Puto de serpentoj

Stefan MacGill
Serpentoj en la puto. István Nemere. 184 p. Sezonoj, Kaliningrad, 2009. Prezo ĉe UEA: € 18,00

Mendi en la katalogo de UEA
Jen politika kaj socia romano pri enmigrantoj, terorismo kaj la kon­fli­k­toj inter kulturoj kaj la grandaj re­ligioj, unuavice inter la islamo kaj kri­s­tanismo. Efektive, temo tre aktuala en la nuntempa vivo en la lando de la aŭtoro kaj tra la tuta Eŭropo. Sed la verko datiĝas el 2009 kaj estis cer­te ver­kita pli frue ol tio – la plej lasta­tempa realmonde aludita atenco estis tiu en Londono en 2005. Do, longe antaŭ la amasaj alvenoj de migrantoj en 2015.
La romano zorgas loki sin en lan­do, kiu ne estas identigebla kun certe­co. Multo okazas en ‘La Urbo’ – ĉiam kun majuskloj – la sola limiga faktoro es­tas, ke en tiu ĉefurbo loĝas iom signi­fa komunumo de araboj kaj islamanoj, kune kun siaj moskeoj, tapiŝvendejoj kaj universitataj grupetoj. Kiel kutime de la aŭtoro, la lingvaĵo estas rekta, kla­ra kaj ne tro komplika. Glosoj estis pre­zentitaj por kvar specifaj etnaj ter­minoj; krom tio la romano havas mal­pli ol kvin vortojn, kiuj sendus kapa­blan leganton al vortaro.
La tuto disvolviĝas en trideko da ĉapitretoj, tipe longaj inter 1 kaj 6 pa­ĝojn, do la verko estas facile digestebla. Kiel kutime por la ĝenro, la romano es­tus facile imagebla en filma versio, kun oftaj saltoj, de unu ĉapitreto al alia, inter lokoj kaj roluloj. Do, en unu momento ni trovas nin apud la cen­tro de terorisma ĉelo plananta ata­kojn, en alia en la sekreta sidejo de la kontraŭ­terorista polica fako, eĉ en dezerto en lando longe for de tiu, kie okazas la ĉefa parto de la intrigo, foje ĉe ŝajne periferiaj rolantoj, kiuj tamen ludas de­cidan rolon en la kulmina evoluigo de la intrigo.
Malfacilas diveni la sintenon de la aŭtoro al la temo de terorismo; en la romano aperas komentariaj scenoj, pre­zentitaj ĉefe en la formato de tele­vidaj raportaĵoj. Pro unua kaj poste dua teroristaj atakoj, abundis ebloj por intervjuoj – kun policistoj, arabistoj kaj similaj fakuloj. La komentarioj de la arabaj vidpunktoj estas malpli ekspli­cite prezentitaj – interalie legeblas plu­raj citetoj el la Korano. La titolo de la romano devenas el fableca rakonto, ci­tita ĝuste el tiu fonto, kadre de in­tervjuo kun la ĉefino de la kontraŭ-te­rorisma grupo.
Jen valora plia kontribuo al la po­pulara literaturo en Esperanto.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la marta numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.