Recenzoj

Tiuj, kiuj deziras recenzi por la revuo Esperanto, estas invitataj kontakti la redakcion ĉe revuo.esperanto@gmail.com aŭ pere de la poŝtadreso, indikita en la kolofono.
Tiuj, kiuj ricevis varon por recenzo, estas petataj sendi la recenzon aŭ kontakti la redakcion. Varojn ricevitajn kaj nerecenzitajn oni fakturos al la ricevinto.

Baldur Ragnarsson
Kantoj de Anteo.
Mao Zifu. Novjorko: Mondial, 2006. 259p. 22cm. ISBN 1595690441.
Prezo: € 17,10

Du literaturaj eventoj elstaras en la historio de Esperanto en la jaro 2006: la traduko de Humphrey Tonkin de La Vintra Fabelo de Shakespeare (kiu sekvis lian tradukon de La Vivo de Henriko Kvina antaŭ tri jaroj) kaj originala poemaro de ĉina poeto, Mao Zifu, Kantoj de Anteo. Pri ĉi tiu dua evento mi havas la honoron diri kelkajn vortojn.
Mao Zifu naskiĝis en 1963, studis matematikon en universitato en la Hunan-provinco kaj komencis instrui en mezgrada lernejo en 1984.

Baldur Ragnarsson
Arne, la ĉefido.
Rakonto el la vikinga epoko. Leif Nordenstorm. Ilustraĵoj de Pavel Rak.
Dobřichovice, KAVA-PECH, 2005. 112p. 17cm. ISBN 8085853779.
Prezo: € 5,40

Juna knabo legas runojn sur ŝtono ĉizitajn memore al lia avo, la loko estas ie sur la orienta bordo de Svedujo, la tempo frue en la 9-a jarcento, en la t.n. vikinga epoko. La tempo estas danĝera, komerca vojaĝo trans la Baltan Maron estas riska afero, piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde. La rakonto tamen ne temas pri vikingoj, sed pri ordinaraj homoj, kiuj preferas hejman vivon kaj pacan laboron al militista gloro.

Sten Johansson
La fotoalbumo (dua volumo).
Trevor Steele. Vieno: IEM, 2005. 165p. 23cm.
Prezo: € 15,00

Per La fotoalbumo Trevor Steele volas prezenti tri generaciojn en la vivo de aŭstralia familio. La unua volumo el 2001, pri la jaroj 1939-65, prezentis la unuan generacion kaj la junaĝon de la dua. En la dua volumo aperas la jaroj 1966-69, ĉefe el la vidpunkto de la dua generacio. Temas pri kelkaj gefratoj, iliaj geedzoj, amikoj kaj kolegoj. La verko parte sekvas kolektivon, kvankam la vera ĉefrolulo ŝajnas esti David. Li kaj lia frato Sean estas detale, plurdimensie kaj konvinke prezentataj. Aliaj rolantoj ofte aperas pli ŝablone, kio povas esti natura pro la nombro de rolantoj, sed iom ĝenas en la ĉapitroj kie ili rolas pli grave. Precipe tio validas pri Helga kaj Bridget, la edzinoj de Sean kaj David.

Donald Broadribb
La vintra fabelo.
William Shakespeare. Tradukis Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2006. 154p. 21cm. ISBN 9290170913.
Prezo: € 14,10.

La vintra fabelo ne estas inter la plej ofte prezentataj teatraĵoj de Shakespeare, kaj ĉar mi neniam spektis ĝin, mi ne povas diveni kiom adekvate la traduko de Tonkin taŭgus por enscenejigo. Sed certe rilate al legebleco, ĝi estas laŭdinda, kaj bona aldono al la ŝekspira trezoraro nun havebla en Esperanto.

Doron Modan
Hillel la saĝulo. Lia vivo. Lia Instruo. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2005. 35p. 21cm. ISBN 2906134678.
Prezo: € 4,50

La esperantistoj konas la nomon Hillel pro la Zamenhofa projekto Hilelismo, kiu poste evoluis en Homaranismon (Hilelismo estas ponto inter la judoj, dum Homaranismo estas ponto inter la homoj). Tiu ĉi modesta, sed tre erudicia kajero estas grava elpaŝo, ĉar por Zamenhof la afero Esperanta estis nur parto de la ideo pri unuiĝo de la homaro.

Nora Caragea
Mil unuaj vortoj en Esperanto.
Heather Amery. El la angla trad. Edmund Grimley Evans.
Ilustraĵoj de Stephen Cartwright. Barlaston: EAB, 2004. 63p. ISBN 0902756214. 30cm.
Prezo: € 12,00

Jen libro, kiu povus esti tre grava kaj utila ne nur por infanoj, sed ankaŭ por ĉiuj komencantoj. Unuavide ĝi estas tre bela, kun koloraj bildoj, alloga por rigardi ĝin. Sed bedaŭrinde la eldonanto ne sufiĉe atente prilaboris ĝin, tro ofte oni sentas simplan – kaj sekve malĝustan! – tradukon el la angla lingvo. Unu persono tradukis, kaj neniu kontrolis, reviziis la tekstojn. Tro ofte oni renkontas maltrafajn esprimojn, vortojn, nociojn, simple dirite: maltaŭgan tradukon. Ĝi ne estas „simpla legolibro“, sed konsultlibro, kiu devas nepre liveri ĝustajn kaj fidindajn vortojn. Jam sur p. 2 troviĝas tia ekzemplo: En ĉiu granda bildo sur du paĝoj troviĝas flava anasido por serĉi. Kompreneble la teksto devus esti: aŭ ... anasido por esti serĉata, aŭ: Serĉu ĝin! Kaj sur p. 3 ni legas, ke la libro estas refasonita, certe malĝusta vorto. Ankaŭ tio estas malĝusta lingvaĵo: ... por ke infanoj trovos ĝin... anstataŭ trovu ĝin.

Ziko van Dijk
Vivo de Andreo Cseh. Ed Borsboom. Hago: IEI, 2003. 313p. 21cm.
Ilus. ISBN 9080565121. Prezo: € 18,90

Kiu skribas, tiu restas, diras historiistoj, kaj tiel oni povas klarigi kial ekzemple Edmond Privat estas nuntempe multe pli konata ol aliaj UEA-prezidantoj, kiuj oficis pli longe ol li. Simile restos en la kolektiva memoro verkistoj kiel Julio Baghy kaj William Auld. Alispeca memorindulo estas la hungardevena pastro Andreo Cseh (1895-1979), konata pro speciala metodo instrui Esperanton. La Cseh-metodo ankoraŭ nuntempe estas aplikata kaj instruata, ne nur en Hago (Nederlando), kie nun situas Internacia Esperanto-Instituto. Ĝuste el tiu flanko venis Esperanta biografio de vere elstara nivelo.

Leif Nordenstorm
Kaj staros tre alte... Trevor Steele. Vieno: IEM, 2006.239p. 23cm. ISBN 3010000340.
Prezo: € 24,00

Ĉiujare aperas pri Jesuo pluraj libroj, inter si tre malsamaj. Kaj staros tre alte ... Romano – kompreneble fikcie – pretendas esti biografio pri Jesuo verkita de romiano, kaj elterigita en la jaro 2001. La verkisto volas prezenti tion, „kio vere okazis dum lia vivo“ ĉar la „tradiciaj informfontoj“ estas „verkitaj jardekojn post la evento“. Simile al aliaj romanoj el nia tempo oni – fikcie – indikas ke la ekleziestroj ne volis ke la biografio aperu.

Eugeno de Zilah
Saĝo kiel terapio / Išmintis kaip terapija .
Jūratė Baranova. Trad. Gediminas Degėsys. Vilnius, Litovio: Trys Žvaigždutės, 2008. 341p. 18cm. ISBN 9789955641759.
Prezo: € 10,50

Jūratė Baranova estas profesoro pri filozofio ĉe la Pedagogia Universitato en Vilnius. Inter la jaroj 2000 kaj 2007 ŝi publikigis ses librojn kies esperantigitaj titoloj komprenigas ŝian interesokampon. Jen ili: Filozofio de historio, Etiko – filozofio kiel praktiko, Morala filozofio de la 20a jarcento – interparolo kun Kant, Meditoj: tekstoj kaj bildoj, Filozofio kaj literaturo: kontraŭdiroj, paraleloj, kruciĝoj, Nietzsche kaj postmodernismo. Profesoro Baranova interesiĝas pri la praktika efiko de la filozofio.

Hokan Lundberg
Dio, psiĉjo kaj mi. Claude Piron.
Vieno: IEM, 2007. 173p. 23cm. ISBN 9783010000369.
Prezo: € 15,00

Dio, psiĉjo kaj mi estas, en Esperanto, nova kaj bedaŭrinde la lasta libro de Piron. La verko aperis jam antaŭ kelkaj jaroj en la franca, sed nur ĉi-jare estis eldonita ankaŭ en „la bona lingvo“. La tuta libro estas dialogo inter psikologo kaj viro kiu nokte travivas ion tre eksterordinaran. La viro antaŭe estis paciento de la psikologo pro malagrablaj spertoj kiel kaptito en fremda lando.

Paĝoj