Rusio vide el Brazilo

Valentin Melnikov
Geraldo Mattos. Ivan la Sesa
Reeldono de versdramo, avangarda por sia tempo. Libro-mondo / DEC, Świdnik / Đurđevac, 2017 (2-a eld). 132 p.
Prezo ĉe UEA: 16,50 €

Eĉ inter kleraj rusoj malmultaj me­moras pri la imperiestro Ivan VI (Ivan Antonoviĉ, 1740–1764). Prok­la­­mita imperiestro en dumonata aĝo, jam post jaro rezulte de kortega ren­verso li estis sekrete malliberigita sub fremda nomo, komence en Ĥolmogori (Arĥangelska regiono), kaj li finis sian ne­longan vivon en la fama Ŝliselburga fortreso. Malpli-ol-24-jara li estis mur­dita (laŭ sekreta instrukcio de la tiama imperiestrino Ekaterina II) ĉe provo liberigi lin.

Voltaire, eksciinte pri tiu okazaĵo, diris: “Al mi ŝajnas, ke Katarina liveris al la dramaŭtoroj temon por grandioza tra­gedio!” Tamen ial tio interesis neniun rusan aŭtoron. Strange, la koncernan te­atraĵon verkis en Esperanto, aliflan­ke de la terglobo, la brazilano Geraldo Mattos – tiam nur 22-jara, ankoraŭ ne­konata: liaj majstraj libroj aperis dum
la sekva duonjarcento... La dramo unue aperis en 1953, kaj estis lukse reeldo­nita en 2017 (jam post la morto de la fama aŭtoro). Se konsideri, ke teatraĵoj originale verkitaj en Esperanto ĝene­rale malmultas, kaj longaj 5-aktaj nom­breblas perfingre – la verko nepre estas atentinda.

Kvankam en la antaŭparolo la dramo estas nomita avangarda, la ver­soj sonas pompe, tia stilo konvenus por traduki teatraĵojn de la 18-a jc... sed ĉu eble ĝuste tiel necesis krei la etoson? La figuroj estas plataj, unukoloraj (ja, laŭ tradicioj de la tiama literaturo). Ivan ĉi­am nur palavre plendas pri sia malfe­liĉa sorto, la pastro Paŭlo same palavre kaj bombaste konsolas (kvankam, tio nur ja estas devo de pastro), en aliaj scenoj edifa voĉo sonas “el nenio”; la provosoj estas absolutaj kanajloj... Kaj ĉu vere la kompatinda febla junulo, se liberigita, povus iĝi pli inda caro, ol Ekaterina?

Iuj frazoj sonas filozofie, eĉ pro­verbece: “Mi kredas, / ke eĉ fidelan koron mono knedas” (p.23); “Regado kaj virino eble havas / la saman sorton: ili ambaŭ ravas / dum la konkero, antaŭ la posedo. / Post tio nin turmentas granda tedo.” (p.26); “La forto kaj allogo de virino / similas la potencon de la vino! / De ambaŭ iom ĉiu homo prenas, / tro multe ne, ĉar ambaŭ nin venenas...” (p.66); “Senpage eĉ la hundoj jam ne flaras” (p.95).

Mi estis preta vidi (kaj eĉ par­doni) neeviteblajn fuŝ(et)ojn. Tamen, “majestaj oksikok-arboj” (tiel rusoj tra-
­­dicie nomas okulfrapajn misojn en ver­­koj de alilandanoj pri Rusio) pres­kaŭ forestas. Dubindas, ĉu la kortegano Ra­zumovskij povus en ĉeesto de aliaj personoj rektadire instigi la carinon al amorado – eĉ se ĉiuj sciis, ke li estas ŝia amanto. La konspirantoj planas liberigi Ivanon pace, nepre neniun murdante – ĉu kredeble? Kaj tute false sonas la lastaj patosaj vortoj de Berednikov.

Kelkloke lamas la ritmo, kio faci­le korekteblus per uzo de apostrofo aŭ simile. Eble kulpas ne la aŭtoro, sed la redaktoro? La nomo de la urbeto Ĥolmogori ial ĉie en la teatraĵo estas akcentata sur la lasta silabo – kvankam la ĝusta akcento estas sur la antaŭlasta. La familinomo Bestuĵev devas havi ak­centon sur la dua silabo – ne sur la tria kiel en la teksto (p.37); Razumovskij, male, sur la tria, sed ne sur la dua (p.48). Plena kaoso estas kun nomformoj. Normale oni menciu carojn kaj pastrojn per nura personnomo, ĉiujn ceterajn per familinomo. Tamen la listigitaj per­sonoj havas jen familinomon, jen per­sonnomon+familinomon; jen nuran per­sonnomon inter kunuloj kun fami­li­nomoj. Neniam ruso nomus sian pat­­ron “Miŝka”. Aperas eĉ neeblaj no­moj kiel “Jeniĉka” (akcentita “i”): eb­lus supozi mistajpitan “Ĵeniĉka” (akcentita “e”) – arkaikan karesformon de “Eŭge­no”, sed maturan viron tiel povis no­mi nur lia patrino aŭ edzino en inti­ma etoso... Ankaŭ familinomo Vlasev kun akcento ĉe la dua silabo estas ne­ebla por ruso, la ĝusta formo estas Vlasjev (unua silabo akcentata). Fakte, ĉiuj nomoj estas prononcataj mise.

Plurfoje senteblas, ke iuj vortoj ape­ras nur pro rimbezono, ne konve­nas sence. Nur en la unuaj scenoj (pos­te al mi tedis listigi) troveblas: “dia­dem’” (p.28) – devus esti “krono”; “magnato” (p.30 – eksa caro); “kriu” (p.31, laŭsence – respondu, raportu) k.a. Kelkaj vortoj estas tute fremdaj por la etoso: loĝanto de norda Rusio me­ze de la 18-a jc ne povis scii, kio estas “si­­ro­ko” (p.43). Kaj kio estas “anima gan­go” (p.117)? Aperis eĉ gramatikaj era­roj: “...donos ... kion vi necesas” (p.37), “La batoj de horloĝo min memoros” (p.56); apenaŭ komprenebla “[vi] en korupto la amoron kisas” (p.74)... Kom­posteraroj ne multas, sed ĝenas.

Do la teatraĵo, des pli lukse eldo­nita, impresos komencantojn, ankoraŭ ne spertajn lingve. Ĝi perfekte bone­­gas en libroekspozicioj por nees­pe­rantis­ta publiko. Sed spertuloj trovos en ĝi multegon de diversspecaj aga­caj fuŝoj.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.