Recenzoj

Tiuj, kiuj deziras recenzi por la revuo Esperanto, estas invitataj kontakti la redakcion ĉe revuo.esperanto@gmail.com aŭ pere de la poŝtadreso, indikita en la kolofono.
Tiuj, kiuj ricevis varon por recenzo, estas petataj sendi la recenzon aŭ kontakti la redakcion. Varojn ricevitajn kaj nerecenzitajn oni fakturos al la ricevinto.

Anna Lowenstein

100 zamenhofaj proverboj.
Nora Caragea. Frankfurt am Main: La aŭtoro, 2005. 52p. 15x21cm.
Prezo: € 10,80.

Ĉe la libroservo dum la kongreso en Vilno, multaj esperantistoj rimarkis kun intereso la supran libreton. Trafoliumante ĝin ili trovis paĝojn da misteraj simboloj; bedaŭrinde multaj homoj ne komprenis pri kio temas, kaj tuj remetis la libron sen pliaj esploroj. Tiel ili maltrafis la ŝancon ekzerci sian cerbon per aparte postulaj kaj lerte elpensitaj enigmoj.

Baldur Ragnarsson
Yvonne. Sonetoj malsekretaj. Timothy Brian Carr. Rotterdam: Bero, 2009. 251p. 18cm.
Prezo: 15,90 €

La titolo Yvonne, virina nomo; la subtitolo Sonetoj malsekretaj aludas al «Sekretaj sonetoj» de Kalocsay, tiu legaĵo sinripete enuiga malgraŭ ĝia forma perfekteco. Kio pri la 224 sonetoj, kiuj rekte aŭ nerekte estas dediĉitaj al Ivona? Mi tuj diru, ke ili certe ne estas enuigaj, savas ilin la persona tono ĉie konstatebla, kontraŭe al la Kalocsajaj, kaj pli da tema varieco; tamen ili, okaze, povas efiki lacige, sed ne nepre en negativa senco.

Angela Tellier
Ĉio fareblas.
El la franca tradukis Martine kaj Christian Rivière. Cholet: Éditions Pour penser à l’endroit, 2006. 16p. 20cm. ISBN 9782915125238.
Prezo: € 6,00.

Ĉu mi malplaĉis al vi?
Marie-France Conde Rey. Angulemo: Ĉarenta Esperanto, 2008. 20p. 15cm. ISBN 9782953130812.
Prezo: € 6,30

Bele estas konstati, ke nuntempe aperas en Esperanto pli kaj pli da belaj kaj ĉarmaj libroj, kiuj celas junajn infanojn. Diversformaj, kaj prezentantaj rakontojn diversstile, ĉi tiuj libroj riĉigas la librobreton de infano.
Libroj por legi enlitiĝe estas certe aprezataj de infanoj, sed ne malpli utilaj estas tiuj, kiuj ne timas pritrakti tiklajn, kaj por infanoj ofte ege ĝenajn kaj enormajn, problemojn de la ĉiutaga vivo.

Ziko van Dijk
Tuj apude. Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA. Humphrey Tonkin. Rotterdam: UEA, 2008. 56p. 20cm. ISBN 9789290171065.
Prezo: € 7,50

Pri kelkaj libroj oni vere miras ke ili ne aperis jam antaŭ jaroj. Ĉu ne estas tute okulfrape ke malmulto estas tiel senchava kiel esperantlingva gvidlibro tra Roterdamo? Humphrey Tonkin entreprenis tion okaze de la Universala Kongreso de 2008, komune kun Peter Bulthuis kaj Francisco Veuthey.

Anna Löwenstein
Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo: portreto de japana urbeto.
Ĵuniĉi Saga. Trad. Judyta Szczerbicka-Yamato. Jelenia Góra: AD REM, 2006. 265p. 25cm. ISBN 8389863464.
Prezo: € 31,20

Fiŝkaptistoj, komercistoj, metiistoj, gejŝoj: jen nur kelkaj el la homoj, kiuj kontribuis al ĉi tiu tre interesa libro. Temas pri memoroj de la pasinteco (ĉefe el la komenco de la ĵus pasinta jarcento) kolektitaj de maljunuloj vivantaj apud la Lago Kasumigaura, 70 kilometrojn nordoriente de Tokio. En sesdeko da mallongaj intervjuoj ili donas bildon de la tuta socio de la pinto ĝis la fundo.

Sten Johansson
Ĉu vi konas Blaise Cendrars?
Manuel de Seabra. Vieno: IEM, 2007. 86 p. 23cm. ISBN 3010000332.
Prezo: € 12,30

En la Esperanta romanarto superregas kelkaj kategorioj. En fruaj epokoj ofte temis pri verkoj ideaj aŭ idealismaj en iom eksmoda stilo. En la lastaj jardekoj krimromanoj, ofte sen tre altaj pretendoj literaturaj, okupis ampleksan parton.
Inter la relative malgranda parto, kiu ambicias iom pli, dominas tradicia rakonta stilo. Eĉ kiam la lingvo estas eksperimenta, la strukturo kaj verka tekniko ĝenerale restas pli klasika. Kaj malofte oni trovas realisman rilaton al nia moderna socia kunteksto.

Luiza Carol
Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinĉi.
Hans Ulrich. Trad. Benata Hengstmengel-Koopmans. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2008. 111p. 20cm. ISBN 9788087169018.
Prezo: € 9,90

Kun granda plezuro mi legis ĉi tiun libron, kiu plej taŭgas por mezgradaj lernejanoj, sed povas interesi kaj amuzi ankaŭ pli aĝajn adoleskantojn kaj plenkreskulojn. La romano estas kvazaŭ panorama rigardo al Florenco en la 15-a jarcento, kiel la fronta kovrilo sugestas. La teksto prezentiĝas kiel rememoraĵo verkita de plenkreskulo, pri sia infanaĝo en Florenco. Tiu rakontas pri la periodo kiam li estis unu el la lernantoj de Leonardo da Vinĉi, dum lia edzino Giraga (kiu nun helpas al li rememori detalojn) estis la sklavino de nobela familio. Paolo, la eksa lernanto de Leonardo, surpaperigas tiun ĉi rakonton por sciigi al sia filo familian sekreton: tiu ĉi estas la nepo de la murdita nobelo Juliano de la Mediĉoj.

István Ertl

L’esperanto in Italia. Alla ricerca della democrazia linguistica.
Carlo Minnaja. Padova: Il Poligrafo, 2007. 225p. 21cm. ISBN 9788871155463.
Prezo: € 23,70

Kiom da homoj interesiĝas pri la historio de la itala Esperanto-movado sufiĉe por preti legi monografion 225-paĝan? Kelkcento, mi supozas. Kiom el tiuj regas la italan lingvon? Kelkdeko, mi imagas. Tiu aferstato bedaŭrindas, ĉar se ankaŭ nekonantoj de la itala povus trafoliumi la verkon de Carlo Minnaja kun kompreno, ili facile kaptiĝus kiel aĉetantoj. La erudicia libro sin legigas kvazaŭ streĉromano, kun vivoplene priskribitaj protagonistoj — ekde Marignoni kaj Ghez tra la familio Minnaja, la fratoj Migliorini aŭ Clelia Conterno, ĝis Corsetti kaj De Salvo — kaj kun same tridimensiaj flank-figuroj kiel... nu, sed neniun ni ofendu per la epiteto „flanka“.

Carlo Minnaja

Alia Venecio.
Predrag Matvejević. Trad. T. Chmielik. Czeladź: Hejme — Libro-Mondo, 2006. 144p. 19cm. ISBN 8392028929.
Prezo: € 12,00.
Mediteranea breviero.
Predrag Matvejević. Trad. T. Chmielik. Bydgoszcz / Svidniko: Skonpres / Libro-Mondo, 2007. 231p. 21cm. ISBN 9788389962065.
Prezo: € 17,70

La historio de Venecio estas skribita kaj mi ne scias, kion novan mi povus aldoni; per tiu frazo komenciĝas unu el la sennumeraj ĉapitretoj de la verko Alia Venecio, de la kroato Predrag Matvejević, doktoro de Sorbono, orda profesoro pri slavistiko en Romo, pluruniversitate honora doktoro, verkisto, vicprezidanto de PEN-klubo, gajninto de sennombraj premioj, vojaĝanto, intelektulo por kiu la sorto de Mediteraneo ne estas indiferenta. Male al lia diro, en la menciita verko troviĝas multo nova pri malnovaĵoj, pri detaloj, pri eta vivo, pri kutimoj, pri historiaj nomoj, nu, entute multo, kion oni ne trovas en la turistaj gvidlibroj. Troviĝas tio, kion supraĵa turisto ne serĉas, blindigite de aliaj briloj kiel Placo Sankta Marko aŭ la Granda Kanalo. Por rakonti pri kanaletoj, fiŝkaptistoj, patronaj sanktuloj necesas Venecion ne nur koni, sed ankaŭ ami. Tial la leganto estas mane tenata, sekvante la rakontojn pri panistoj kaj panspecoj, pri barbiroj kaj iliaj raziloj, pri la tombejo por hundoj, aŭ pri la malnovaj, ordinaraj, nerenomaj gastejoj, kiujn la aŭtoro nomas „la plej belaj, sovaĝaj floroj de Venecio“.

Alexander Shlafer
Naturaj vortordoj en Esperanto.
Wim Jansen. Rotterdam: UEA, 2008. 40p. 21cm. ISBN 9789290171034.
Prezo: € 4,50

Tiu ĉi kompakta, sed enhavoriĉa verketo estas bazita sur la samaŭtora nederlandlingva doktoriga disertaĵo Woordvolgorde in het Esperanto (Utrecht: LOT, 2007). Estas notinde kaj laŭdinde, ke tiu ĉi studo – malkiel multaj aliaj verkoj pri Esperantaj gramatiko kaj stilo – baziĝas sur klare difinita metodologio.
Parte en la «Enkonduko», kaj parte en la «Glosaro» kaj «Tekstnotoj» fine de la libro, la aŭtoro klare kaj eksplicite difinas la terminojn kaj nociojn, kiujn li uzas, aldone apogante sian preferon de kelkaj nekutimaj aŭ neologismaj elektoj por faka uzo, ekzemple, «fleksio» uzata en la senco de ĝenerala fenomeno («lingvo kun riĉa fleksio» sur p. 9) aŭ «rilev-» por la angla «relevant» (p. 40). Ĝenerale la lingvaĵo de la verko estas bonstila kaj klara. La libreto estas zorge kompostita, presita kaj broŝurita.

Paĝoj