"Nur tri kolorojn", de Eli Urbanová

William Auld

Originale publikigita en la januara numero (n-ro 662) de 1961 de la revuo Esperanto kiel parto de la artikolo "Novaj libroj" (p. 14).

Nur tri kolorojn, de Eli Urbanová. Prezento de Julio Baghy. Ilustraĵoj de Karel Oberthor. Stafeto, Beletraj Kajeroj, n-ro 3. Eld. J. Régulo, La Laguna, Tenerifo, Kanariaj Insuloj, 1960. 140 p. 22 x 19 cm. Prezo: 1,80 €, triona rabato ekde 3 ekz. Aĉetu en la Libroservo de UEA!

[...] ni havas la unuan poemaron de la konata, plurfoje premiita, ĉeĥia poetino Eli Urbanová. Jam ne temas paroli pri majstreco de formo, estrado de la lingvo: ĉion ĉi oni povas sendiskute supozi ĉe la plimultaj nuntempe aperantaj poemaroj; anstataŭ tio ni rajtas senplue aŭskultadi al la individua voĉo de la poetino, enprofundiĝi en ŝian verkon por el ĝi ĉerpi la spertojn, kiujn al nia akceptema animo ŝi proponas. Kion ni aŭdas, kian impreson ni ricevas? — impreson de pasio, sentemo kaj sensemo. Jen vivturmentita estaĵo, por kiu la verkado estas ia liberigo kaj malŝarĝo meze de la doloroj, ĉagrenoj kaj problemoj:

Sed tag’ ebria! Forgesitaj devoj.
En mi sin nome akumulis premo.
Sur sof’ mi kuŝas,
        dronas mi en revoj . . . .
Kaj la rezulto? Ploro aŭ poemo.

Sufiĉe ordinara speco de mensa lakso? Ĉu la poezio ne ĉiam naskiĝas el iaj turmentoj? Kaj tamen la rezultaĵo valoras por aliaj personoj, nur se la poeto sukcesas universaligi sian sperton, nur se li el ĝi kreas veran artverkon. Tion faras Urbanová. Kiel ĉiam estas la surprize trafe elektitaj esprimoj kaj figuroj, kiuj sentigas al ni ion, kio ĝuste al ni parolas:

en sonĝo nur
mi tra feliĉa ploro
diradas al vi: Ci!

(En "Lingvo Stilo Formo" Kalocsay iam prave pruvis, ke por esperantistoj multe pli intima estas la formo vi ol la mortnaskita ci; kaj tamen jen vidu, kiel la poetino sukcesas enblovi, se nur por momento, la vivon en tiun rigidan vorteton!) Aŭ denove:

Ja estis peza vino,
kiun ni trinkis kune. . . .

La kutimo de iuj niaj poetinoj, inkluzive de Urbanová, anime senvestiĝi antaŭ ni ("Curriculum Vitae", "Disiĝo" k.a.) starigas interesajn demandojn por poeto, kies kutimo estas ĝuste la inverso, nome vestiĝi en plej diversaj ŝminkaĵoj kaj aliies observitaj kostumoj, kaj devigas nin serĉi teoriajn bazojn por la poezio sur pli larĝa tereno, ol ĝis nun estas ĝenerale farite. Sed la duan kutimon — tiun de alivestiĝo — havas ankaŭ Urbanová. Se en kelkaj partoj de Nur tri kolorojn ŝi pasie prezentas pure subjektivajn travivaĵojn: en precipe "Pri mi mem" kaj "Gutoj de intimo"; en aliaj partoj ŝi transkorpiĝas kiel sorĉistino, princino k.a., kaj tute precipe en sia sovaĝe kortuŝa, maltrankvilega fantaziaĵo "Hetajro dancas": tiu dekkvinpoema ciklo verkita kvazaŭ de antikva (tempe, ne aĝe!) ĉiesulino:

Kantas mia korp’
        nudan kanton tange —
Kisu, kisu min, kun pasi’, ĝissange!
Pro volupta trem’ mi ebrie svenas
        Kaj vi ne venas!

Tre bonvena estas Nur tri kolorojn, kaj ĝi donos plezuron al multaj legantoj. Almenaŭ unu leganton ĝi jam multe plezurigis.