Recenzoj
Tiuj, kiuj ricevis varon por recenzo, estas petataj sendi la recenzon aŭ kontakti la redakcion. Varojn ricevitajn kaj nerecenzitajn oni fakturos al la ricevinto.
• Fernando Pita |
• Tobiasz Kubisiowski La objekto de tiu ĉi recenzo estas libro de Eddy Raats. Libro kiu mem ne havas titolon, sed konsistas el du titolitaj partoj: La vivo de orkestromuzikisto kaj La arĉinstrumentoj, kaj estis eldonita lastjare de Monda Asembleo Socia. Temas pri unu el la malmultaj esperantlingvaj libroj pri muziko kaj ĉirkaŭmuzikaj temoj, precipe se oni konsideras nur tiujn eldonitajn en la lastaj jaroj. |
• Fernando Pita Libromaniuloj, kiel mi mem, kaj eble ankaŭ la kara leganto ĝenerale interesiĝas ne nur pri la libro mem, sed aldone pri ĝia historio: kiel naskiĝis en la kapo de la aŭtoro la ideo ĝin verki; la travivaĵoj kaj (mis)aventuroj vivigitaj de la teksto antaŭ, dum kaj post ĝia eldono ktp. Al tiuj homoj estos interese scii, ke la nun pritraktota verko havas nekutiman devenon: post dufoja eldono en Hispanio, la aŭtorino María Ángeles Maeso postulis, dum la preparado de la tria eldono ne nur ke ĝi estu dulingva, sed ankaŭ ke tiu dua lingvo estu ĝuste Esperanto! Tiamaniere marŝis surscenejen Miguel Fernández, lerta hispana esperantlingva poeto, kiu ja majstre preparis version de la libr(et)o nialingven. |
• D-ro BAK Giwan |
• Haitao Liu La recenzata verko estas popularscienca libro pri homa lingvo. Se konsideri la tre proksiman rilaton inter homo kaj lingvo, ekzistas multaj similaj legaĵoj skribitaj en diversaj lingvoj. Esperantistoj ofte pli interesiĝas pri lingvaj aferoj. Tial, Esperante eldoni tian libron tute kompreneblas. Tamen, la historio de ĉi tiu libreto, kiu unuafoje estis eldonita en 1927, ne estas tiel simpla. Ĝi ne nur estas la unua Esperanta enkonduko pri ĝenerala lingvistiko, sed ankaŭ la unua Esperanta libro verkita de fama lingvisto, Willian E. Collinson. Kial oni represis ĉi tiun libron post preskaŭ 100 jaroj? Forme, kio estas la diferenco inter la malnova kaj nova eldonoj? |
• Angela Tellier |
• Ĵak Le Puil Tiu ĉi farseto unuakta, de Moliero, ne estas vere ĉefverko. Ĝi tamen estis jam esperantigita (de Victor Dufeutrel) en 1905 kun la titolo La edziĝo kontraŭvola kaj prezentita en la unua UK. Ĉu la unua traduko estis vere malbona? |
• Miko Sloper Antaŭ pli ol jardeko (1998) Jacques Yvart eldonis albumon de ses esperantigitaj kantoj de la fama franca kanzonisto Georges Brassens. Tiu ĉi nova KD proponas tre raran eblaĵon: la aŭskultanto povas aŭdi la samajn kantojn rekantitajn per la sama profunde basa voĉo post dek tri jaroj da maturiĝo. |
• Ĵak Le Puil Post multaj, multegaj jaroj fine revenis Ĝanfranko. Ĝanfranko Molle, kiu antaŭ tridek jaroj, kun sia kasedo La vojo malfermis la pordon al tuta generacio de kanzonistoj. |
• Gunnar Gällmo La budhisma tradicio ekde sia komenco sciis uzi fabelojn kaj fablojn; kelkajn oni trovas jam en la palilingva Tripitako, kaj pliajn en la mezepokaj komentarioj de Buddhaghosa kaj aliaj precipe al la Ĝatako (Jataka), pri la antaŭaj vivoj de Budho, kaj al la Dharmo-pado. Ofte la rakontoj estas konataj jam en antaŭbudhisma literaturo kaj importitaj en la budhisman, kun provo fari ilian moralon pli budhisma. (Kaj se la budhisma literaturo foje importis rakontojn, ĝi ankaŭ eksportis ilin; kaj la ortodoksa kaj la katolika eklezioj siatempe – pro eraro, sed tamen – eĉ kanonizis Budhon sub la nomo Sankta Jozafat aŭ Joazaf, kiam la legendo pri lia vivo transpasis geografiajn kaj religiajn limojn kaj aliformigis lin en kristanan sanktulon.) |