infanojn en purajn subvestaĵojn…” (p. 11); “… kiam li prenis ŝin je la talio por turnigi ŝin…” (p. 43); “Lasu, ĉar mi finigos ĝin!” (p. 130); “Timtremas lin la tuta kamparo…” (p. 15).
Ne malpli grandaj estas la tipografiaj fuŝoj: tra la tuta libro longa streketo, tie kie necesas mallonga (ekz. p. 87: “foj–foje” anstataŭ “foj-foje”; p. 93: “du – tri” anstataŭ “du-tri”). En pluraj lokoj mankas la dialogstreko, komence de alineo, tiel ke oni supozas tian alineon nelogika daŭrigo de la antaŭa alineo.
Unu el la plej rimarkindaj teknikaj fuŝoj estas la tute blanka paĝo antaŭ ĉiu ĉapitro, kun la rezulto ke en la libro mem 8 paĝoj kun malparaj numeroj (ja indikitaj!) estas tute blankaj, aldone al la 5 fine de la libro.
Kvankam fotoj de la aŭtoro facile haveblas, sur la dorsa kovrilo aperas bildo de poŝtmarko kun… aktoro kiu ludis en filmo, bazita sur la novelo de Slavici. Sur la poŝtmarko (aperinta en serio de “Grandaj rumanaj aktoroj nuntempaj”), neniu mencio pri la novelo aŭ pri ĝia aŭtoro. Nu, se tio nur estus la plej granda peko de la libro!
Konklude: nia muelilo bezonas kompetentan ripariston (kiu havos multe da laboro) kaj de la leganto postulas abundon da pacienco. Sekve, bone oleu viajn paciencon kaj lingvan toleremon antaŭ ol aliri “La muelilo de la fortuno”).
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la junia numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.