Ilo plena de utilo
• Fernando Pita
Dimov, Emil. Sinonima vortaro de Esperanto. Varna: memeldono, 2015, 327 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 19,50 €.
Ĉiu pli-malpli veterana esperantisto scias, ke, rilate al niaj lingvo kaj movado, svarmas mitoj, troigoj, absurdaĵoj ktp. De la totala nombro de esperantistoj tra la mondo ĝis la kredo ke Esperanto estas parolata en aliaj dimensioj, planedoj aŭ en la Paradizo mem, estas terura la fakto, ke ĉiu esperantisto, celanta disvastigi nian lingvon, devas alfronti situacion similan al tio, kion usonaj militistoj alnomis “amika fajro”, tio estas, eluzi pli da energioj batalante kontraŭ tiuj mitoj ol vere parolante pri la bonaj ecoj alportataj de la esperantista vivo.
Rilate pli specife al la lingvo mem, jen estas mito kiu, iele-trapele, jam de generacioj pluvivas ĉe ni: tiu, kiu diras, ke ĉar Esperanto estas tute logika kaj perfekta lingvo, ĝi ne havas kaj eĉ ne povos havi sinonimojn! Tiu mito baziĝas sur, inter aliaj, jena “pravigo”: estas logike pensi ke, se nia lingvo prezentas unu literon por ĉiu fonemo, evidente ĝi ne povus agi alimaniere, ĝi ja devas prezenti nur unu vorton por ĉiu ideo! Plie, Esperanto estas simpla kaj facila lingvo, kaj tiel ĝia vortprovizo ne povas esti ŝveligita de manpleno da samsignifaj vortoj.
Kompreneble, tiuj argumentoj estas, en si mem, du simpligoj kaj unu paradokso. Oni komencu per la unua: estas ja granda simpligo pensi ke sama rezonado aplikeblas al tiuj du malsamaj partoj de Lingvistiko, kiuj estas Fonologio, kiu studas la sonojn de homo dum la agado komunika, kaj por Semantiko, kiu studas la sencon donitan al vortoj, esprimojn ktp. Dum la unua kampo estos por ĉiam limigita de la homa kapablo audigi sonojn kaj doni al tiuj sonoj lingvan funkcion por komunikado; la kapablo kunigi tiujn sonojn kaj, tute abstrakte, doni al ili signifon estas senlima.
Dua simpligo estas kredi, ke facileco de lernado egalas al facileco de akirado de vortoprovizo. Ĉi-kaze, manko de esceptoj kaj neregulaĵoj multe pli kontribuas al facileco kaj simpleco de Esperanto ol magreco de ĝiaj vortaroj.
La paradokso ripozas sur alia demando: se oni havas maldikan vort-aron (Atentu, ne temas pri “vortaro”!), kaj grandan kvanton da konceptoj difinendaj, oni nepre devos doni al tiuj malmultaj vortoj diversajn signifojn. Tiel, manke de sinonimoj, oni havos plursignifajn vortojn, kaj se vi, kara leganto, jam ekprovis lerni, ekzemple, kio finfine signifas la angla verbo to get, vi jam konas la konsekvencojn de tiu plursignifeco, ĉu ne? Jen estas grava afero: estas preferinde grandigi la vort-aron per sinonimoj, kio, interalie, al ni permesus verki pli varian kaj multkoloran tekston aŭ paroladon, ol havi malmultajn vortojn sed kun diversaj signifoj. (Iu certe povos kontraŭargumenti, dirante ke oni ja devus do havi kvanton da vortoj precize koincidan kun tiu de la esprimendaj ideoj. Tamen, kiamaniere oni povos plenumi tiun taskon, kiun nenia lingvo ĝis nun eĉ provis fari?)
Ene de tiu ĵus priskribita bildo, ja salutendas la eldono de verko, kia estas Sinonima Vortaro de Esperanto, fare de la bulgara samideano Emil Dimov. Digna posteulo de la jam olda Esperantaj Sinonimoj de Jaan Ojalo, la libro de Dimov ne nur alportas vortojn aperintajn post 1999 (kiam Ojalo havis sian 3-an eldonon), sed, laŭlonge de siaj preskaŭ 400 paĝoj, la verko celas prezenti pli ol 4500 radikojn, kaj iliajn pli ol 7200 sinonimojn.
Tre interesa verko por tiuj, kiuj deziras kaj pligrandigi sian vortprovizon, tiel uzante, en tekstoj aŭ en ĉiutaga parolado, pli variajn kaj nuancitajn vortojn, tiel elmontrante ne sin mem – kio estus damaĝa! – sed la riĉecon de nia lingvo. Tre interesa libro ankaŭ por tradukistoj, kiuj deziras esperantigi alilingvajn tekstojn per vortoj pli precizaj ol tiuj, kiujn oni ĉiutage uzas (kaj eluzas).
Krom ilia ĉiutaga utilo, la simpla ekzisto de verkoj, kiel ĉi tiu, estas ja ilo kaj maniero por ke oni malkonstruu mitojn kiel tiuj supre menciitaj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.