El teksto densa, plus legado intensa, rezultas kreskado mensa

Fernando Pita
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo! Bydgoszcz: ISTK. 2011. 248 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 7,50 €

Estas ja malfacile recenzi ver­kojn de konatulo, precipe kiam tiu ko­na­tulo estas homo vere alloga pro siaj ĝen­tileco, homeco kaj bonhumoro. Eb­le pro tio ĉi tiu recenzo iom malfruiĝis, ĉar mi decidis atendi ĝis mi po­vos pli ekvilibre taksi la verkon, sen (almenaŭ multe) konsideri la aŭtoron. Jen, tiu momento alvenis.

Niaj pli aĝaj aktivuloj certe me­mo­ros verketon nomatan Ŝtupo post ŝtu­po, de József Baksa, eldonitan en la 80-aj aŭ 90-aj jaroj, kiu bone priskribis di­versajn manierojn tiam “prospere” agadi por Esperanto. Bone, certagrade la libro de Grzybowski estas kaj daŭ­rigo kaj profundigo de tiu verko. Daŭ­rigo, ĉar ĝi pensas, kaj argumentas pri tio, kiel hodiaŭaj esperantistoj povas labori en teritorioj kiuj, pro diversaj ki­aloj, estas kulture ŝanĝiĝantaj kaj, je ĉiu momento, pli kaj pli minacataj de la politika miopeco de tiuj, kiuj pen­sas, ke la mondo reduktiĝas al ilia prop­ra kulturo kaj mondrigardo (kiu plej ­ofte estas, kvankam timiga, simpla mira­ĝo). Profundigo ĉar – kaj je tiu punkto, la verkoj ja distanciĝas unu de la alia – Grzybowski rigardas, ja fikse, nur unu celon: eduki homojn – inter ili espe­rantistojn – por ke ili agu kaj vivu in­terkulture. Kaj tio estas ja grava por es­perantistoj, ĉar mankas ĉe ni verkoj, kiuj tuŝas tiun por ni ne preterpaseb­lan fakton: ĉar funkcianta kaj vivanta ling­vo Esperanto ne povas ne esti alio ol interkultura perilo. (Fakte ĉiuj lingvoj estas tiaj, tamen neniu pli ol la nia, pro siaj sen-, trans- kaj internaciaj kondiĉoj.)

Sed la kvanto de la verkoj, kiuj instruu homojn pri tio, kio estas inter­kultura edukado, estas ene de la espe­rantlingva bibliografio, inverse propor­cia al ilia eno­rma graveco. Kvan­kam la temo ĉi­am aperas en diversaj el niaj tekstoj, ĝe­nerale ĝi estas ege difuze prezenti­ta – tiel, ke ĝi fariĝas apenaŭ per­cep­tebla. Tamen, en Ankaŭ vi estas Frem­dulo! okazas preskaŭ la kontraŭo: la tuta teksto koncentriĝas, en vere pre­ciza grado, sur tiu temo, kaj jen kial ĝi vere meritas la subtitolon Mal­granda traktato pri interkultura edukado. Ja mal­granda, ĉar nur 113-paĝa, sed kom­plete densa, ĉar se estas malfa­cile cer­bumi, kiel antaŭ la Granda Eksplo­do la tuta materio de la universo estis kun­densigita en nur unu punkton, legado de ĉi tiu verko estas vere taŭga pruvo de ĝia denseco.

La libro, majstre verkita kiel ins­truilo por universitata kurso pri la te­mo, kaj kiu pro tio celas univer­sitat­nivelan publikon kaj legantaron, uzas vere sciencan lingvaĵon, en kiu ne estas kon­cedoj al (falsaj) simpligoj. Grzy­bow­ski verkis libron, en kiu informoj (ege valoraj!) prezentiĝas ja didaktike, ta­men en sia tuta komplekseco. Kio re­­zul­tigas verkon ja imponan, kiun ne eb­las haste legi, sed el kiu ĉiu frazo legadon valoras. Kompreneble, pli da ekzemploj ja bonvenus, por ke pli da homoj povu alproprigi ĝian en­havon (Same, por estunta reeldono, eĉ indus reverki ĝin en pli simpla ling­vaĵo, por pli “normalaj” aktivuloj). Kaj jes, ĉiuj kiuj enmanigos la verkon, ja tuj agnosku la grandan kontraston in­ter la densa kvalito de la teksto kaj la granda simpleco de ĝia kovrilo mem, kiu ne fuĝas de la jam tradicia “blanka, kun verdaj literoj” – kovrilo de niaj Es­peranto-libroj.

Tamen, nuna leganto sin de­man­dos: kial tiu fuŝa recenzisto paro­lis pri 113, kiam supre oni mencias ĝin kiel 248-paĝan libron? Jen simpla res­pon­do: la verko dividiĝas en du partojn, kaj la “malgranda traktato” estas ja 113-pa­ĝa, la dua parto estas vere granda bib­liografio (67-paĝa) pri ĉiu temo iel rila­ta al interkultura edukado – bibli­og­ra­fio plejparte pola, franca, angla kaj ger­manlingva – kaj pri Esperanto mem. Estas en la libro ankaŭ tre detala kaj valora kromaĵo: programo de la tuta kurso por kiu la libro de Grzyboswki estis verkita. Programo, interalie, tre interesa kaj imitinda de tiuj, kiuj pen­sos oferi kurson similan al tiu.

Do, kara amiko, ne timu la defion legi tiun verkon, vi certe ne nur multe lernos kaj ampleksigos vian menson por novaj ideoj, sed certe vi ankaŭ malkovros, ke, finfine, ankaŭ vi estas fremdulo!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.